Skip to main content

Full text of "La aventuroj de Alicio en Mirlando"

See other formats


La  Aventuroi  de  Alicio 
en  Mirlando 

de 

Lewis  CarroU 

'  Tradukita  de 

E.  L.  KEARN£Y,  M.A. 


LA  AVENTUROJ  DE  ALICIO 
EN  MIRLANDO 


DE    UNU    EL   LA    BRETOJ,    ALICIO,  FALANTE   TRA    LA    SAKTO,    DEPRENIS 
MARMELADUJON. 


LA  AVENTUROJ  DE  ALICIO 
EN  MIRLANDO 

DE 

LEWIS    GARROLL 


TRADUKITA   DE 

E.  L.  KEARNEV,  M.A. 


ILUSTRITA   (LAŬ    AFABLA   PERMESO    DE   L'ELD0NIST0   DE 
STEAD'S  PROSE   CLASSICS)    PER    DEK    BIIDOJ    DE 

BRINSLEV  LE  FANU 


BRITISH  ESPERANTO  ASSOGIATION 

(INCORPORATED) 

MUSEUM    STATION    BUILDINGS 

133-136  HIGH  HOLBORN,  LONDON 

1910 


ANTAUPAROLO  DE  L'  TRADUKINTO 

De  ĉi  tia  humoraĵo,  unue  aperinta  en  la  jaro  1865^^ 
vendiĝis  ĝis  nun  pli  ol  ses  cent  mil  ekzempleroj  en 
la  angla  lingvo  krom  kelkaj  miloj  en  la  tradukoj 
franca,  germana,  kaj  itala.  Ci  tiu  verko  havas  tre 
altan  rangon,  eble  la  plej  altan  rangon  inter  la 
literaturaj  trezoroj  de  la  angla  infanaro. 

Sesjara  infano  volas  avide  aŭskulti  ĝin,  vigle  pro- 
ponas  demandojn  kaj  kritikojn  pri  la  diversaj 
Aventuroj.  Sed  la  intereso  ĉiam  kreskas  laŭ  la 
kresko  de  la  posedanto :  ĉe  ĉiu  denova  tralego  la 
junaj  legantoj  pli  komprenas,  pli  kunligas,  kaj  pli 
retenas  en  la  memoro.  Mi  konis  infanojn  kiuj  fine 
posedis  la  tutan  libron  tiel  ke  ili  povus  parkere  citi 
ĉiun  agon  kaj  diron  de  Alicio,  de  la  Muso,  la  Ces^r 
Kato,  efektive  de  ĉiuj  partoprenantoj  en  la  stranga 
historio.  Sed  oni  ne  supozu  ke  la  libro  taŭgas  nur 
por  la  vartejo  kaj  infanlernejo  :  ĉar  la  kapablo  ĉe 
ĉiu  tralego  trovi  pli  da  signifo  daŭras  eĉ  dum  la 
maturaĝaj  jaroj.  Inter  la  fervoraj  amikoj  de  Alicio 
troviĝas  eĉ  sesdekjaraj  profesoroj  kiuj  de  ternpo  al 
tempo  volas  klarigi  iun  profundan  principon  kiun 
ili  ĵus  eb'gis  el  la  diroj  ekzemple  de  la  Raŭpo  aŭ 
la  Falsa  Kelonio. 

Sed  ni  lasu  la  parolon  al  la  Sonĝbestoj  mem. 

V 


vi  ALICIO  EN  MIRLANDO 

Prezentante  ĉi  tiun  libron  al  la  Esperantistoj,  mi 
volas  esprimi  mian  danksenton  al  ĉiuj  miaj  helpintoj. 
Apartajn  dankojn  mi  ŝuldas  al  Kapitano  C  P.  Cubitt, 
kiu  zorge  tralegis  kaj  detale  korektis  por  mi  ĉiujn 
presprovaĵojn.  Kaj  al  Teldonisto  de  Stead's  '  Prose 
Classics'  mi  dankas  la  permeson  uzi  kelkajn  ilustraĵojn 
de  Brinsley  de  Fanu  unue  aperintajn  en  ilia  konata 
'  Books  for  the  Bairns '  (infanlibra)  eldono  de 
*AHcio  en  Mirlando.' 

Tiu  eldono  enhavas  pli  ol  kvindek  bildojn  kaj 
kostas  nur  tri  pencojn  (12.5  sd.).  Do,  komparante 
la  tradukon  kun  la  originalo,  ne-anglaj  esperantistoj 
povos  je  tre  malkara  prezo  pliperfektigi  sin  en  la 
angla  lingvo ;  angloj  ne-esperantistaj  povos  facile 
lerni  la  komunan  lingvon  de  la  homaro ;  kaj  ĉiu,  kiu 
bone  konas  ambaŭ  lingvojn,  povos  tre  facile  fari 
siajn  kritikojn,  kaj  plendi  pri  eraroj  de 

La  Tradukinto. 


ENHAVO 

ĈAPITRO  PAĜO 

I.    MIRINDA   FALEGO  ! I 

II.    LAGETO   FARITA   EL   LARMOJ           .           .           .  II 

III.  POST  STRANGA  VETKURO  SEKVAS  STRANGA 

MUS-TEJLO 20 

IV.  ĈEFE   PRI   UNU   LACERTO   NOMATA  BIL          .  29 
V.    ALICIO  RICEVAS   ADMONON   DE   LA   RAUPO  40 

VI.    PRI   LA   PORKINFANO SO 

VII.   TETRINKADO   CE   FRENEZULOJ       ...  63 

VIII.    KROKETLUDO   ĈE   LA   KERA   DAMO          .           .  76 

IX.    VIV-HISTORIO   DE  LA   FALSA   KELONIO           .  88 

X.    LA  OMARA   KVADRILO lOI 

XI.    KIU   FORŜTELIS   LA  TORTOJN  ?       .  .  .112 

XII.   ALICIO  ATESTANTO 122 


ILUSTRAĴOJ 


DE   UNU   EL   LA   BRETOJ,  ALICIO,    FALANTE  TRA 
LA  ŜAKTO,   DEPRENIS   MARMELADUJON 


LA   VITRA   TABLO 


LA  DODO  SOLENE  PREZENTAS  AL  ALICIO  SIAN 
PROPRAN   FINGROINGON 

LA   KUNIKLO   FALAS    EN   SIAN   KUKUMEJON 

LA   DUKINA   KUIREJO 

DOMO   DE   LA   MARTLEPORO  .  .  . 

LA   GLIRO   ESTAS   ENIGATA   EN    LA   TEKRUĈON 

LA  GEREĜOJ  ARGUMENTAS  KUN  LA  EKZE 
KUTISTO  PRI  EKZEKUTO  DE  LA  SENKORPA 
KATKAPO         


LA   GRIFO   PROFUNDE  DORMIS     . 
LA   KUIRISTINO   RIFUZAS   ATESTI 


?AĜO 

3 
8 

24 
33 
53 
62 

74 

86 

94 
120 


IX 


ANTAŬPAROLO  DE  LA  AUTORO. 


En  somerbrir  ni  glitas  kvar 
Du  fuŝe  uzas  remon, 

Fuŝregas  tria  knabinet' 
Boatan  la  vagemon. 

La  kvara  (nejunulo)  celas 
Indulgi  la  revemon. 


II 


"  Kruela  Tri'  !     Cu  volas  vi 
En  tia  hor' —  rakonton  ? 

Se  pri  la  astmo  scius  vi, 
Vi  eble  sentus  honton  ! '' 

—  Protesto  senutila  !     Venkas 
Trivoĉa  kri',  "  Rakonton  !  " 


III 


Unua  per  komanda  voĉo 

Ordonas  ekrakonti, 
Kaj  pli  ĝentile  Dna  petas 

"Jes,  nepre  //zzr-rakonti." 
Rakonton  petolrompas  Tria 

Ne  scias  ^zja  honti  !) 

xi 


xii  ALICIO  EN  MIRLANDO 

IV 

Silento  falas  !  De  nun  ĉiu 
Aŭskultas  plenkredulo 

Pri  r  Sonĝinfano  kiu  vivas 
Kun  bird'  kaj  best'  kunulo, 

Kunul',  jen  kiel  arbo  alta, 
Jen  eta  kiel  kulo. 


Tre  ofte  volus  la  laculo 
La  Sonĝon  maldaiirigi, 

Promesas  je  sekvanta  fojo 
Gin  iom  plilongigi. 

"  Jam  venis  la  sekvanta  fojo, 
Nin  volu  kontentigi  !  " 


Do  kreskis  plu  la  Mirlandaĵoj 
lom  post  iom,  grade  : 

Naskiĝis  ĉiuj  en  boato 
Dum  vagis  ni  remade. 

— Subiras  sun',  do  hejmen  gaje 
Ni  remas  babilade. 


Jen  Alici .     Akceptu  ŝin 
Kaj  ĝardu  en  meuioro  : 

Al  pilgrimint'  ja  kara  estas 
El  malproksim'  la  floro  ; 

Velkinte  ĝi  memorojn  vekas 
Valorajn  pli  ol  oro. 


LA  AVENTUROJ  DE  ALICIO 
EN  MIRLANDO 


CAPITRO  I 

MlRINDA  FaLEGO  ! 

Alicio,  jam  longan  tempon  sidinte  apud  sia 
fratino  sur  la  deklivo,  tre  enuiĝis  pro  senokupo. 
Unu,  du  foje  ŝi  prove  rigardis  en  la  libron  kiun 
la  fratino  legas,  sed  povis  vidi  en  ĝi  nek  de- 
segnojn  nek  konversaciojn,  kaj  "  por  kio  utilas 
libro,"  pensis  ŝi,  "enhavanta  nek  desegnojn  nek 
konversaciojn  ?"  Si  do  ekpripensis — ne  tre  vigle 
ĉar  la  tago  estis  varma,  kaj  ŝi  sentis  sin  tre 
dormema — ĉu  la  plezuro  fari  ĉenon  el  lekantetoj 
valorus  la  laboron  sin  levi  kaj  kolekti  lekan- 
tetojn,  kiam  tutapude  preterkuris  Blanka 
kuniklo  kun  paleruĝaj  okuloj. 

Tio  ja  ne  estis  tre  mirinda,  ankaŭ  ne  ŝajnis  al 
Alicio  tre  eksterordinare  aŭdi  la  kuniklon  dir- 
anta  al  si : — 

"  Ho,  ve  !  mi  malfruos  !  " 

(Kiam  poste  ŝi  pripensadis  la  aferon,  ŝajnis  al 
A  I 


2  ALICIO  EN  MIRLANDO 

ŝi,   ke   tio    estis    efektive   mirinda,    sed   en    la 
momento  mem,  ĝi  ŝajnis  al  ŝi  tute  ordinara.) 

Tamen,  kiam  la  kuniklo  el  sia  veŝta  poŝo 
eligis  poŝhorloĝon,  kaj,  rigardinte  ĝin,  tuj  plira- 
pidis,  Alicio  eksaltis  sur  la  piedojn,  ĉar  subite 
frapis  ŝin  la  ideo,  ke  neniam  antaiie  ŝi  vidis 
kuniklon  kiu  havas  veŝtpoŝon  kaj  poŝhorloĝon. 
La  scivolemo  en  ŝi  ekflamiĝis  !  Tuj  ŝi  ekkuris 
post  ĝi  trans  la  kampon,  kaj  alvenis  al  tuneleto 
sub  la  kreskaĵa  barilo  ĝustatempe  por  vidi  la 
kuniklon  malaperi  en  ĝin. 

Nekonsiderinte  eĉ  unu  momenton,  kiamaniere 
ŝi  reeliĝos,  AHcio  postkuris  ĝin  en  la  tuneleton. 

La  tunelo,  ĉe  la  unuaj  paŝoj,  kondukis  rekte 
antaŭen,  same  kiel  fervoja  tunelo,  sed  poste 
dekliniĝis  malsupren  kaj  fariĝis  kruta.  Tio 
okazis  tiel  subite  ke  Alicio,  ne  havinte  tempon 
por  malakceliĝi,  trovis  sin  vole  nevole  defalanta 
tre  profundan  ŝakton. 

Mi  ĵus  diris  "  tre  profundan."  Nu,  aŭ  la  ŝakto 
estis  efektive  tre  profunda,  aŭ  ŝi  faHs  tre  mal- 
rapide  ;  ĉar  dum  la  daiaro  de  tiu  stranga  defalo, 
ne  mankis  al  ŝi  tempo  por  trankvile  ĉirkaii- 
rigardi  kaj  por  konjekti  pri  kio  estas  okazonta. 
Unue,  ŝi  klopodis  rigardi  malsupren  por  esplori 
al  kio  ŝi  alvenas ;  sed  klopodis  vane,  ĉar  estis 
tie  tro  mallume.  Tiam  ŝi  ekobservis  la  murojn 
de  la  ŝakto,  kaj  rimarkis  ke  ili  estas  plenaj  de 
ŝrankoj  kaj  Hbrobretoj  ;  ankaŭ,  tie  ĉi  kaj  tie,  ŝi 


MIRINDA  FALEGO!  3 

preterfalis  landkartojn  kaj  bildojn  pendigitajn  de 
najloj.  Poste  ŝi,  preterpasante,  deprenis  de  apuda 
breto  unu  fruktaĵujon  ;  sur  ĝi  per  grandaj  literoj 
estas  skribita  MARMELADO.  Sed  jen  por  ŝi 
granda  ĉagreno ;  ĉar,  enrigardante,  la  avidaj 
okuloj  vidis — nur  blankan  malplenon  !  Si  ne 
volis  lasi  fali  la  fajencaĵon,  pro  la  timo  mortigi 
per  ĝi  iun  subulon,  sed  sukcesis  post  kelkaj 
momentoj  remeti  ĝin,  preterpasante,  en 
ŝrankon. 

"  Nu,"  pensis  AHcio,  "  kiam  mi  rakontos  en 
la  hejmo  pri  ĉi  tiu  falego,  ĉiuj  admiros  mian 
maltimon  ;  kaj,  estonte,  eĉ  pri  falo  de  V  supro 
ĝis  malsupro  de  1'  ŝtuparo  mi  nezorge  ridos  ; 
kaj  se  mi  falos  eĉ  de  la  tegmento,  mi  kredeble 
ne  multe  priparolos  la  falon."  {Twn  oni  povas 
kredi.) 

Malsupren,  ankoraŭ  malsupren  !  Cu  ^ieniavi 
la  falo  finiĝos  ?  "  Mi  volus  scii  "  diris  ŝi  laŭte 
*'  kiom  da  kilometroj  mi  jam  falis.  Mi  nepre 
alproksimiĝas  la  ter-centron.  Tio  estus,  laŭ 
mi,  preskaŭ  ses  kaj  duono  miloj  da  kilometroj." 
(Alicio  jam  antaŭe  lernis  en  la  lernĉambro 
kelkajn  tiuspecajn  faktojn,  kaj  kvankam  la 
nuna  tempo  ne  estis — pro  manko  da  aŭskul- 
tantoj — oportuna  por  elmontri  sian  klerecon, 
tamen  estis  por  ŝi  bona  praktiko  tradiri  la 
faktojn.  "  Jes,  tio  estas  certe  la  ĝusta  interspaco, 
sed  en  kian  latitudon  aŭ  longitudon  mi  penetris? 


4  ALICIO  EN  MIRLANDO 

(Pri  kio  estas  latitudo  kaj  longitudo  AHcio 
havis  nenian  ideon,  sed  nur  elparoli  tiajn  belege 
majestajn  vortojn  kvazaŭ  donis  al  ŝi  agrablajn 
sentojn.) 

Post  ne  longe  ŝi  rekomencis  : — "  Eble  mi 
trafalos  tra  la  tuta  terglobo  !  kaj  estos  tre,  tre 
strange  elfali  inter  la  homoj  kiuj  marŝas  kap- 
malsupre !  mi  kredas  ke  oni  nomas  ilin  la 
Antipatiojr  (Ce  eksono  de  tiu  strangaĵo  ŝi  certe 
7ie  sopiris  aŭskultantojn) ;  "  mi  ja  devos  demandi 
al  ili  en  kiun  landon  mi  enfalis,  dirante  "  Bonvolu, 
Sinjorino,  diri  al  mi  ĉu  tiu  ĉi  lando  estas  Nov- 
Zelando  aŭ  Aŭstralio  ?  "  (Si  penis  kHnsaluti  ! 
Imagu  al  vi,  karaj  legantoj,  kiel  oni  povus  klin- 
saluti  falante  tra  1'  aero.  Cu  vi  povus  tion  fari  ?) 
"  Sed  ŝi  nepre  nomus  min  malklera  bubino. 
Do,  nur  malutilus  demandi  tion  !  Pli  bone  estus 
serĉi  la  nomon  ie  sur  la  muroj  surskribitan." 

Malsupren,  ankoraŭ  malsupren  !  Krom 
babili  ja  estis  nenio  por  fari,  sekve  Alicio 
baldaii  denove  ekparolis :  "  Hodiaŭ  vespere 
Dajna  tre  sopiros  min.  {Dajna  estas  ŝia  kato.) 
Mi  esperas  ke  ĉe  la  temanĝo  oni  ne  forgesos 
ŝiansubtason  da  lakto.  '^  DaJ7ia^  vi  karul',  ho  se 
vi  nur  estus  tie  ĉi  kun  mi !  Ne  estas  musoj  en 
la  aero,  sed  vesperton  vi  eble  povus  kapti,  kaj 
vesperto  ja  tre  similas  al  muso.  Sed  ĉu  katoj 
manĝas  vespertojn  ? "  Alicio  okaze  nun 
fariĝis   dormema,    kaj  dorme   ripetadis  : — "  Cu 


MIRINDA  FALEGO!  5 

katoj  manĝas  vespertojn  ?  Cu  katoj  manĝas 
vespertojn?"  kaj  iafoje  ŝi  ĉuis  anstataŭe  "  Cu 
katojn  manĝas  vespertoj  ? "  (Car  ŝi  kapablis 
respondi  nek  unu  nek  alian  el  la  du  demandoj,ne 
tre  grave  estis  kiun  "  ĉuon  "  ŝi  esprimis.)  Si 
sentis  sin  ekdormanta,  kaj  ĵus  komencis  sonĝi 
ke  ŝi  marŝas  mano  en  mano  kun  Dajna  kaj  diras 
al  ŝi  tre  solene  : — "  Dajna,  vi  diru  al  mi  la  veron  ; 
ĉu  iam  vi  manĝis  vesperton  ?  "  kiam  (ho,  la  sur- 
prizego  !)  subite  ŝi  i3.\is  plonip  \  sur  amason  da 
sekaj  folioj.     La  falego  efektive  finiĝis  ! 

Pro  la  folioj  ŝi  ricevis  nenian  vundon.  Do, 
stariginte  sin  sur  la  piedojn  ŝi  rigardis  supren. 
Super  la  kapo  ĉio  estis  malluma,  sed  rekte 
antaii  ŝi  vidiĝis  longa  koridoro,  kaj  jen  forkuras 
tra  ĝi  la  Blanka  Kuniklo.  Ne  perdinte  eĉ  unu 
momenton,  AHcio  rapide  postsekvis  kaj  aŭdis 
ke  ĝi  diras,  malaperante  post  murangulo,  "  se 
mi  malfruos,  ĉielo  savu  miajn  orelojn  !  " 

En  tiu  momento  ŝi  estis  preskaŭ  apuda; 
tamen,  kiam  ŝi  preterpasis  la  angulon,  la  kuniklo 
jam  malaperis.  Kaj  ŝi  trovis  sin  sola  en  ia 
longa  malalta  halo  lumigita  per  serio  de  lampoj 
kiuj  pendas  de  la  plafono.  Cirkaŭ  la  halo  estis 
pordoj  ;  sed  ĉiuj  estis  fermitaj.  Alicio  do  marŝis 
laŭ  unu  flanko  kaj  remarŝis  laŭ  la  aiia  penante 
malfermi  la  pordojn  ;  sed  ĉiu  el  ili  estis  ŝlosita, 
kaj  Alicio  malĝoje  marŝis  laii  la  mezo  kaj  de- 
mandis  al  si,ĉu  ŝi  jam  neniam  povos  eliri  la  halon. 


6  ALICIO  EN  MIRLANDO 

Subite  ŝi  rimarkis  antaŭ  si  tripiedan  tableton 
faritan  el  vitro,  kaj  jen  !  kuŝis  sur  ĝi  unu  ora 
ŝlosileto.  Tuj  la  ideo  frapis  ŝin  ke  ĝi  nepre 
apartenas  al  iu  el  la  halpordoj.  Sed  ho,  ve ! 
aŭ  la  seruroj  estis  tro  grandaj,  aŭ  la  ŝlosileto 
tro  eta,  ĉar  neniun  el  ili  ĝi  malfermis.  Tamen, 
ĉirkaijirante  la  duan  fojon,  ŝi  venis  al  malalta 
kurteno,  kiun  ŝi  antaŭe  ne  rimarkis,  kaj  mal- 
antaŭ  la  kurteno,  jen  malgranda  pordo  alta  je 
kvardek  kelke  da  centimetroj  ;  ŝi  enŝovis  la 
oran  ŝlosileton,  kaj  (ho,  la  ĝojo  !)  ĝi  taiigis. 

Malferminte  la  pordeton,  Alicio  trovis  ke  ĝi 
kondukas  en  koridoreton  ne  multe  pli  ampleksan 
ol  ordinara  rat-tunelo.  Starigante  sin  sur  la 
genuoj,  ŝi  direktis  la  rigardojn, — tra  la  kori- 
doreto — en — la  plej  belan  ĝardenon,  kiun  oni 
povas  imagi.  Ho !  kiel  ŝi  sopiris  eliĝi  tiun 
malluman  halon,  kaj  ĉirkaŭvagadi  inter  jenaj 
helfloraj  bedoj  kaj  dolĉaj  fontanoj  !  Sed  tra  tiu 
pordeto  ŝi  ne  povus  trairigi  eĉ  la  kapon  !  "  Kaj 
eĉ  se  la  kapo  bone  trairus,"  ekpensis  nia  kom- 
patinda  Alicio,  tre  malmulte  utilus  tio  sen  la 
ŝultroj  !  Ho,  se  mi  nur  havus  la  kapablon 
teleskopiĝi.  Eble  mi  povus,  se  nur  mi  scius 
kiel  oni  komencas  la  klopodon  }  Car  tiom  da 
eksterordinaraj  aferoj  jam  en  tiu  tago  okazis 
ĉe  ŝi,  AHcio  ja  komencis  kredi  ke  neebla  estas 
preskaŭ  nenio.  Kompreneble  neniel  utilus 
staradi  ĉe  la  pordeto,  sekve  ŝi  reiris  al  la  tabio 


MIRINDA  FALEGO!  7 

kun  la  ekespero  trovi  sur  ĝi  altan  ŝlosilon,  aŭ 
eble  libreton  pri  la  arto  teleskopiĝi ;  ĉi  tiun 
fojon  ŝi  trovis  sur  ĝi  boteleton  ("  kiu  certege  ne 
kuŝis  tie  antaŭe  "  diris  Alicio)  kun  surskribaĵo, 
ligita  ĉirkaŭ  la  kolo,  havanta  la  vortojn 
TRINKU  MIN  per  belegaj  grandaj  literoj 
surskribitajn. 

"  Tre  facile  estas  diri  '  Trinku  min  ' "  pensis 
la  saĝulineto,  "  sed  mi  ne  faros  tion  krom  post 
plena  esploro.  Mi  unue  rigardu  por  vidi  ĉu 
oni  surskribis  ĝin  per  'veneno.'"  Car  ŝi  ja 
antaŭe  legis  keike  da  bonmoralaj  rakontoj  pri 
infanoj  kiuj  aŭ  mortbruliĝis,  aŭ  estis  englutitaj 
de  sovaĝaj  bestoj,  aŭ  suferis  diversajn  aliajn 
malagrablaĵojn  nur  simple  pro  tio,  ke  ili  ne 
volis  atenti  ian  facilan  regulon  de  la  amikoj 
ofte  instruitan,  tian  ekzemplekia  estas  la  regulo 
ke  brilvarmega  fajrilo  povas  brulvundi  la 
manon,  se  oni  ĝin  tenas  tro  longe  ;  ankaii  tio 
ĉi,  ke  se  oni  tre  profunde  tranĉos  la  fingron, 
ĝi  kredeble  sangos  ;  kaj  neniam  ŝi  forgesis  ke 
se  oni  trinkos  multe  el  botelo  markita  per 
'  veneno,'  preskaŭ  certe  estas  ke  pli  malpli  frue 
ĝi  malordigos  la  internaĵon. 

Do,  certiĝinte  ke  ĉi  tiun  botelon  oni  ne 
markis  per  'veneno',  Alicio  kuraĝis  gustumi  la 
enhavon.  "  Ja,  tre  bongusta  ĝi  estas  "  diris  ŝi. 
(Sajnis  ai  ŝi  esti  rava  miksaĵo  farita  el  ĉeriztorto, 
sukerita    ovaĵo,    ananaso,     butersukeraĵo     kaj 


8  ALICIO  EN  MIRLANDO 

rostlta   buterpano.      Do   ne    mirinde  estas  ke 
tre  baldaŭ  la  boteleto  malpleniĝis  !) 


"  Ho,  kian  strangan  senton  !  mi  ja  nepre 
teleskopiĝas  !  "  Kaj  fakte  ĝuste  tio  okazis. 
Ŝi  havis  jam  malpli  ol  tridek  centimetrojn  da 
alteco.  Sia  vizaĝo  heliĝis,  ĉar  nun  ŝi  havas 
altecon  ĝuste  taŭgan  por  transiri  la  pordeton 
en  tiun  belegan  ĝardenon.  Tamen  ŝi  decidis 
atendi  ankoraŭ  kelkajn  momentojn  por  sciiĝi 
ĉu  ŝi  malkreskos  plue.  Si  sentis  pri  tio  kelkan 
timon,  "ĉar" — diris  ŝi — "  povas  okazi  ke  mi 
malkreskos  ĝis  nulo,  same  kiel  kandelo.  Kian 
aspekton  mi  havus  en  tiu  okazo?"  Kaj  ŝi 
penis  imagi  al  si  la  aspekton  kiun  kandelflamo 
havas  post  kiam  oni  estingis  ĝin  ! 

Post  iom  da  tempo,  rimarkinte  ke  nenio  plu 
okazas,  ŝi  decidis  tuj  iri  en  la  ĝardenon.  Sed 
ho  ve  !  alveninte  al  la  pordo,  ŝi  eltrovis  ke  ŝi  ne 
havas  la  oran  ŝlosileton  ;  kaj  irinte  returne  al  la 
tablo  por  reposedi  ĝin,  (jen  aHa  eltrovo !)  ŝi 
tute  ne  povis  atingi  ĝin.  Vidi  ĝin  tra  la  vitro 
ŝi  povis  tre  bone,  kaj  penegis  grimpi  sur  unu 
el  la  tri  piedoj  ;  sed  ĝi  estis  tro  glitiga  ;  kaj 
fine,  ellaciĝinte  per  la  vana  klopodado,  la  kom- 
patinduleto  sidiĝis  sur  la  planko  kaj  ekploris. 

"  Nu,  do,  tute  ne  utilas  konduti  tiamaniere" 


LA   VITRA   TABLO. 


MIRINDA  FALEGO!  9 

diris  al  si  Alicio  tre  severe.  "  Mi  ordonas  al  vi 
tuj  ĉesi  la  ploron."  Si  havis  la  kutimon  sin  tre 
bone  konsili  (sed  tre  malofte  agis  laŭ  la  konsilo  !) 
kaj  kelkfoje  riproĉis  sin  tiel  forte,  ke  ŝi  efektive 
devis  plori ;  kaj  ŝi  unu  fojon  punfrapis  sin  sur 
la  vango  pro  la  ofendo  ke  ŝi  trompis  sin  dum  iu 
vetludo  kiun  ŝi  ludis  kontraŭ  si  mem.  (Nia 
Alicio  ja  estis  neordinara  infano  kaj  tre  ŝatis 
ŝajnigi  ke  ŝi  estas  du  personoj.)  "  Sed  tiu 
ŝajnigo  ne  utilus  nun  " — si  malĝoje  ekpensis — 
"ĉar  ja  restas  da  mi  apenaŭ  sufiĉe  por  fari  eĉ 
unu  respektindan  personon  !  " 

Baldaŭ  tamen  ŝia  rigardo  falis  survitran  skato- 
leton,  kiu  kuŝas  sub  la  tablo  :  malferminte  ĝin,  ŝi 
trovis  interne  tre  malgrandan  kukon,  sur  kiu  oni 
markis  (per  korintoj)  la  vortojn  :  "  Manĝu  Min." 

"  Nu,"  diris  Alicio,  "  mi  vin  manĝos  !  Se  vi 
igos  min  kreski,  mi  povos  atingi  la  ŝlosilon ;  kaj, 
se  male  okazos,  mi  povos  rampi  sub  la  pordo. 
Ambailokaze  mi  eniĝos  la  ĝardenon,  kaj  se  nur 
okazos  tio,  ne  tre  gravas  la  kielo."  Sekve  ŝi 
manĝis  peceton  de  la  kuko  dirante  al  si  "  Laii 
kiu  direkto,  laia  kiu  do  ? "  kaj  tenante  la  manon 
sur  la  verto  por  palpe  sciiĝi  ĉu  ĝi  plialtiĝas 
aŭ  male ;  kaj  tre  surprizis  ŝin  la  konstato  ke  ŝi 
restas  konstante  samalta.  Kiam  oni  manĝas 
kukon,  tio  ja  okazas  ordinare,  sed  Alicio  jam 
tiom  alkutimis  atendi  ke  nenio  okazos  krom  la 
neordinara,  ke  estis  por  ŝi  tede  kaj  malinterese 


10  ALICIO  EN  MIRLANDO 

kiam  okazis  nur  ordinaraĵoj.  Do,  por  ion 
okazigi,  ŝi  laboradis  per  la  dentoj  ĝis  de  la  kuko 
neniom  restis. 


CAPITRO  II 

La  Lageto  farita  el  Larmoj 

"  Neniam  mi  spertis  tiaĵo  "  ekkriis  Alicio,  (pro 
eksciteco  ŝi  eĉ  forgesis  la  akuzativon).  "  Jen  mi 
plilongiĝas  teleskope,  kiel  la  plej  granda  tele- 
skopo  en  la  tuta  mondo.  Adiaŭ,  piedetoj  miaj  ! 
(Kiam  ŝi  direktis  la  rigardojn  al  la  piedoj,  pro 
la  plilongiĝo  ili  jam  fariĝis  tute  malproksimaj, 
kaj  apenaŭ  ŝi  povis  vidi  ilin.) 

"  Ho,  vi  kompatinduloj  !  kiu  morgaŭ  vestos 
al  vi  la  ŝtrumpojn  kaj  ŝuojn  ?  Komprenebie  ne 
mi)  mi  estos  tro  malproksime  por  okupi  min 
pri  vi  ;  vi  devos  klopodi  por  vi  mem.  Tamen 
estas  necese  komplezi  ilin ;  ĉar  se  ili  ofendiĝos, 
ili  eble  rifuzos  marŝi  laŭ  mia  volo.  Mi  do  en 
la  kristnaska  tempo  donacos  al  ili  paron  da 
novaj  botoj." 

Si  eĉ  elpensadis  detale  kiel  ŝi  faros  la  necesajn 

aranĝojn.     "  Mi  pagos  al  la  portisto  por  liveri 

ilin,  kaj  kiel  stranga  tio  ŝajnos,  sendi  donacon 

al  siaj  piedoj  !  Ankaii  la  adreso  estos  tre  stranga: 

Al  lia  Mosto  la  Dekstra  Piedo  Alicia^ 

siir  la  Tapiseto 

apud  Fajr^ardilo 
{Ktm  amsaluf  de  Alicio). 

Ho,  kian  sensencajon  mi  parolas  !  " 


12  ALICIO  EN  MIRLANDO 

En  tiumomento  ŝia  kapoekpremis  la  plafonon. 
Do,  sen  plua  prokrasto  ŝi  levis  la  oran  ŝlosileton 
kaj  rapidis  al  la  ĝardenpordeto.  Sed  havante 
la  altecon  de  tri  metroj,  ŝi  apenaŭ  povis,  kuŝante 
sur  la  planko,  rigardi  per  unu  okulo  en  la 
ĝardenon,  kaj  la  tasko  eniĝi  en  ĝin  fariĝis  ja  pli 
ol  iam  utopia.     Si  sidiĝis  kaj  denove  ekploris. 

"Vi  devas  honti,"  ŝi  diris  al  si,  "vi  granda 
bubino!"  (ŝi  certe  ne  eraris  pri  la  lastaj  du 
vortoj)  "  multe  tro  granda  vi  estas  por  plorkrii, 
vi  tuj  ĉesu  ! "  Malgraŭ  tiu  akra  sinriproĉo,  ŝi 
ne  ĉesis  la  ploradon,  ĝis  ŝi  faligis  kelkajn 
hektoHtrojn  da  larmegoj,  kaj  etendis  sin  ĉirkaŭ 
ŝi  larmlageto  profunda  je  dek  centimetroj  kaj 
kovranta  preskaŭ  la  tutan  plankon  de  la  halo. 

Post  ne  longa  tempo  ŝi  aiidis  ian  piedfrape- 
tadon,  kaj  vigle  forviŝis  la  larmojn  por  esplori 
kiu  venas.  Jen  reaperis  la  Blanka  Kuniklo 
lukse  vestita,  havante  en  unu  mano  paron  da 
blankaj  gantoj,  kaj  en  la  aHa  grandan  ventu- 
milon.  Jen  li  alvenis,  trotrapide,  kaj  murmuris 
al  si  :  "  Ho,  la  Dukino  !  Se  mi  igos  ŝin  atendi, 
ŝi  tute  furioziĝos  !  " 

Ĉar  Alicio  jam  fariĝis  preskaŭ  senespera, 
ŝi  estis  preta  peti  helpon  de  kiu  ajn.  Do, 
kiam  la  Kuniklo  sufiĉe  apudiĝis,  ŝi  ekparoHs 
per  tre  mallaŭta  timplena  voĉo  :  "  Se  al  vi 
plaĉos,  Sinjoro  : —  " 

La  Kuniklo  forte  eksaltis,  lasis  fali  gantojn 


LA  LAGETO  FARITA  ET  LARMOJ   13 

kaj  ventumilon,  kaj  per  ĉiuj  fortoj  ekforkuregis 
en  la  mallumon ! 

Alicio  levis  la  gantojn  kaj  ventumilon,  kaj 
ĉar  estis  en  la  halo  tre  varme,  ŝi  longadaiare 
ventumadis  sin  kaj  samtempe  babiladis  : — 

"  Hieraŭ  ĉio  okazis  laŭrutine,  sed  hodiaŭ  ja 
ĉio  estas  stranga !  Cu  dum  la  nokto  mi  ŝanĝiĝis  ? 
mi  esploru  tion.  Cu  vere  mi  estis  sama  kiam 
mi  leviĝis  hodiaŭ  matene  ?  Mi  kvazaŭ  memoras 
ke  mi  sentis  min  iom  ŝanĝiĝinta.  Sed  se  mi  ne 
estas  sama,  jen  alia  demando ;  kiu  mi  estas  ? 
Jen  granda  enigmo !  "  Kaj  ŝi  kategorie  pri- 
pensis  ĉiujn  samaĝajn  knabinetojn  kiujn  ŝi 
konas,  por  certiĝi  ĉu  ŝi  ŝanĝiĝis  en  iun  el 
ili. 

"  Mi  certe  ne  estas  Ado,  ĉar  ŝia  hararo  falas 
sur  la  ŝultroj  per  longaj  bukloj,  kaj  la  mia  estas 
tute  ne  bukla.  Ankaŭ  mi  ne  estas  Mabelo,  ĉar 
mi  scias  multe  da  lernaĵoj,  kaj  ŝi  scias  ja  tre,  tre 
malmulte.  Ankaŭ  ŝi  estas  si,  kaj  mi  mi,  kaj 
.  .  .  ho,  mi  tute  konfuziĝas  !  Mi  provu  ĉu  mi 
ankoraŭ  scias  la  jam  longe  konitajn  faktojn. 
Por  komenci :  kvaroble  kvin  faras  dekdu,  kvar- 
oble  ses  faras  dektri,  kvaroble  sep  faras.  .  .  . 
Ho,  tiamaniere  neniam  mi  atingus  dudek ! 
Tamen  la  Multiplika  Tabelo  estas  por  mi  indi- 
ferenta  ;  mi  ekzamenu  min  geografie.  Londono 
estas  ĉefurbo  de  Parizo,  Parizo  ĉefurbo  de  Romo 
kaj  Romo.  .  .    .  Ne,  denove  mi  eraras,  certege. 


14  ALICIO  EN  MIRLANDO 

Mi    nepre   ŝanĝiĝis    en    Mabelon.       Mi    penos 
deklami  '  Rigardu  !  Jen  abelo  vigla.'  " 

Kaj  kruciginte  la  manojn  sur  la  genuoj  same 
kiel  en  la  lernejo  kiam  ŝi  ripetas  parkeraĵojn, 
ŝi  komencis  tiun  konatan  poemon.  Sed  ŝia 
voĉo  sonis  raŭka  kaj  nepropra,  kaj  eĉ  la  vortoj 
ne  tute  similis  la  originalajn. 

Rigardu  I    Je7i  la  krokodiV  / 
^  La  voston  li  7ietigas ; 
Spruca7ite  akvon  el  la  NiP 
La  skva7}ioJ7i  li  briligas. 

Sen}7iova  restas  la  buse^, 

Li  U7igoJ7t  kasas  ruze  j 
Jenjisoj  7iaĝas  tra  V  kaveĝ 

Frapĵer7nas  li  ar}iuze. 

"  Jen  certe  ne  la  ĝustaj  vortoj  "  diris  Alicio 
malĝoje,  kaj  denove  la  okuloj  pleniĝis  de  larmoj, 
dum  ŝi  daŭrigis  :  "  Do,  mi  nepre  estas  Mabelo 
malgraii  ĉio ;  sekve  mi  devos  loĝi  en  tiu  ŝia 
mallarga  maloportuna  domaĉeto ;  mi  havos 
neniun  ŝatindan  ludilon,  kaj  devos  lerni  sennom- 
brajn  lecionojn.  Ne  !  Pri  tio  mi  decidiĝis.  Se 
mi  estos  Mabelo,  mi  restos  ĉi  tie,  kaj  neniom 
utilos  ke  oni  demetu  la  kapon  ĉe  la  enirejo  al 
la  tunelo  kaj  diru  per  karesa  voĉo  '  Resupreniru, 
karulo.'  Mi  nur  rigardos  supren  kaj  demandos 
'  Kiu  do  mi  estas  ?  Vi  certigu  tion,  VdJ]poste,se  ini 
satos  esti  tiu  persono^  mi  konsentos  supreniri.  Se 
ne,  mi  restos  ĉi  tie,  ĝis  mi  fariĝos  iu  alia.'     Sed 


LA  LAGETO  FARITA  ET  LARMOJ   15 

ho  ve !  mi  tre>  tre  volas  ke  oni  venu.  Jam  tro 
longan  tempon  mi  restas  tie  ĉi  tutsola,  kaj  mi 
sopiras  la  hejmon." 

Dirante  tion  ŝi  okaze  rigardis  la  manojn  kaj 
rimarkis  mirigite  ke  ŝi  vestis — dum  ŝi  babilas 
— unu  el  la  blankaj  kapridfelaj  gantoj  de  la 
Kuniklo. 

"  Kiel  ajn  mi  faris  tioii}''  pensis  ŝi.  "Mi  ja 
denove  malkreskas." 

Ŝi  stariĝis,  kaj  irinte  al  la  tablo  por  kompare 
mezuri  sin,  eltrovis  ke  nun  ŝi  havas  proksimume 
sesdek  centimetrojn  da  alteco,  kaj  ankoraŭ 
rapide  malkreskas.  Certiĝinte  ke  tion  kaŭzas 
la  ventumilo,  ŝi  tuj  lasis  ĝin  fali,  kaj  per  tio 
apenaŭ  ŝi  evitis  la  malagrablaĵon  malkreski 
ĝis  nulo. 

"  Jen  evito  vere  mirakla  !  Car  preskaŭ  mi 
nuh'ĝis ! "  diris  Alicio,  iom  timigita  per  la 
subita  ŝanĝo,  "  tamen  estas  bona  afero  trovi  sin 
ankoraŭ  ekzistanta  ;  kaj  jam  nun  mi  povas 
eniri  la  ĝardenon."  Si  do  kuris  avide  al  la 
pordeto ;  sed  ho  ve  !  ĝi  refermiĝis,  kaj  jen  la 
ora  ŝlosileto  kuŝis,  kiel  antaiie,  sur  la  tablo  ;  kaj 
"  la  afero  staras  pli  malprospere  ol  ĉiam,"  ŝi 
plordiris,  "  ĉar  neniam  mi  estis  tiel  absurde 
malgranda,  estas  ja  ne  tolereble." 

En  la  momento  kiam  ŝi  diris  tion,  ŝia  piedo 
glitis,  kaj  ŝi  trovis  sin  plaŭde  enfalinta  en  salan 
akvon.     Subakviĝinte  ĝis  la  mentono,  ŝi  unue 


r6  ALICIO  EN  MIRLANDO 

supozis  ke  ŝi  estas  falinta  en  la  maron,  kaj 
ekpensis  "  en  tiu  okazo  mi  povos  hejmiĝi 
vai^onare."  (Alicio  nur  unufoje  en  la  vivo 
forrestadis  ĉe  la  marbordo,  kaj  el  tiu  sperto 
formis  al  si  la  konkludon  ke,  kien  ajn  oni  irus 
sur  la  angla  marbordo,  oni  trovus  longan  serion 
de  banmaŝinoj  en  la  maro,  post  ili  kelke  da 
infanoj  kiuj  per  lignaj  fosiloj  fosas  la  sablon  ; 
malantaŭe,  serion  de  apartamentaj  domoj,  kun, 
malantaŭ  ĉio,  stacidomo.)  Tamen  post  nelonge 
ŝi  sciiĝis  ke  ŝi  estas  en  la  lageto  farita  de  la 
larmoj  kiujn  ŝi  ploris  estante  trimetrulo.  "  Ho, 
se  nur  mi  ne  tiom  plorus  ! "  diris  ŝi,  ĉirkaŭna- 
ĝante  por  trovi  la  bordon.  "  Pro  tiuj  larmoj  mi 
nun  eble  suferos  la  punon  droni  en  la  larmoj 
mem.  Tio  estos  tre,  tre  stranga,  sed  hodiaŭ  cio 
ja  estas  stranga." 

En  tiu  momento  ŝi  ekaŭdis  ke  io  ne  tre 
malproksime  de  ŝi  ĉirkaŭbaraktas  en  la  lageto, 
kaj  ŝi  naĝis  en  la  direkto  de  la  plaŭdado 
por  esplori  kio  ĝi  estas  :  unue  ŝi  supozis  ke 
la  besto  nepre  estos  aŭ  rosmaro  aŭ  hipo- 
potamo ;  sed  rememorante  ke  ŝi  mem  nun 
estas  tre  malgranda,  ŝi  fine  konstatis  ke  ĝi 
estas  nur  muso  englitinta  en  la  akvon  same 
kiel  ŝi  mem. 

"  Cu  eble  utilus  "  pensis  Alicio  "  alparoli  ĉi 
tiun  muson  ?  Cio  estas  tiel  neordinara  ĉi  tie, 
ke  kredeble  ĝi  havas  la  kapablon    paroli,  kaj 


LA  LAGETO  FARITA  ET  LARMOJ   17 

almenaŭ  ne  malutilos  provi  ĝin."  Do  ŝi 
ekparolis  per :  "  Ho  muso,  ĉu  vi  konas  la 
elirejon  el  tiu  ĉi  lageto  ?  Mi  tre  laciĝas,  ho 
Muso,  ĉirkaŭnaĝante  en  ĝi."  (Alicio  kredis  ke 
"  Ho  Muso"  estas  nepre  prava  formo  por 
alparoli  muson  ;  ŝi  neniam  ĝis  tiu  tago  alparolis 
muson,  sed  ŝi  memoris  el  la  latina  lernolibro 
de  sia  frato  la  deklinacion  :  "  Muso — de  muso 
— al  muso — muson~ho  muso  !  ") 

La  Muso  rigardis  ŝin  scivole,  tamen  diris 
nenion,  sed  faris  signon  al  ŝi  palpebrumante 
per  unu  okuleto. 

"  Gi  eble  estas  franca  muso  alveninta 
Anglujon  kun  Vilhelmo  la  Venkanto  ;  sekve  ĝi 
povas  ne  kompreni  la  anglan  lingvon.  (Malgraŭ 
la  fakto  ke  ŝi  bone  konis  multe  da  historiaj 
nomoj  kaj  epizodoj,  Alicio  ne  havis  tre  klarajn 
ideojn  pri  datojl)  Si  do  rekomencis  france, 
dirante  '' oŭ  est  ina  chatteV  (la  unua  frazo  en 
ŝia  lernolibro). 

La  Muso  tuj  eksaltis  el  la  akvo,  kaj  ĝia  tuta 
korpo  timskuiĝis. 

"  Ho,  pardonu  !  mi  petegas,"  ekkriis  AHcio, 
timante  ke  ŝi  vundis  la  sentojn  al  la  kompa- 
tinda  besto,  "  mi  tute  forgesis  ke  vi  ne  amas  la 
katojn." 

"  Ne — amas — katojn"   diris   ripete   la    Muso 
per  pasia  sibla  voĉo.     "  Cu  vi^  se  vi  estus  mi, 
amus  la  katojn  .-*" 
B 


l8  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"Nu,  eble  ne,"  Alicio  respondis  per  paciga 
tono,  "  sed  ne  koleriĝu.  Malgraŭ  ĉio,  mi  tre 
ŝatus  montri  al  vi  nian  katon  Dajna;  vi  nepre 
ekamus  la  katojn,  se  nur  vi  povus  vidi  ŝin.  Si 
estas  la  plej  kara  dorlotaĵo  en  tuta  la  mondo," — 
Alicio  malvigle  sencele  naĝetis  dum  ŝi  parolis — 
"  kaj  tiel  komforte  ŝi  murmuras  apud  la  fajro 
lekante  la  piedojn  kaj  viŝante  la  vizaĝon ;  ankaŭ 
tiel  bela  molaĵo  por  dorloti  sur  la  genuoj,  ankaii 

tiel  lerta  muskaptisto ho,  pardonu  "  denove 

ekkriis  Alicio,  ĉar  la  Muso  elstarigis  erinace  la 
tutan  felon  ;  sekve  ŝi  estis  certa  ke  ĝi  tre  pro- 
funde  ofendiĝis,  kaj  ŝi  rapidis  aldoni :  "  Se  estas 
al  vi  malagrable,  ni  ne  plu  parolu  pri  Dajnar 

"  Ni  ne  plu  !  "  ekkriis  la  Muso,  kiu  tremis 
ĝis  la  lasta  vostharo.  "  Cu  vi  imagas  ke  ini 
volus  priparoH  tian  temon  ?  Ciam  nia  famiHo 
malamis  la  katojn  kaj  nun  malamas,  malamindaj 
malĝentilaj  bestoj !  Estonte  vi  jam  neniam 
aŭdigu  antaŭ  mi  eĉ  la  nomon  kato ! " 

"  Tion  mi  promesas  tre  volonte,"  diris  AHcio, 
kaj  dume  klopodis  trovi  alian  paroltemon. 
"  Ĉu  vi  .  .  .  ĉu  vi  ŝatas  .  .  .  la  hundojn  ? " 

La  Muso  ne  respondis.  Sekve  Alicio  avide 
daŭrigis  : — 

"  Proksime  de  nia  domo  loĝas  bela,  ĉarma, 
hundeto,  kiun  mi  tre  ŝatus  ke  vi  vidu.  Ĝi  estas 
malgranda,  helokula  rathundo  kun  longa  bukla 
brunhararo.      Gi   kapablas    realporti    la    ajojn 


LA  LAGETO  FARITA  ET  LARMOJ  19 

forĵetitajn  ;  ĝi  petas  manĝaĵon  sidante  sur  la 
vosto,  kaj  havas  aliajn  ĉiuspecajn  kapablojn  ; 
mi  ne  povas  memori  eĉ  la  duonon  da  ili.  Gi 
apartenas  al  iu  farmisto  kiu  diras  ke  pro  ĝiaj 
kapabloj  ĝi  valoras  mil  spesmilojn. 

Li  certigas  ke  ĝi  mortigas  ĉiujn  ratojn  kaj. 
.  .  .  Ho,  ve  !  ve  !  Denove  mi  ofendis  ĝin."  Car 
jen  !  la  Muso  naĝas  for,  for  per  ĉiuj  fortoj,  kun 
tia  rapideco  ke  li  faras  irante  tra  la  akvo  grandan 
plaŭdbruon. 

Si  realvokis  ĝin  per  sia  plej  dolĉa  tono.  "  Vi 
kara  Muso,  revenu !  mi  petegas ;  nek  katojn 
nek  hundojn  ni  priparolos,  se  al  vi  ne  plaĉos." 
Aŭdinte  tion,  la  Muso  turnis  sin  malrapide  kaj 
renaĝis  al  ŝi.  Gia  vizaĝo  estis  tre  pala  (pro 
kolero,  pensis  en  si  Alicio),  kaj  per  mallaŭta 
tremanta  voĉo  ĝi  diris :  "  Ni  naĝu  al  la  bordo, 
kaj  poste  mi  rakontos  al  vi  mian  historion,  por 
komprenigi  pro  kio  mi  malamas  la  katojn  kaj 
hundojn."  Kaj  certe  estus  malprudente  plu 
prokrasti  la  elnaĝon,  ĉar  en  la  lageton  jain 
enfaHs  tiom  da  birdoj  kaj  bestoj  ke  ili  komencis 
premi  sin  reciproke.  Jen  Anaso  naĝis  kun 
Dodo,  jen  Loro  kun  Agleto,  jen  multe  da  aliaj 
strangaĵoj,  birdbestoj  kaj  bestbirdoj.  Unua 
naĝis  Alicio  ;  post  ŝi  sekvis  la  tuta  birdbestaro. 
Post  kelka  tempo  ĉiuj  atingis  la  bordon  kaj 
staris  kune  sur  la  tero,  tre  malsekaj. 


CAPITRO  III 

POST    STRANGA  VETKURO    SEKVAS    STRANGA 
MUS-TEJLO.^ 

La  kunvenintoj  sur  la  bordo  prezentis  tre 
strangan  aspekton.  Jen  birdoj  kun  plumoj 
malordigitaj,  jen  bestoj  kun  felo  algluiĝinta  al 
la  korpo  :  ĉiuj  estis  akvogutantaj,  malkomfortaj, 
malagrablaj.  Kompreneble  la  unua  demando 
estis  :  kiamaniere  resekiĝi  ?  Ili  interkonsiliĝis 
pri  tio,  kaj  post  kelke  da  minutoj  ŝajnis  al 
Alicio  tute  ordinara  afero  trovi  sin  babilanta 
kun  ili  kvazaŭ  al  personoj  jam  longe  konataj. 
Ŝi  havis  longan  argumentadon  kun  la  Loro,  kiu 
en  la  fino  fariĝis  malagrabla  kaj  volis  diri  nenion 
krom  "mi  estas  la  pli  aĝa,  kaj  pro  tio  mi  scias 
pli."  Ĉar  Alicio  rifuzis  konsenti  al  tio,  ne  sciante 
kiom  da  jaroj  li  havas,  kaj  ĉar  la  Loro  absolute 
rifuzis  doni  tiun  sciigon,  restis  nenio  plu  direbla. 
Fine  la  Muso,  kiu  ŝajne  estis  aŭtoritatulo, 
ekkriis :  "  Vi  sidiĝu  ĉiuj,  kaj  aŭskultu  min. 
Mi  tre  baldaŭ  igos  vin  sufiĉe  sekaj  ! " 

^  La  vorto  "tejl"  prezentas  al  anglolingvanoj  du  diversajn 
ideojn,  la  ideon  "  vosto  "  kaj  la  ideon  "  rakonto." 


STRANGA  MUS-TEJLO  21 

Ili  do  sidiĝis,  ĉiuj  en  unu  granda  rondo,  kun 
la  Muso  en  la  centro. 

Alicio  fikse  kaj  atente  rigardadis  la  Muson, 
ĉar  ŝi  havis  fortan  antaŭsenton,  ke  ŝi  nepre 
suferos  malvarmumon,  se  ŝi  ne  baldaŭ  re- 
sekiĝos. 

"  Hm,"  komencis  la  Muso  kun  tre  impona 
mieno  "ĉu  ĉiuj  estas  pretaj  ?  Jen  la  plej  bona 
sekigaĵo  kiun  mi  konas.  Silentu  ĉiuj,  mi 
petas ! 

"  Vilhelmo  Venkinto,  kies  aferon  la  papo 
subtenis,  baldaŭ  subigis  la  anglan  popolon,  kiu 
pro  manko  de  probatalantoj  alkutimiĝis  dum 
la  lastaj  jaroj  al  uzurpado  kaj  venkiĝo. 
Edvino  kaj  Morkaro,  grafoj  de  Mercio  kaj 
Nortumbrio " 

"  Ho,  ve  !  "  ĝemis  la  Loro,  frosttremante. 

"  Pardonu  "  diris  la  Muso  tre  ĝentile  (kvankam 
li  tre  sulkigis  la  brovojn),  "  ĉu  vi  parolis?  " 

"  Ne  mi "  la  Loro  rapide  respondis. 

"  Mi  kredis  ke  jes  "  diris  la  Muso.  "  Sed  mi 
daŭrigu.  '  Edvino  kaj  Morkaro  grafoj  de 
Mercio  kaj  Nortumbrio  fariĝis  liaj  partianoj, 
kaj  eĉ  Stigando  la  patrujama  ĉefepiskopo  de 
Canterbury  trovis  ĝin  ^  konsilinda " 

1  La  aŭtoro  tie  ĉi  kritikas  (per  la  buŝo  de  l'Anaso)  la  anglan 
kutimon  enmeti  sen  bezono  la  vortojn  "ĝi "  "  ĝin  "  por  turni  la 
atenton  al  longa  subjekta  aŭ  objekta  frazeto,  kiu  sekvas  :  en  la 

teksto  "ĝin"="iri  kun   E.   A por  proponi   al   li  la 

kronon." 


22  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"Trovis  kionl  "  diris  la  Anaso. 
"  Trovis  ĝi7i^'  la  Muso  respondis  iom  mala- 
fable.      Cu    vi    ne    komprenas    kion    signifas 

*'Nu,  mi  tre  bone  komprenas  kion  'ĝi'  signifas, 
kiam  mi  trovas  ion.  Plej  ofte  '  ĝi '  estas  rano 
aŭ  vermo.  Tamen  la  demando  estas :  kion 
trovis  la  ĉefepiskopo  }  " 

"Tiun  demandon  la  Muso  ne  atentis  sed 
daŭrigis  rapide :  'trovis  ĝin  konsilinda  iri  kun 
Edgar  Atheling  por  renkonti  Vilhelmon  kaj 
proponi  al  li  la  kronon.  Sed  la  insulta 
fiero  de  liaj  Normanoj — '  kiel  vi  sentas  vin 
nun,  mia  kara?"  ĝi  diris  abrupte,  alparolante 
Alicion. 

"  Malseka,  same  malseka  kiel  en  la  komenco  " 
Alicio  respondis  iom  melankolie.  "Viarakonto 
ne  sekigas  min." 

"  Kon-sid-er-ad-inte  la  ĵus  anonc-itan  rezult- 
at-on "  ekdiris  solene  la  Dodo,  "  mi  proponas 
ke  ĉi  tiu  kunsido  tuj  fermiĝu  por  ke  oni  el-kon- 
sid-er-adu  kaj  senprokraste  ef-ekt-iv-ig-u  pli 
energiajn  ri-med-ojn." 

"Kian  lingvon  vi  parolas?"  demandis  la 
Agleto.  "  De  tiuj  longaj  vortoj  mi  ne  scias  la 
signifon,  kaj  plue  mi  kredas  ke  vi  ne  scias 
mem." 

La  Agleto  deklinis  la  kapon   por  kaŝi  sian 


STRANGA  MUS-TEJLO  23 

mokridon,  sed  kelkaj  el  la  birdoj  sibleridis 
aŭdeble.  La  Dodo  per  voĉo  ofendita  reparolis 
pli  simple :  "Jen  kion  mi  intencis  diri :  la  plej 
bona  rimedo  por  sekigi  nin  estus  la  '  Kaŭko '- 
vetkuro." 

"  Kio  do  estas  Kaŭko?"  diris  Alicio.  Tiun 
demandon  ŝi  faris,  ne  dezirante  la  informon, 
sed  nur  ĉar  ŝi  rimarkis  ke  la  Dodo  paiizas  kaj 
ŝajne  opinias  ke  iu  devas  paroli,  kaj  ĉar  neniu 
alia  montris  la  inklinon  paroli. 

La  Dodo  respondis  ke  :  "  La  plej  bona  rimedo 
por  klarigi  ĝin  estas  per  la  ago  mem."  (Kaj 
ĉar  ian  vintran  tagon  vi  eble  volos  mem  eks- 
perimenti  la  ludon,  mi  klarigos  kiamaniere  la 
Dodo  aranĝis  ĝin.) 

Unue,  ĝi  markis  per  kreto  rondforman 
kurejon  (la  preciza  formo  ne  gravas).  Due, 
ĝi  starigis  ĉiujn  partoprenontojn  ĉe  diversaj 
punktoj  de  la  kretstreko.  Oni  ne  diris,  laŭ 
angla  kutimo,  "  unu,  du,  tri,  FOR ! "  sed  ĉiu 
devis  komenci  kaj  ĉesi  la  kuradon  laŭ  sia 
propra  inklino,  kaj  pro  tio  ne  estis  facile  kom- 
preni  kiam  la  afero  finiĝis.  Tamen  post  longa 
kurado,  eble  duonhora,  ĉiuj  tute  resekiĝis, 
kaj  la  Dodo  subite  ekkriis  :  "  La  Kaŭko 
finiĝis." 

Ciuj  amasiĝis  ĉirkaŭ  la  Dodo,  spiregante  kaj 
demandante  :  "  Sed  kiu  venkis  ?  " 


24  ALICIO  EN  MIRLANDO 

Tiun  demandon  la  Dodo  en  la  unua  momento 
ne  povis  respondi. 

"Gi  sidis  longan  tempon  kun  unu  fingro 
premata  sur  la  frunto  (en  tiu  sama  sintenado 
kiun  ordinare  havas  Sejkspir  en  niaj  bildoj). 
En  la  fino  la  Dodo  diris  : — Ĉiuj  venkis,  kaj  ĉiu 
devas  ricevi  premion." 

Plena  horo  da  voĉoj  demandis  samtempe : 
"  Sed  kiu  la  premiojn  disdonos  ?  " 

"Ja  si  kompreneble,"  diris  la  Dodo,  kaj 
montris  per  unu  fingro  sur  Alicion.  Sekve, 
la  tuta  aro  amasiĝis  ĉirkaŭ  ŝi  kaj  kriis  konfuze 
"  La  premiojn,  la  premiojn."  Kion  fari  ?  La 
kompatinda  Alicio  havanta  alian  ideon  neniun, 
enŝovis  la  manon  en  sian  poŝon  kaj  feliĉe  trovis 
tie  pakaĵeton  da  sukeraĵoj  (kiujn  per  bonŝanco 
la  sala  akvo  ne  difektis)  kaj  ilin  ŝi  disdonacis 
kiel  premiojn.  Sufiĉis  ĝuste  por  donaci  al  ĉiuj 
po  unu. 

"  Sed  ŝi  mem  nepre  rajtas  ricevi  premion," 
diris  la  Muso. 

"  Certe "  tre  serioze  respondis  la  Dodo,  kaj 
turnis  sin  al  Alicio  dirante  : 

"  Kion  alian  vi  havas  en  la  poŝo  ? "  Alicio 
respondis  malĝoje  ke  "  nur  fingroingon."  "  Gin 
transdonu  al  mi "  diris  la  Dodo. 

Denove  ĉiuj  amasiĝis  ĉirkaŭ  ŝi,  dum  la  Dodo 
solene   prezentis  la  fingroingon  dirante  :  "  Ni 


26  ALICIO  EN  MIRLANDO 

rakonto  ŝi  tiel  konfuzis  sin  pri  tiu  enigmo  ke 
ŝia  koncepto  pri  ĝi  enhavis  kune  la  ideojn  de 
ambaŭ  tejlajoj.  Jen  la  vostrakonto  aŭ  rakont- 
vosto : 

Furi'  diris  al 
Mus',  kiun 
trans 
li  ĵus, 
'  Ni  havu 
proceson, 

procesos  mi 
vin  !  Ne  ekpenu 
rifuzi  ;  tio, 
nur  por  amuzi 
min,  estas 
necesa ;  defendu 
do  vin!' 

*  Ne  utilus, 
sinjor ' ; 
diris  mus'  kun 
fervor ' — 

'  Sen  jugistoj 
procesi 

tempperdo 
ja  estas." 
'  Mi  vin 
juĝos_ 
tut-sole ' 
— diris  li 
ruzparole. 
Li  muson 

kondamnis ; 
nun 
sola 
li 
restas. 

"  Vi  ne  atentas  "  diris  la  Muso  al  Alicio  kun 
severa  mieno.     "  Pri  kio  vi  pensas?" 

"Pardonu"  respondis  ŝi  tre  humile  "vi  jam 
alvenis  ĉe  la  kvina  vostkurbo,  ĉu  ne  ?  " 

"  Mi  ne  !  "  ekkriis  la  Muso. 


STRANGA  MUS-TEJLO  27 

"  Mine',  mineV  ripetis  Alicio  "do  vi  certe 
estas  franca  Muso  ;  sed  kial  vi,  katmalamanto, 
nun  alvokas  katon  ?  " 

La  kolerema  Muso  tuj  levis  sin  kaj  ekforiris, 
jetante  post  si  la  riproĉon  : 

"  Ne  tolereble  estas  ke  vi  insultu  min  per  tia 
sensencaĵo." 

"  Mi  ne  intencis  ofendi,  vere  ne ! "  ekkriis 
Alicio  per  petega  voĉo  "  kaj  vi  ja  estas  tre 
ofendema."  Anstataŭ  respondi,  la  Muso  nur 
graŭlis  kolere." 

"  Revenu,  mi  petegas,  kaj  finu  la  rakonton  " 
Alicio  laŭte  kriis  al  la  foriranta  Muso.  Poste 
ĉiuj  kriis  hore :  "Jes,  revenu,  revenu."  Tamen 
la  Muso  nur  skuis  malpacience  la  kapon, 
plirapidigis  la  paŝojn,  kaj  malaperis. 

La  Loro  malkontente  diris  :  "  Estas  dom.aĝo 
ke  ĝi  ne  volis  reveni,"  unu  maljuna  krabino 
profitis  la  okazon  por  diri  al  la  filino  :  "  Ha,  mia 
kara,  tio  estu  por  vi  solena  averto  por  ke 
neniam  vi  perdu  la  bonhumoron,"  kaj  la  malre- 
spekta  krabido  akre  respondis  :  "  Vi  fermu  la 
buŝon,  panjo  ;  vi  ja  difektus  la  paciencon  eĉ  al 
ostro." 

"  Ho,  kiel  mi  volus  ke  nia  Dajna  estu  tie  ĉi," 
AHcio  diris  tion  al  neniu  aparte  sed  kvazaŭ  ŝi 
voHs  mem  aŭdi  siajn  pensojn,  "  ŝi  ja  kapablus 
tuj  reporti  ĝin." 

"  Kiu  do  estas  Dajna^  se  estas  permesite  tion 


28  ALICIO  EN  MIRLANDO 

demandi,"  diris  ĝentile  la  Loro.  Alicio  re- 
spondis  avide,  ĉar  ĉiam  ŝi  estis  preta  paroli  pri 
sia  kara  katinjo.  "  DaJ7ia  estas  mia  kato.  Si 
estas  la  plej  bona  muskaptisto  kiun  vi  povus  eĉ 
imagi ;  kaj  se  vi  vidus  ŝin  ^/r<^kaptanta,  .  .  ." 

Tiuj  vortoj  kaŭzis  inter  la  ĉeestantoj  vere 
rimarkindajn  sentojn.  Kelkaj  el  la  birdoj  tuj 
forportis  sin.  Unu  maljuna  pigo  tre  zorge 
enfaldis  sin  per  la  vestoj  kaj  anoncis  ke,  ĉar  la 
noktaj  vaporoj  malbone  efikas  sur  la  gorĝo,  ŝi 
devas  hejmeniĝi.  La  kanario  kriis  per  trem- 
pepanta  voĉo  al  siaj  idoj  :  "  Forvenu,  karuletoj, 
la  horo  jam  pasis,  je  kiu  vi  devis  kuŝiĝi." 

Pro  diversaj  tiaj  pretekstoj  ĉiuj  foriris  unu 
post  alia,  ĝis  Alicio  restis  tute  sola.  "  Se  nur 
mi  ne  estus  nominta  Dajna'n !  "  ŝi  diris  melan- 
kolie.  "Supre  en  la  hejmo  ĉiuj  ŝatas  ŝin,  ĉi  tie 
funde,  neniu.  Tamen,  laŭ  mi,  ŝi  estas  la  plej 
bona  kato  en  la  tuta  mondo.  Ho,  DaJ7ia,  vi 
kara  Dajna^  ĉu  jam  neniam  mi  revidos  vin  ?  " 
Kaj  nun  sentante  sin  tre  sola  kaj  tre  malĝoja, 
ŝi  denove  ekploris. 

Post  iom  da  tempo,  ekaŭdante  kelkajn  pied- 
paŝetaĵojn,  ŝi  avide  direktis  la  rigardojn  al  ih*, 
en  la  espero  ke  eble  la  Muso  regajnis  la  bon- 
humoron  kaj  nun  revenas  por  fini  sian  rakonton. 


CAPITRO  IV 

Ĉefe  pri  unu  Lacerto  nomata  Bil' 

Alvenis  ne  la  Muso,  sed  la  Blanka  Kuniklo, 
Gi  trotis  malrapide,  kaj  ĉirkaŭrigardadis, 
kvazaŭ  ĝi  serĉas  ion.  Ŝi  aŭdis  ĝin  murmuri  al 
si :  *'  Ho,  la  Dukino,  ho,  miaj  karaj  piedoj,  ho 
miaj  felo  kaj  vangharoj  !  Si  ekzekutigos  min. 
Tio  estas  same  certa  kiel  la  fakto  ke  mi  ne 
amas  la  ĉasputorojn  !  Kie  en  la  tuta  mondo 
mi  lasis  ilin  fali  ?  " 

Alicio  tuj  divenis  ke  ĝi  serĉas  la  ventumilon 
kaj  la  paron  da  blankaj  gantoj  kapridfelaj,  kaj 
ŝi  bonkore  komencis  ĉirkaŭserĉi  iHn.  Sed  ne 
prosperis  al  ŝi  trovi  ilin,  ĉar  de  kiam  ŝi  naĝadis 
en  la  lageto,  ĉio  absolute  ŝanĝiĝis ;  malaperis  la 
vitra  tablo,  la  pordeto,  kaj  eĉ  la  granda  halo 
mem.  Baldaŭ  dum  Alicio  ĉirkaŭserĉas,  la 
Kuniklo  rimarkis  ŝin,  kaj  per  kolera  voĉo 
ekkriis  al  ŝi :  "  Nu,  Mariano,  kion  do  vi  faras 
ĉi  tie  ekstere?  Vi  tuj  kuru  en  la  domon  kaj 
alportu  paron  da  gantoj  kaj  ventumilon. 
Rapidu,  for  !  " 

^  Angla  mallongaĵo,  inter  familianoj,  por  Vilhelmo. 

29 


30  ALICIO  EN  MIRLANDO 

Alicio  tuj  ekkuris  en  la  direkto  al  kiu  ĝi 
montris.  Pro  timo  de  ĝia  kolero  ŝi  eĉ  ne  provis 
klarigi  ke  ŝi  ne  estas  Mariano. 

"  Li  ja  kredas  ke  mi  estas  lia  ĉambristino" 
ŝi  al  si  diris,  kurante.  "  Kia  surprizego  estos 
por  li  eltrovi  kiu  mi  estas  !  Sed  bone  estos 
alporti  al  li  la  ventumilon  kaj  gantojn,  t.e.  se 
prosperos  al  mi  trovi  ilin." 

Dirante  tion,  ŝi  trovis  sin  staranta  antaŭ 
ĉarma  malgranda  dometo  kun  sur  la  pordo 
neta  nom-tabulo  kaj  gravurita  sur  ĝi  la  nomo 
Sro.  B.  Kuniklo.  Si  eniris,  ne  frapinte  la 
pordon,  kaj  rapidis  supren  per  ŝtuparo  timante 
ke  ŝi  renkontiĝos  kun  la  efektiva  ]\Iariano,  kaj 
estos  forigita  el  la  domo  antaŭ  ol  ŝi  povos 
trovi  la  ventumilon  kaj  gantojn. 

"  Kiel  strange  estas  "  diris  Alicio  al  si  "  esti 
ĉirkaŭsendata  de  Kuniklo  !  Eble  ankaŭ  Dajna 
igos  min  porti  por  ŝi  depeŝojn.  Jen  kio  povus 
okazi.  '  Fraŭlino  Alicio,  venu,  pretigu  vin  por 
la  promeno.'  '  Post  unu  momento,  varnjo ; 
tamen  ĝis  Dajna  revenos,  mi  devas  gardi  la 
mustruon,  por  ke  la  muso  ne  eliru.'  Sed  mi 
kredas  ke,  se  Dajna  komencus  tiamaniere 
estri  la  domanojn,  oni  ne  permesus  al  ŝi  resti 
en  la  domo." 

Dum  ŝi  parolis,  si  trovis  sin  en  neta  ĉambreto 
kiu  havis  tablon  apud  la  fenestro,  kaj  jen  sur 
la  tablo  (kion  ŝi    esperis  trovi)  ventumilo  kaj 


PRI  BIL,  LACERTO  31 

kelkaj  paroj  da  blankaj  gantetoj.  Preninte  la 
ventumilon  kaj  unu  paron  da  gantoj,  ŝi  estis  tuj 
forlasonta  la  ĉambron  kiam  okaze  ŝi  rimarkis, 
starantan  apud  la  spegulo,  boteleton.  Tiu 
boteleto  ne  havis  surskribon  kun  la  invito 
TRINKU  MIN,  tamen  ŝi  malŝtopis  kaj  almetis 
ĝin  al  la  lipoj  "  Kiam  ajn  mi  aŭ  manĝas  aŭ 
trinkas  ĉi  tie  funde,  nepre  okazas  io  stranga,  do 
mi  volas  provi  kian  etikon  havos  ĉi  tiu  boteleto. 
Mi  tre  esperas  ke  ĝi  denove  grandigos  min,  ĉar 
mi  vere  enuas  esti  tia  malgrandaĵeto  kia  nun 
mi  estas." 

Kaj  tian  efikon  ĝi  fakte  havis,  efikon  preskaŭ 
tujan  ;  ĉar  antaŭ  ol  ŝi  eltrinkis  duonon  de  la 
enhavo,  ŝi  sentis  la  kapon  premata  kontraŭ  la 
plafono,  kaj  devis  khni  la  dorson  por  ke  ŝi  ne 
rompu  al  si  la  kolon.  Si  tuj  demetis  la  bote- 
leton  dirante :  "  Suĥĉas !  mi  esperas  ke  mi  ne 
kreskos  plu.  Jam  mi  ne  povas  ehri  tra  la  pordo. 
Ho,  mi  tre  volas  ke  mi  ne  tiom  trinkis." 

Ho,  ve !  Jam  tro  malfrue  estis  por  voH  tion. 
La  kresko  tute  ne  ĉesis,  sed  daŭradis  ĝis  ŝi 
devis  stari  sur  la  genuoj,  kaj  plu  daŭradis  ĝis 
eĉ  por  tio  mankis  spaco.  Si  klopodis  kuŝi  sur 
la  planko  havante  unu  kubuton  kontraŭ  la 
pordo  kaj  la  ahan  kUnitan  ĉirkaii  la  kapo. 
Sed  ankoraŭ  plu  ŝi  kreskis,  kaj — ^jen  ŝia  lasta 
rimedo — ŝi  ŝovis  unu  brakon  el  la  fenestro  kaj 
unu  piedon  en  la  kamentubon,  dirante : 


32  ALICIO  EN  MIRLANDO 

'*  Nu,  kio  ajn  okazos,  jam  nenion  plu  nii  povas 
fari.  Kio  al  mi  okazos  ?  Kio  ? "  Tre  feliĉe 
por  Alicio  la  sorĉboteleto  jam  plene  eĥkis  ;  ŝi 
ne  plu  kreskis,  tamen  ŝia  nuna  amplekso  estis 
por  ŝi  tre  malkomforta,  kaj  ĉar  ŝajne  ekzistis 
nenia  eblo  iam  eliri  tiun  ĉambron,  ni  ne  miru 
ke  ŝi  nun  fariĝis  tre  malgaja. 

"  Estis  multe  pli  agrable  en  la  hejmo  "  pensis 
la  kompatindulo  "  ĉar  tie  ne  okazis  ke  oni  ĉiam 
alterne  kreskis  kaj  malkreskis,  kaj  ĉirkaŭ- 
ordoniĝis  de  musoj  kaj  kunikloj.  Preskaŭ  mi 
volas  ke  mi  ne  estus  enirinta  tiun  tuneleton  ; 
tamen,  malgraŭ  ĉio,  la  ĉitiea  vivo  estas  certe 
kurioza  kaj  interesa.  Ho,  mi  tre  miras  kio 
okazis  al  mi.  En  la  pasinto,  kiam  mi  legis  la 
fefabelojn,  mi  ĉiam  supozis  ke  en  la  reala 
mondo  tute  ne  okazas  tiaj  aferoj  ;  sed  jen  mi 
mem  trovas  min  en  la  mezo  de  ia  vera  fefabelo  ! 
Oni  devos,  oni  certege  devos,  verki  libron  pri 
mi.  Mi  mem  verkos  ĝin,  tuj  kiam  mi  estos 
plenkreskinta.  "Sed  mi  ja  estas  plene  kreskinta 
jam  nun" — diris  ŝi  per  malgaja  voĉo  "almenaŭ 
tie  ĉi  ne  estas  spaco  por  kreski  plu.  Cu  sekvas 
do  (pensis  ŝi)  ke  mi  neniam  fariĝos  pli  aĝa  ol 
nun?  Tio  ja  estus  unuflanke  tre  agrabla : 
neniam  fariĝi  maljunulino  !  Sed  aliflanke,  devi 
ĉiam  lerni  la  lecionojn,  ho,  mi  ne  ŝatus  tion\  " 

"Vi  stulta  Alicio  "  ŝi  respondis  al  si  ''Kiel 
vi  povus  lerni  lecionojn  tie  ci}     Apenail  estas 


LA    KUNIKLO    FALAS    EN    SIAN    KUKUMEJON. 


PRI  BIL,  LACERTO  33 

spaco  por  vi^  kie  do  lokiĝus  lernolibroj  ?"  Kaj 
tiamaniere  ŝi  daŭrigis  la  konversacion,  diskut- 
ante  kaj  argumentante  kontraia  si. 

Post  kelkaj  momentoj  ŝi  ĉesis  paroli  kaj 
aŭskultis,  ĉar  ŝi  aŭdis  ekster  la  ĉambro  ies 
voĉon  diranta  :  "  Mariano,  Mariano !  se  vi  ne 
tuj  alportos  al  mi  la  gantojn — "  Sekvis  la  sonoj 
de  piedtrotetado  supren  laii  la  ŝtuparo.  Alicio 
komprenis  ke  la  Kunikio  venas  por  serĉi 
Marianon.  Pro  timo  al  li,  ŝi  tiel  forte  tremis  ke 
la  tuta  dometo  skuiĝis.  Ŝi  ja  forgesis  ke  nun 
ŝi  estas  preskaŭ  miloble  pli  granda  ol  la 
Kuniklo,  kaj  tute  ne  bezonas  timi  ĝin. 

Laŭ  la  aŭdataj  sonoj  la  Kuniklo  alvenis  ĝis 
la  pordo,  kaj  klopodadas  malfermi  ĝin.  Sed, 
ĉar  la  pordo  estis  malfermebla  nur  internen, 
kaj  ĉar  Alicio  forte  premas  ĝin  per  la  kubuto, 
tiu  klopodado  malsukcesis.  Si  aŭdis  ĝin  diri 
al  si  :  "  Do,  mi  ĉirkaijiros  kaj  eniĝos  tra  la 
fenestro." 

"  Vi  ne  faros  tion  "  pensis  Alicio.  Atendinte 
ĝis  ŝi  aijdas  la  Kuniklon  apude  sub  la  fenestro, 
ŝi  subite  eletendis  la  manon  kaj  faris  prov- 
kapton  en  la  aero.  En  la  manon  ŝi  ricevis 
nenion,  sed  aŭdis  subitan  timekkrion,  la  falon 
de  ia  korpo,  kaj  samtempe  la  sonon  de  frakasata 
vitro.  El  tio  ŝi  konkludis  ke  ĝi  falis  en  kuku- 
mejon,  aii  en  ion  tiuspecan. 

Post   unu    momenton   ŝi   aŭdis   tre    koleran 
c 


34  ALICIO  EN  MIRLANDO 

voĉon  (certe  la  voĉon  de  1'  Kuniklo)  diranta : 
"  Pat,  Pat,  kie  vi  estas,  kanajlo?  "  kaj  responde 
(de  malproksime)  jen  alia  voĉo  de  ŝi  nekonata  : 
"  Se  plaĉas,  Moŝto,  jen  mi  tie  ĉi.  Mi  fosas 
pomojn." 

"  Fosas  pomoJ7i  ?  Ci  tien,  sencerbulo,  kaj 
eligu  min  el  ĉi  tioT  (Denove  aŭdiĝas  sonoj  de 
frakasata  vitro.) 

"  Nun,  vi  diru  al  mi,  Pat,  kio  tio  estas  en  la 
fenestro  ? " 

Brako,  Ekscelenco.  (Laŭ  la  akcento  per 
kiu  li  parolis  li  certe  estis  irlandano.) 

"Ĉu  'brako'  vi  diris,  stultulo?  Kiu  en  la 
tuta  mondo  iam  vidis  brakon  tiel  grandan  ?  Gi 
ja  ŝtopas  la  tutan  fenestron." 

''  Estas  vero,  Ekscelenco  ;  sed,  malgraŭ  ĉio, 
ĝi  estas  brako." 

"  Nu,  ĝi  ne  devas  esti  tie,  kio  ajn  ĝi  estas. 
Vi  iru  tuj  kaj  forprenu  ĝin." 

Post  tio  sekvis  longa  silento  ;  nur  malofte 
Alicio  aŭdis  flustraĵojn  :  ekze., 

"  Mi  ne  ŝatas  ĝin,  Moŝto,  tut'  ne,  tut'  ne !  "  kaj 
"  Vi  obeu,  malkuraĝulo." 

En  la  fino  ŝi  la  duan  fojon  eletendis  la  manon 
kaj  faris  provkapton  en  la  aero.  Ĉi  tiun  fojon  ŝi 
aŭdis  du  timkriojn,  kaj  ankaŭ  duobliĝis  la  sonoj 
de  frakasata  vitro.  "  Tiu  kukumejo  nepre 
havas  multe  da  kadroj  "  pensis  Alicio.  "  Kion 
oni  projektos  nun?     Pri  la  projekto  eltiri  mln 


PRI  BIL,  LACERTO  35 

el  la  fenestro,  se  nur  ili  povus,  mi  estus  tute 
kontenta,  ĉar  mi  ja  ne  volas  resti  tie  ĉi 
eterne." 

Pasis  kelka  tempo  en  plena  silento.  Poste 
rompis  la  silenton  rulbruo  de  malgrandaj 
vagonradoj,  kaj  voĉoj  ne  malmultaj  ekparolis 
ĉiuj  kune.     Si  elaŭdis  nur  la  sekvantajn  : 

"  Kie  la  alia  ŝtupetaro  ? — Mi  ja  devis  alporti  nur  unu,  la  alian 
Bil  alportas — Bilĉo,  ĝin  starigu  tie  ĉi — ^Jen  en  ĉi  tiu  angulo  ni 
starigu  ilin — Ne,  ne  !  antaŭ  ĉio  necesas  kunligi  ilin,  alie  ni  ne 
atingos  la  fenestron — Vi  ne  ĝenu  vin,  ili  jam  sufiĉe  taŭgas — 
Vi,  Bil,  ekkaptu  ĉi  tiun  ŝnuron — Cu  la  tegmento  subtenos  la 
premon? — Gardu  vin,  jen  malfiksiĝinta  ardezaĵo — Ho,  ĝi  jam 
falas,  gardu  la  kapojn  sube — (Laŭta  frakaso) — Nu,  kiu  fuŝis 
tion? — Mi  kredas  ke  Bil — Kiu  devas  derampi  la  kamentubon? 
— Ne,  mi  ne  volas,  vi  rampu  mem — Tion  ne  wz,  Bil  devas — 
Bil,  la  mastro  ordonas  ke  vi  derampu." 

"  Do,  Bil  devas  derampi  la  kamentubon " 
pensis  Alicio.  "  Ciujn  malagrablaĵojn  oni  trudas 
al  Bil.  Mi  ne  volus  esti  en  la  situacio  de  Sro. 
Bil.  La  fajrujo  estas  tre  mallarĝa,  sed  malgraŭ 
ĉio  mi  nepre  sukcesos  trafi  lin  per  la  piedo."  Si 
eltiris  la  piedon  kiel  eble  pleje  el  la  tubo  kaj 
atendis  ĝis  ŝi  aŭdis  tutapude  en  la  tubo  ĉirkaŭ- 
gratadon  kaj  rampadon  de  iu  besteto  (kiaspeca 
ĝi  estis,  ŝi  el  la  sonoj  ne  povis  diveni).  Tiam 
dirante  al  si  '  Tio  nepre  estas  Bil '  ŝi  provfrapis 
per  la  piedo  en  la  tubon,  kaj  atende  aŭskultis." 

Unue  ŝi  aŭdis  laŭtan  horon : 

"  Jen  Bil  tie  supre  !     Pafiĝis  el  tubo  1 !     Falas  teren  ! !  !  " 


36  ALICIO  EN  MIRLANDO 

Poste  la  voĉo  de  V  Kuniklo  diranta  tutsole : 

''Kaptii  lin,  vi  ce  la  barilo^    Sekvis  unumomenta 
silento  kaj  fine  alia  konfuza  voĉaro : 

"Subtenu  la  kapon — Brandon.  Ne  sufoku  lin — Kio  al  vi 
okazis,  kunulo — Diru  al  ni — " 

Aŭdiĝis  responde  tre  malforta  sibla  voĉo 
("jen  la  voĉo  de  Bil"  pensis  Alicio). 

"  Nu,  apenaŭ  mi  scias — ne  pli,  dankojn — ^jam  mi  refortiĝas — 
mi  estas  tro  konfuzita  por  rakonti  —  io  —  kvazaŭ  risorte — 
atakis  min — kaj  mi  pafiĝis  supren  kiel  raketo — ^jen  ĉio." 

"  Tute  vere,  ni  ja  vidis  vin  "  diris  la  aliaj. 

"  Ni  devas  ekbruligi  la  domon  "  diris  la  voĉo 
de  r  Kuniklo.  Alicio  tuj  ekkriis  kiel  eble  plej 
laŭte  ''  se  vi  tion  atencos,  mi  instigos  kontraŭ 
vi  Dajncinr 

Sekvis  tuja  kaj  plena  silento.  "  Kion  nun  ili 
faros?"  pensis  Alicio.  Laŭ  ŝi  la  plej  prudenta 
rimedo  estus  forpreni  la  tegmenton. 

Post  unu,  du  momentoj  denove  komencis  ĉir- 
kaŭmoviĝo,  kaj  la  Kuniklo  aŭdigis  sin  dirante : 
"  Sufiĉos  por  komenco  unu  plena  puŝĉaro." 

"  Plena  puŝĉaro  da  kio?"  pensis  Alicio.  Tiu 
dubo  ne  daŭris  longe,  ĉar  en  tiu  sama  momento, 
enŝutiĝis  tra  la  fenestro,  kun  kvazaŭ-hajla  bruo, 
amaso  da  ŝtonetoj,  kaj  kelkaj  el  ili  eĉ  frapis  al 
ŝi  la  vizaĝon.  Si  diris  al  si :  "  Tion  mi  tuj 
ĉesigos  "  kaj  aldonis  laŭte  :  ''  Se  vi  ree  faros  tion, 
mi  Dajndn.  ..." 

Denove  la  tuja  kaj  plena  silento ! 


PRI  BIL,  LACERTO  37 

Alicio  surprize  rimarkis  ke  la  ŝtonetoj  kuŝ- 
antaj  sur  la  planko  ĉiuj  ŝanĝiĝas  en  kuketojn, 
kaj  venis  en  sian  kapon  la  feliĉa  ideo  "  Se  mi 
manĝos  unu  el  tiuj  kuketoj,  nepre  okazos  al  mi 
iuspeca  korpŝanĝo,  kaj  ĉar  nun  tia  ŝanĝo  neniel 
povas  kreskigi  min,  sekvas  ke  la  efiko  estos 
malkreskiga." 

Si  do  englutis  unu,  kaj  kun  granda  ĝojo  kon- 
statis  ke  ŝi  tuj  komencas  malkreski.  Tuj  kiam 
ŝi  estis  sufiĉe  malalta  por  trairi  la  pordon,  ŝi 
forkuris  el  la  domo,  kaj  trovis  ke  granda  aro 
da  malgrandaj  birdoj  kaj  bestoj  staras  ekstere 
atendante  ŝin.  La  kompatinda  lacerto  Bil  sidis 
en  la  mezo  subtenate  de  du  kobajoj  kiuj  donas 
al  li  trinkaĵon  el  boteleto.  Ĉiuj  sin  ĵetis  al 
Alicio,  sed  ŝi  forkuris  kiel  eble  plej  rapide  kaj 
baldaŭ  trovis  sin  staranta  sekure  en  densa 
arbaro. 

"  Kaj  nun "  diris  al  si  Alicio  ĉirkaŭvaganta 
en  la  arbaro  "  la  unua  celo  kompreneble  estas 
rekreski  ĝis  la  ordinara  grandeco,  kaj  la  dua 
estas  trovi  la  vojon  en  tiun  belan  ĝardenon." 

Sendube  tre  bona  plano !  sed,  bedaŭrinde,  ŝi 
ne  havis  eĉ  la  plej  malgrandan  ideon  kia- 
maniere  ŝi  devos  plenumi  ĝin.  Dum  ŝi  serĉe 
esploris  inter  la  arboj,  akra  hundbojo  altiris 
ŝian  atenton. 

Jen  grandega  hundido  de  alte  rigardis  sur  ŝin 
el  grandaj  rondaj  okuloj,  kaj  malvigle  etendis 


38  ALICIO  EN  MIRLANDO 

unu  piedon  por  tuŝi  ŝin.  "  Ho,  vi  dorlotaĵeto  " 
diris  ŝi  en  sia  plej  dorlota  voĉo,  kaj  penis  fajfi 
al  ĝi.  Sed  interne  ŝi  tre  timis  pensante  ke 
ĝi  eble  estas  malsata,  kaj  en  tiu  okazo  povas 
formanĝi  ŝin,  malgraŭ  la  dorloto. 

Apenaŭ  konsciante  kion  ŝi  faras,  ŝi  levis 
malgrandan  branĉeton  kaj  tenis  ĝin  antaŭ  la 
hundido,  kiu  tuj  saltis  en  la  aeron  kun  laŭta 
ĝojbojo,  kaj  ĵetinte  sin  sur  la  branĉeto  ŝajnigis 
mortskui  ĝin. 

Por  eviti  esti  piedpremata,  Alicio  gardis  sin 
malantaŭ  granda  kardo.  Tuj  kiam  ŝi  reaperis 
sur  la  alia  flanko,  branĉeto  en  mano,  la  hundido 
denove  atakis,  kaj  pro  ĝia  arda  deziro  ĝin  kapti, 
tute  renversiĝis.  Alicio,  pensante  en  si  ke  tio 
estas  kvazaŭ  oni  ludus  kun  tirĉevalo,  kaj  en  ĉiu 
momento  atendante  ke  ŝi  estos  piedpremata, 
ree  ĉirkaŭkuris  la  kardon.  La  hundido,  sia- 
parte,  komencis  fari  rapide  tutan  serion  da 
sinĵetoj ;  ĉiufoje  ĝi  nur  malmulte  antaŭen 
kuris,  sed  multe  kuris  malantaŭen.  Senĉese 
ĝi  raŭke  bojadis,  ĝis  fine  ĝi  sidiĝis  malproksime, 
kaj  spiregadis,  kun  lango  elpendiĝanta  kaj  la 
grandaj  okuloj  duonfermitaj. 

Tiu  momento  ŝajnis  al  AHcio  oportuna  por 
forkuro.  Si  tuj  ekkuris,  kaj  ne  ĉesis  kuradi  ĝis 
ŝi  sentis  sin  laca  kaj  spireganta,  kaj  (pro  la  longa 
interspaco)  la  bojado  fariĝis  apenaŭ  aŭdebla. 

"  Tamen  ĝi  estis    tre    bela   hundeto  "   diris 


PRI  BIL,  LACERTO  39 

Alicio  apogante  sin  kontraŭ  ranunkuleto  por 
ripozi ;  kaj  ventumante  sin  per  unu  el  ĝiaj 
folioj  ŝi  daŭrigis  :  "Mi  tre  volus  instrui  al  ĝi 
lertfaraĵojn,  se  nur  mi  estus  . . .  taŭgegranda. 
Ho,  preskaŭ  mi  forgesis  ke  mi  devas  rekreski  ! 
Mi  konsideru  kion  fari ;  mi  kredas  ke  nepre 
estos  necese  ke  mi  trinku  aŭ  manĝu  ion.  Sed 
jen  la  ĉefa  demando  :  kion  trinki  aŭ  manĝi." 

Alicio  ĉirkaŭrigardis  sur  ĉiujn  florojn  kaj 
herbtrunketojn,  sed  nenion  ŝi  vidis  kiu  havis  la 
aspekton  esti  la  taŭga  manĝaĵo.  Sed  jen,  apud 
ŝi,  staris  granda  fungo,  egale  alta  kun  ŝi  mem. 
Esplorinte  ĝin,  sube  kaj  ĉirkaŭe,  ŝi  decidiĝis 
esplori  ankaŭ  la  supron.  Levinte  sin  sur  la 
piedpintojn,  ŝi  havis  la  okulojn  ĝuste  super  la 
rando.  Sidantan  sur  la  supro,  kun  la  brakoj 
falditaj,  ŝi  ekvidis  grandan  bluhaŭtan  raŭpon 
kiu  serene  fumas  longan  turkan  pipon. 


CAPITRO  V 

Alicio  ricevas  admonon  de  la  Raŭpo 

Tre  longan  tempon  Alicio  kaj  la  Raŭpo  silente 
rigardis  unu  la  alian  ;  fine  la  Raŭpo  elprenis  la 
pipon  el  la  buŝo  kaj  alparolis  ŝin  per  malvigla 
dormema  voĉo : 

"  Kiu  vi  estas  ?  "  ĝi  diris. 

Jen  ne  tre  kuraĝiga  komenco  !     Alicio    re 
spondis  malsinfide  : 

"  Apenaŭ  mi  scias,  Sinjoro,  en  la  nuna 
momento.  Mi  bone  scias  kiu  mi  est2>,  kiam  mi 
leviĝis  hodiaŭ  matene,  sed  mi  kredas  ke  mi 
ŝanĝiĝis  multfoje  dum  la  tago." 

"  Kion  vi  volas  kredigi  per  tio?"  diris  tre 
severe  la  Raŭpo.     "  Klarigu  vin." 

"Bedaŭrinde,  Sinjoro,  mi  ne  povas  klarigi 
min''  diris  Alicio,  "  ĉar  mi  ja  ne  estas  mi 
mem." 

—  "  Ne  komprenas,"  diris  la  Raŭpo. 

^'Tamen  mi  ne  povas  igi  ĝin  pli  klara," 
Alicio  tre  ĝentile  respondis,  "  ĉar  mi  mem  ne 
komprenas.  Kaj,  ke  la  korpalteco  ofte  mal- 
samiĝas  dum  la  daŭro  de  unu  tago  estas  tre 
konfuzige." 

40 


ADMONON  DE  LA  RAŬPO         41 

—  "  Ne  estas,"  diris  la  Raŭpo. 

"  Nu,  eble  vi  ne  ankoraŭ  spertis  ĝin/'  diris 
Alicio,  "  sed  kiam  vi  devas  ŝanĝiĝi  en  krizalidon 
— tio  ja  nepre  okazos  ian  tagon — kaj  poste  en 
papilion,  vi  sentos  vin  ioni  konfuzata,  ĉu  ne  ? " 

''  Tute  ne^'  diris  la  Raŭpo. 

"  Nu,  kredeble  viaj  sentoj  ne  similas  la 
miajn,"  diris  Alicio,  "  tamen  tio  estus  certe  tre 
konfuziga  por  mi  \  " 

"  Vi  !  "  diris  la  Raŭpo  malestime,  "  kiu  vi 
estas  ? " 

Tio  ja  rekondukis  ilin  al  la  komenciĝo. 
Alicio,  sentante  sin  ĝenata  per  la  tre  mallongaj 
diroj  de  la  Raŭpo,  tenadis  sin  iom  fiere,  kaj 
diris  tre  serioze,  "  Laŭ  mia  opinio,  vi  devas  unue 
diri  al  mi,  kiu  vi  estas." 

"Kial"?  diris  la  Raŭpo. 

Jen  alia  konfuziga  demando !  Ĉar  ŝi  ne 
povis  elpensi  ian  kialon,  kaj  ĉar  la  Raŭpo 
ŝajnis  esti  malagrablulo,  Alicio  ekforiris. 

La  Raŭpo  laŭte  kriis  post  ŝi.  "  Revenu  !  mi 
havas  por  vi  gravan  konsilon." 

Tio  sonis  al  ŝi  bonpromesa  :  ŝi  do  revenis. 

"  Ne  koleriĝul'  diris  la  Raŭpo,  kaj  tuj 
silentis. 

"  Cu  nenion  plu  ? "  diris  Alicio,  subpremante 
kiel  eble  plej  bone  sian  koleron. 

"  Jes,"  diris  la  Raŭpo. 

Car  ŝi  havis    nenion    alian  por  fari  kaj  ĉar 


42  ALICIO  EN  MIRLANDO 

la  Raŭpo  eble  diros  ion  atentindan,  ŝi  decidis 
resti.  Dum  kelkaj  minutoj  ĝi  silente  fumadis, 
sed  en  la  fino  malfaldis  la  brakojn,  elprenis  la 
pipon  el  la  buŝo,  kaj  diris  : — 

"  Vi  do  kredas  ke  vi  estas  ŝanĝita  ? " 

"  Mi  timas  ke  jes,  Sinjoro,"  diris  Alicio. 
"  Mi  hodiaŭ  ne  povas  memori  la  aferojn  kiel 
kutime,  kaj  mi  ne  restas  samalta  dum  eĉ  dek 
minutoj." 

—  "  Ne  povas  memori  kiajn  aferojn?"  diris 
la  Raŭpo. 

Nu,  ekzemple,  mi  penis  diri  "  Rigardu  !  Jen 
abel  klopoda'  sed  ĉio  elvenis  malsame,"  Alicio 
respondis  per  tre  melankolia  voĉo. 

"  Deklamu  '  Patro  Vilhelmo  '  "  diris  la  Raŭpo. 

AHcio  kunfaldis  la  manojn  kaj  komencis  : — 

Patro  Vilĉ' !     Patro  Vilĉ'  !  (alparolas  la  filo) 

Blankhara  vi  kaj  maljunulo, 
Staras  vi  sur  la  kap'  kiel  korpbalancilo  ? 

Cu  ĝi  taŭgas  por  okdekjarulo  ? 

"  Dum  junec',"  Patro  Vilĉo  respondis  al  filo, 

JMi  ja  timis  difekton  al  cerbo. 
Da  cerbo  nun  havas  mi  malpli  ol  grilo, 

Do  tre  ofte  kapstaras  sur  herbo. 

Maljunulo  vi — tion  denove  mi  diras, 

Ankaŭ  grasa  ĝis  plena  sfereco, 
Tamen  elrenversite  la  ĉambron  eniras  ! 

Ho  !  de  kie  al  vi  rdasteco? 


ADMONON  DE  LA  RAŬPO         43 

Mi  ja  igis  la  korpon  tre  bone  fleksebla, 

(Li  respondis  tre  vigle  al  filo) 
Per  jena  ŝmirajo — por  Z7'aĉetebla 

Pobotele  per  unu  spesmilo. 

Maljunul' !  (la  demandon  la  filo  nun  ŝanĝis) 

Ja  sendenta  al  vi  la  makzelo, 
Sed  anseron  kun  ostoj,  eĉ  bek'  vi  formanĝis  ! 

Jen  vere  mirinda  muelo  ! 

Dum  juneco  min  logis  la  leĝoscienco 

Je  Tedzino  mi  havis  procesojn  : 
Eĉ  sur  feron  mi  nun  (dank'  al  tiu  parenco) 

Povus  fari  la  makzelimpresojn  ! 

Tre  maljuna  vi  estas  !  pro  tiu  okazo 

Senpoviĝas,  ĉu  ne,  la  okulo? 
Tamen  jen  balanciĝas  angil'  sur  la  nazo  ! 

Ho,  klarigu,  mirinda  lertulo  ! 

Tri  klarigojn  vi  havis  (kolera  Tekkrio) 

Vi  forkuru,  vi  —  fosu  tomatojn  ! 
Mi  ne  plu  da  instruo  .   .  .  sufiĉas  ja  tio  ! 

Forpermeson  ricevu  ai;  —  batojn. 

—  "  Ne  prave  !  "  diris  la  Raŭpo. 

"Mi  timas  ke  ne  tute''  diris  Alicio  hontante ; 
kelkaj  el  la  vortoj  ŝanĝiĝis." 

"  Malprave,  de  komenco  ĝis  fino  "  diris  decide 
la  Raŭpo.     Sekvis  kelkminuta  silento. 

Unue  parolis  la  Raŭpo.  "  Kiun  grandecon 
vi  deziras  havi }  "  ĝi  diris. 

''  Ho,  pri  grandeco,  mi  ne  estas  tre  postulema  " 
rapide  Alicio  respondis,  "  sed  vi  scias  ke  oni  ne 
ŝatas  tiel  ofte  ŝanĝiĝi." 

—  "  Ne  scias  "  diris  la  Raŭpo. 


44  ALICIO  EN  MIRLANDO 

Alicio  nenion  respondis.  Neniam  en  la  vivo 
oni  tiom  kontraŭdiris  al  ŝi,  kaj  ŝi  konsciis  ke 
rapide  ŝi  perdas  la  paciencon.  "  Do  vi  estas 
jam  nun  kontenta?"  diris  la  Raŭpo. 

"  Ne,  sinjoro"  diris  Alicio ;  "  mi  ŝatus  esti 
iomete  pli  granda,  se  al  vi  ne  malplaĉas,  ĉar  ok 
centimetroj  estas  ja  alteco  tute  bizara." 

"  Tre  bona  alteco "  interrompis  kolere  la 
Raŭpo,  kaj  ĉe  la  diro  starigis  sin  vertikale. 
(Gi  havis  precize  ok  centimetrojn  !) 

— "  Sed  por  mi  ja  ne  kutima"  plendis  la 
kompatinda  etulino. 

Kaj  ŝi  pensis  en  si :  "  Se  nur  la  bestoj  kaj 
birdoj  ne  estus  tiel  ofendiĝemaj  !  " 

"Vi  alkutimiĝos  post  kelka  tempo"  diris  la 
Raŭpo,  kaj  enbuŝiginte  la  pipon,  ĝi  denove 
ekfumis. 

Ci  tiun  fojon  Alicio  pacience  atendis  ĝis  ĝi 
reparolos  memvole.  Post  unu,  du  minutoj  la 
Raŭpo  demetis  la  pipon  kaj  skuis  sin.  Tiam, 
derampinte  de  la  fungo,  ĝi  rampis  for  en  la 
herbon,  kaj,  rampante,  ĵetis  post  si  ia  rimarkon  : 

"  Unu  flanko  igos  vin  kreski,  la  aha  malkres- 
kigos." 

Ci  tion  kaj  nenion  plu  I  "  Unu  flanko  de  kio, 
alia  flanko  de  kio  "  pensis  en  si  Alicio. 

La  Raŭpo  tuj  respondis  al  sidipenso,  dirante 
''  De  la  fungo,"  kaj  post  unu  momento  mala- 
peris. 


ADMONON  DE  LA  RAŬPO         45 

Alicio  restis  senmova  kaj  zorge  rigardis  la 
fungon,  penante  eltrovi  kie  estas  ĝiaj  du 
"  flankoj,"  kaj  ĉar  ĝi  estis  plenronda,  ŝi  trovis 
tiun  problemon  tre  malfacila.  Fine,  ŝi  streĉis 
la  brakojn  ĉirkaŭ  la  fungon,  kaj  per  ĉiu  mano 
forrompis  unu  peceton. 

"  Kaj  nun  kiu  estas  '  unu  '  kaj  kiu  '  alia  '  ?  " 
diris  ŝi  mordetante  la  dekstran  peceton  por 
provi  la  efikon. 

En  sama  momento  ŝi  sentis  fortan  frapon 
sub  la  mentono.     (Gi  frapis  la  piedojn  !) 

Tiu  subita  ŝanĝo  tre  timigis  ŝin.  Sed  kre- 
dante  ke  ŝi  nepre  ne  devas  perdi  tempon,  ŝi  tuj 
klopodis  por  manĝi  iom  de  la  maldekstra 
peceto.  La  mentono  kaj  la  piedoj  tiel  forte 
kunpremiĝis,  ke  apenaŭ  ŝi  povis  malfermi  la 
buŝon,  sed  fine  prosperis  al  ŝi  enigi  kelkajn 
erojn  de  la  maldekstra  peceto. 

***** 
*  *  *  * 

"  Bone !  Jam  mia  kapo  liberiĝis  "  diris  Alicio, 
ĝojigite.  Sed  la  ĝojo  tuj  ŝanĝiĝis  en  timon, 
kiam  ŝi  rimarkis  ke  la  ŝultroj  malaperis.  De- 
rigardante,  ŝi  povis  vidi  nur  grandegan  longon 
da  kolo,  kiu  ŝajne  kreskas  el  ia  maro  de  verdaj 
folioj  tre  malproksime  de  ŝiaj  okuloj. 

"  Kio  en  la  tuta  mondo  estas  jena  verdaĵo  ?  " 
diris  Alicio,  "  kaj  kien  malaperis  la  ŝultroj  ? 
Kaj  vi,  ho,  kompatindaj  manoj,  pro  kio  mi  ne 


46  ALICIO  EN  MIRLANDO 

povas  vidi  vin  ? "  Si  dume  ĉirkaŭmovis  ilin 
sed  sekvis  nenia  rezulto  krom  ke  la  mal- 
proksima  foliaro  iom  ondiĝis. 

Car  tute  ne  sukcesis  la  klopodoj  levi  la 
manojn  ĝis  la  kapo,  ŝi  penis  mallevi  al  ili  la 
kapon,  kaj  tre  ĝojis  eltrovante  ke  ŝia  kolo  estas 
en  ĉiu  direkto  tre  fleksebla,  same  kiel  serpento. 
Jam  kurbinte  ĝin  en  gracian  zigzagon  ŝi  celis 
enigi  ĝin  inter  la  foliaron,  kaj  eltrovis  ke  tiu 
malproksima  verda  maro  estas  nur  suproj  de  la 
arboj  sub  kiuj  ŝi  ĉirkaŭvagis  kaj  parolis  kun 
la  Raŭpo. 

Sed  en  tiu  momento  ŝi  aŭdis  akran  siblokrion, 
kaj  rapide  retiris  la  kapon,  ĉar  jen  granda 
Kolombo  flugas  kontraia  ŝia  vizaĝo  kaj  forte 
frapas  ŝin  per  la  flugiloj. 

"  Vi  serpento  !  "  kriegis  la  Kolombo. 
"  Mi  ne  estas  serpento  "  indignis  Alicio,  "vi 
ne  ataku  min  !  " 

"  Serpento,  mi  ĝin  rediras"  ripetis  la 
Kolombo,  sed  malpli  ekscitite,  kaj  kun  ĝemo 
aldonis  la  informon  :  "  Ciujn  rimedojn  mi  provis, 
sed  kontraŭ  ili,  nenio  taŭgas." — 

"  Mi  ne  havas  eĉ  la  plej  malgrandan  ideon 
pri  kio  vi  parolas  "  diris  Alicio. 

—  "  Mi  provis  la  arbradikojn,  la  deklivojn, 
kaj  kreskaĵajn  barilojn,"  daŭrigis  la  Kolombo, 
tute  ne  atentante  ŝin,  "  sed  eviti  la  serpentojn, 
neeble." 


ADMONON  DE  LA  RAUPO         47 

Alicio  pli  kaj  pli  konfuziĝis,  sed  ŝi  decidis  ke 
ne  utilos  diri  ion  ĝis  la  Kolombo  finos. 

Ŝufice  ĝenis  nain  la  tasko  elkovi  laovojn" 
diris  la  Kolombo,  "sed  ankaŭ  mi  devis  nokte 
kaj  tage  gardi  kontraŭ  la  serpentoj.  Mi  ja 
dum  la  lastaj  tri  semajnoj  ne  povis  dormi  unu 
momenton." 

"  Mi  tre  bedaŭras  ke  oni  ĉagrenis  vin "  diris 
Alicio,  ekkomprenante  la  situacion. 

"  Kaj  ĵus  kiam  mi  elektis  la  plej  altan  arbon 
en  la  tuta  arbaro,"  daŭrigis  la  Kolombo  per 
voĉo  absolute  kriega,  "  por  ke  mi  fine  liberiĝu 
de  ili,  ili  venas  tordegante  sin  el  la  ĉielo  mem. 
Fju  !  Serpento  !  " 

"  Tamen  mi  7ie  estas  serpento,  ree  mi  ĝin 
diras."  protestis  Alicio.  "  Mi  estas  .  .  . 
estas.  .  .  . 

"  Nu,  kio  vi  estas?  "  diris  la  Kolombo.  '' Vi 
ja  evidente  penas  trovi  taŭgan  malveraĵon." 

"  Mi  estas  .  .  .  knabineto "  iom  dube  diris 
Alicio,  rememorante  kiom  da  ŝanĝoj  ŝi  en  tiu 
tago  jam  spertis. 

"  Vere  tre  kredinda  aserto  !  "  la  Kolombo 
respondis  tre  sarkasme,  "  mi  dum  la  pasinta 
vivo  vidis  multe  da  knabinetoj  sed  eĉ  ne 
unu  kiu  havis  tian  kolon  kian  vi.  Ne,  ne ! 
Serpento  vi  estas,  kaj  ne  utilas  ĝin  nei. 
Kredeble  vi  diros  al  mi  ke  neniam  vi  gustumis 
ovon  ?  " 


48  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"  Ovojn  mi  certe  gustumis"  diris  Alicio  (ŝi 
estis  ja  tre  verdira  infano)  sed  la  knabinetoj 
egale  kun  la  serpentoj  ofte  manĝas  ovojn." 

"  Tion  mi  ne  kredas  "  diris  la  Kolombo,  "  sed, 
se  tiel  estas,  ĉiu  knabineto  sekve  estas  iuspeca 
serpento.     Jen  ĉio  !  " 

Tio  ĉi  estis  por  Alicio  tute  nova  ideo  ;  do 
ŝi  unu,  du  momentojn  staris  silente,  kaj  la 
Kolombo  profitis  la  okazon  por  aldiri  : 

"  Mi  tre  bone  scias  ke  vi  nuntempe  serĉas 
ovojn,  do  al  mi  ne  grave  estas  ĉu  knabineto  vi 
estas  aŭ  serpento  !  " 

"  Tamen  al  vii  estas  tre  grave,"  respondis 
Alicio  rapide.  "  Fakte,  mi  ne  serĉas  ovojn  ; 
kaj  se  mi  serĉus,  mi  ne  volus  la  viajn,  ĉar  nur 
la  kuiritajn  ovojn  mi  ŝatas." 

"  Nu,  do,  vi  iru  for ! "  diris  la  Kolombo  mala- 
fable,  kaj  retrankviliĝis  sur  sia  nesto. 

Alicio  kurbigis  sin  kiel  eble  plej  bone  inter 
la  arboj,  sed  ŝia  kolo  ofte  implikiĝis  inter  la 
branĉoj  kaj  kelkfoje  ŝi  devis  malligi  ĝin.  Post 
kelka  tempo  memorante  ke  ŝi  ankoraŭ  havas 
en  la  manoj  la  fungopecetojn,  ŝi  klopodadis 
tre  zorge,  mordetante  jen  unu  jen  la  alian,  kaj 
pro  tio  proporcie  kreskis  kaj  malkreskis  ,  ĝis 
fine  ŝi  sukcesis  rehavi  la  propran  kutiman  al 
ŝi  altecon. 

Jam  tiel  longe  ŝi  havis  diversajn  neproprajn 
altecojn  ke  unue  ŝi  sentis  sin  stranga,  rehavante 


ADMONON  DE  LA  RAŬPO         49 

la  propran.  Tamen  post  kelkaj  mlnutoj  ŝi 
alkutimiĝis  ĝin,  kaj  komencis  kunparoli  kun  si 
jene : — 

"  Nu,  jam  la  duonon  de  mia  projekto  mi 
elfaris.  Kiel  konfuzigaj  estis  tiuj  ŝanĝiĝoj.  Mi 
eĉ  ne  povis  esti  certa  en  ĉiu  momento  kio  mi 
fariĝos  en  la  sekvanta.     Sed  nun  mi  havas  la 

propran  altecon,  kaj  restas  nur eniĝi  en  tiun 

belan  ĝardenon.  Kiamaniere  mi  devas  klopodi 
pri  tio  ?  " 

Dirante  tion,  ŝi  alvenis,  neatendante,  al  ebena 
senarba  terpeco,  kun  (en  la  mezo)  unu  mal- 
granda  dometo,  kies  alteco  estis  iom  pli  ol  unu 
metro. 

"Kiuj  ajn  loĝas  tie,"  pensis  Alicio,  "tute  ne 
konvenas  ke  mi  renkontu  ilin  havante  la  nunan 
grandecon,  mi  ja  morttimigus  ilin." 

Do  ŝi  denove  mordetis  la  dekstran  fungo- 
pecon,  kaj  ne  kuraĝis  alproksimiĝi  la  dometon 
ĝis  ŝi  estis  nur  dudek  kelke  da  centimetroj 
alta. 


ĈAPITRO  VI 

Pri  la  Porkinfano 

Kelkan  tempon  ŝi  staris  senmove,  fikse  rigar- 
dante  la  dometon  kaj  konsiderante  kion  ŝi 
faros.  Dum  ŝi  ankoraŭ  staris  dubante,  subite 
el  la  arbaro  alkuris  livrevestita  lakeo  (nur  pro 
la  livreo  ŝi  konkludis  ke  li  estas  lakeo,  el  la 
vizaĝo  ŝi  estus  nominta  lin  fiŝo).  La  nove- 
veninto  laŭte  frapis  sur  la  pordon  per  siaj 
manartikoj,  kaj  malfermis  al  li  alia  livrevestita 
lakeo,  havanta  rondan  vizaĝon  kaj  grandajn 
ranokulojn.  Alicio  ankaŭ  rimarkis  ke  ambaŭ 
lakeoj  havas  la  harojn  pudritajn  kaj  buklitajn 
cirkaŭ  la  tuta  kapo. 

Car  ŝi  tre  volis  scii  kio  okazos  inter  ili,  ŝi 
ŝtelmarŝis  el  la  arbaro  por  subaŭskulti  ilin. 

Komencis  la  Fiŝ-Lakeo  ;  liverante  el  sub 
la  brako  grandegan  leteron  preskaŭ  egale 
grandan  kun  si  mem,  li  diris  per  solena  voĉo  : — 
•'  Por  la  Dukino,  La  Kera  Damo  invitas  ŝin  por 
kroketludo." 

La  Ran-Lakeo  ripetis  per  same  solena 
voĉo,  nur   iom   ŝanĝante    la  vortordon  : — "  De 

50 


PRI  LA  PORKINFANO  51 

la  Kera  Damo,  kiu  invitas  por  kroketludi  la 
Dukinon." 

Tiam  ambaŭ  profunde  klinis  sin,  kaj  iliaj 
buklaroj  interligiĝis.  Ĉe  tio  Alicio  tiel  laŭte 
ekridis,  ke  ŝi  devis  rekaŝi  sin  en  la  arbaron  pro 
la  timo  ke  ili  aŭdos  ŝin.  Kiam  ŝi  denove  ŝtel- 
rigardis  al  la  dometo,  la  Fiŝ-Lakeo  jam  antaŭe 
malaperis,  kaj  la  alia  sidas  sur  la  grundo  antaŭ 
la  pordo  kaj  rigardas  malinteligente  la  ĉielon. 

Alicio  paŝis  antaŭen  kaj  frapis  malkuraĝe 
sur  la  pordo. 

"  Tute  ne  utilas  frapi "  diris  la  Lakeo  "  kaj 
jen  du  kaiazoj ;  unue  ĉar  mi  staras  ĉe  la  sama 
flanko  kiel  vi ;  kaj  due,  ĉar  tie  interne  oni  tiom 
bruas  ke  neniu  povus  aŭdi  la  frapon "  (kaj 
certege,  dum  li  parolas,  okazas  interne  tre 
eksterordinara  bruo — oni  konstante  plorkriegas 
kaj  ternas,  kaj  je  mallongaj  intertempoj  okazas 
ankaŭ  granda  krakado  kvazaŭ  plado  aŭ  kal- 
drono  estas  dispecigata). 

"  Bonvolu  do  diri  kiel  mi  povos  eniĝi"  diris 
Alicio. 

"  Eble  iom  utilus  ke  vi  frapu "  la  Lakeo 
diris,  tute  ne  atentante  ŝian  demandon,  "  se  la 
pordo  starus  inter  ni ;  ekzemple,  se  vi  estus 
interne,  vi  povus  frapi,  kaj  mi  ja  povus  eligi 
vin."  Dum  li  parolis  tiujn  vortojn,  li  rigardis 
senĉese  la  ĉielon,  kaj  pro  tio  Alicio  opiniis  ke 
li  estas  tre  malĝentila  :  "  Sed  eble  li  ne  povas 


52  ALICIO  EN  MIRLANDO 

ne  "  ŝi  pensis  en  si  "  ĉar  jen  liaj  okuloj  staras 
preskaŭ  ĉe  la  verto.  Tamen,  malgraŭ  tio  li 
devas  respondi  demandojn";  kaj  ŝi  ripetis 
laŭte : 

"  Kiel  mi  povos  eniĝi  ?  " 

"  Mi  sidados  tie  ĉi "  la  Lakeo  diris  "  ĝis 
morgaŭ " 

En  ĉi  tiu  momento  la  dompordo  malfermiĝis, 
kaj  oni  jetis  for  grandan  teleron  celante  lian 
kapon  ;  ĝi  nur  ektuŝis  al  li  la  nazon,  kaj  dis- 
peciĝis  kontraŭ  la  plej  apuda  arbo. 

'•  aŭ  eble  postmorgaŭ  "  la  Lakeo  daŭ- 

rigis  per  sama  tono,  kvazaŭ  nenio  okazis. 

"  Kiel  mi  povos  eniĝi?"  Alicio  jam  la  trian 
fojon  kaj  preskaŭ  kolere  demandis. 

"  Ĉu  iam  vi  eniĝos  }  "  diris  la  Lakeo.  "  Tio 
ja  estas  la  unua  demando." 

Sendube !  Tamen  Alicio  ne  ŝatis  ke  oni 
tion  diru.     Si  kolere  diris  al  si  : — 

"  La  ĉitieaj  kreitaĵoj  ja  argumentas  netoler- 
eble,  frenezige." 

Al  la  Lakeo  ŝia  silenta  indigno  prezentis 
bonan  okazon  por  ripeti  kun  variaĵoj  la 
antaŭan  diron  : — "  Mi  sidos  tie  ĉi  "  li  diris 
"  interrompe  aŭ  seninterrompe  dum  multaj 
tagoj." 

"  Sed  kion  mi  devas  fari  ?  "  diris  Alicio. 

"  Cion,  kion  ajn  vi  volas  !  "  diris  la  Lakeo, 
kaj  komencis  fajfi.     Alicio  perdis  la  paciencon. 


I.A    DUKINA    KUIREJO. 


PRI  LA  PORKINFANO  53 

"  Ho,  tute  ne  utilas  paroli  al  IV  diris  ŝi  "  li 
ja  estas  sencerbulo." 

Dirinte  tion,  ŝi  malfermis  mem  la  pordon  kaj 
eniris. 

La  pordo  kondukis  rekte  en  grandan  kuirejon, 
kiu  estis  laŭ  ĝia  tuta  longo  plena  je  fumo.  Jen 
en  la  mezo,  sur  tripieda  skabelo  sidas  la  Dukino 
vartante  infaneton :  la  kuiristino  kurbiĝas 
super  la  fajro,  kaj  ĉirkaŭmovas  per  granda 
ferkulero  la  enhavon — kredeble  ian  supaĵon — 
de  unu  granda  kaldrono. 

"Tiu  supo  certege  enhavas  tro  da  pipro" 
diris  al  si  Alicio  ;  pro  konstantaj  terneksplodoj 
apenaŭ  ŝi  povis  eligi  la  vortojn.  Eĉ  la  Dukino 
ternis  ne  malofte ;  la  infano  senĉese  aŭ  ternis 
aŭ  plorkriegis,  kaj  en  la  kuirejo  ne  ternadis  nur 
la  kuiristino  kaj  unu  granda  kato  kiu  sidas 
apud  la  fajrujo  kaj  grimacas  kun  la  buŝo 
etendita  de  unu  orelo  ĝis  la  alia. 

"Bonvolu,  mi  petas,  klarigi  al  mi"  Alicio 
komencis  timeme  (ĉar  ŝi  iom  dubis  ĉu  estas  laŭ 
bonmoroj  ke  ŝi  parolu  unua)  pro  kio  via  kato 
grimacas  tiamaniere  }  " 

"Gi  estas  Cheshire^  kato,  kaj  jen  kial ! " 
diris  la  Dukino.     "  Vi  Porko  !  " 

Si  parolis  la  lastajn  vortojn  kun  tia  subita 

^  Cheshire  (Ceŝŝa)  estas  la  angla  graflando  en  kiu  sidas  la 
urbo  Chester{QQ.'s>\.z.)  ;  ekzistas  popoldiro  ke  nur  en  tiu  graflando 
la  katoj  ĥavas  la  kapablon  grimaci. 


54  ALICIO  EN  MIRLANDO 

forto  ke  Alicio  eksaltis;  sed  ŝi  tuj  komprenis 
ke  la  Dukino  alparolas  ne  ŝin  sed  la  infanon : 
do  ŝi  refariĝis  kuraĝa  kaj  daŭrigis  : — "  Gis  nun 
mi  ne  sciis  ke  la  Cessa  katoj  ĉiam  grimacas ; 
mi  eĉ  ne  sciis  ke  ili  havas  tian  kapablon." 

"  Ciuj  havas  la  kapablon "  diris  la  Dukino 
"  kaj  la  plimulto  praktikas  ĝin." 

"  Mi  mem  ne  konas  eĉ  unu  praktikantan " 
diris  Alicio,  eksentante  kun  ĝojo  ke  jam  fine 
komencas  por  ŝi  vere  interesa  konversacio." 

"  En  tiu  okazo,  oni  povas  certiĝi  ke  vi  tre 
malmulte  konas  "  akre  respondis  la  Dukino. 

Ci  tiun  diron  Alicio  tute  ne  ŝatis,  kaj  tuj 
eksentis  fortan  deziron  proponi  alian  temon. 
Dum  ŝi  penis  trovi  ion  taŭgan,  la  kuiristino 
levis  la  kaldronon  for  de  la  fajro  kaj  komencis 
vigle  ataki  la  Dukinon  kaj  la  infanon  ;  komen- 
cante  per  la  fajriloj,  ŝi  ĵetis  sur  ilin  ĉion  atinge- 
blan,  ĉion  ĵeteblan.  Flugis  tra  la  aero  unu 
kaserolo,  kaj  kelkaj  pladoj,  kaj  kvazaŭ  hajlis 
per  teleroj. 

Tiujn  eksterordinarajn  ĵetaĵojn  la  Dukino  ne 
atentis,  eĉ  kiam  ili  frapis  ŝin,  kaj  la  infano  jam 
antaŭe  tiel  forte  kriegis  ke  oni  ne  povis  sciiĝi 
ĉu  ĝi  ricevas  vundojn  aŭ  ne. 

"  Ho,  rigardu,  zorgu,  —  mi  petegas  —  la 
infanon!"  Alicio  ekkriis. 

Si  saltadis  agonie.  "  Ho,  ve  !  oni  fortranĉos 
la  amindan    nazeton "  —  ĉar  en    tiu    momento 


PRI  LA  PORKINFANO  55 

granda  kaserolo  preterflugante  minacis  forporti 
ĝin. 

"  Se  ĉiu  volus  atenti  nur  siajn  aferojn  "  diris 
la  Dukino  per  raŭka  malagrabla  voĉo  "  la 
mondo  rondirus  multe  pli  rapide." 

"  Kaj  tio  ja  estus  nur  malM\A\o''  diris  avide 
Alicio,  profitante  la  okazon  montri  sian  astrono- 
mian  instruitecon  "  Ni  konsideru  kiel  terure  tio 
efikus  sur  la  tagdaŭro.  La  Tero  turniĝas  en 
la  daŭro  de  dudekkvar  horoj  ;  se  do  ĉirkaia  la 
akso  1 " 

"  Si  parolis  pri  akso  "  diris  interrompante  la 
Dukino  "do  per  akso  dehaku  al  ŝi  la  kapon." 

Alicio  ne  sen  timo  observis  la  kuiristinon  por 
sciiĝi  ĉu  ŝi  volos  plenumi  la  dukinan  ordonon. 
Sed  la  kuiristino  klopodadis  pri  la  supo  kaj  ŝajne 
ne  aŭskultis.  Sekve  Alicio  kuraĝis  daŭrigi  : 
"La  daŭro  estas  dudekkvar  horoj,  mi  kredas, 
aŭ  ĉu  eble  dekdu  ?     Mi " 

"  Ho,  pri  tio  vi  ne  enuigu  min "  diris  la 
Dukino"ĉar  neniam  mi  povis  toleri  la  cifera- 
ĉojn."  Kaj  ŝi  rekomencis  varti  la  infanon, 
kantante  al  ĝi  strangaspecan  lulkanton,  kaj  ĉe 
ĉiu  linifino  ŝi  forte  skuis  la  kompatindan 
etaĵon : — 

Viforte  skiiu  la  infanon, 
Ne  traktu  kondolence ! 

^  En  angla  lingvo,  "akso"  havas  ankaŭ  la  signifon 
"hakilo." 


56  ALICIO  EN  MIRLANDO 

Vidigas  ĝi,  ternante,  planon 
Cagreni  vin  intence  ! 

Horo. 

(en  kiu  partoprenis  la  kuiristino  kaj  la  bebo  mem) 

Ŭaŭ,  Uaŭ,  Ŭaŭ  ! 

Dum  la  Dukino  kantis  la  duan  verson  ŝi 
forte  kaj  daŭre  ĵetadis  la  infanon  supren  kaj 
rekaptis  ĝin,  kaj  la  kompatinduleto  tiel  forte 
kriegis  ke  Alicio  apenaŭ  povis  aŭdi  lavortojn: — 

Mi  devas  la  infanon  skui 

Kaj  bati  kiam  ternas  ; 
Ĉar  li  la  pipron  povas  ĝui, 

fam  longe  li  ĝin  lernas. 

Ĥoro. 
Ŭaŭ,  tjaŭ,  Uaŭ  ! 

"  Jen  !  Se  al  vi  plaĉas,  vi  povas  varti  ĝin  !  " 
diris  la  Dukino  al  Alicio  kvazaia  ĵetante  la 
infanon  al  ŝi.  "  Mi  devas  pretigi  min  por  la 
kroketludo  ĉe  la  Damo"  kaj  ŝi  eliris  rapide  la 
ĉambron.  La  kuiristino  en  la  ĝusta  elira 
momento  ĵetis  kontraŭ  ŝi  grandan  kaserolon, 
sed  ĝi  maltrafis. 

La  infano  estis  strangforma  kreaĵeto,  kiu 
etendis  la  brakojn  kaj  krurojn  en  ĉiu  direkto 
(kiel  marstelo,  pensis  Alicio).  Do  apenaŭ  al 
ŝi  prosperis  kapti  ĝin.  Tuj  post  la  kapto  ŝi 
rimarkis  ke  ĝi  puf-pu/—d,s  kiel  lokomotivo  kaj 
alterne  duobligas  kaj  rektigas  sin.  Sekve  dum 
la  unuaj  minutoj  Alicio  apenaŭ  povis  teni  ĝin. 


PRI  LA  PORKINFANO  57 

Baldaŭ  tamen  ŝi  eltrovis  ke  la  unu  nura  metodo 
taŭge  varti  ĝin  estas  tordi  la  korpon  en  bant- 
formon,  kaj  premteni  dekstran  orelon  kaj 
maldekstran  piedon,  por  ke  ĝi  ne  malligu  sin. 

Tion  farinte  ŝi  forportis  ĝin  for  de  la  domo. 
"  Se  mi  ne  forportos  ĉi  tiun  infanon,  oni  certe 
mortigos  ĝin  post  nemultaj  tagoj.  Do,  se  mi 
ne  forprenus  ĝin,  mi  estus  mem  kulpa  je  la 
mortigo." 

La  lastajn  vortojn  Alicio  diris  laŭte,  kaj  la 
etaĵo  (ĝi  jam  de  longe  ĉesis  terni)  responde — 
porkblekis  !  "  Ci  ne  devas  grunti "  diris  Alicio  ; 
"tio  ja  estas  tute  maltaŭga  rimedo  por  esprimi 
la  sentojn ! " 

Sed  denove  la  infano  gruntis.  Sekve  Alicio 
tre  serioze  observis  la  vizaĝon,  por  vidi  kio  estas 
al  ĝi.  Sendube  ĝi  havis  tre  porkan  nazon,  kiu 
pli  similis  al  porka  nazego  ol  al  hombeba 
nazeto  ;  ankaŭ  la  okuloj  fariĝis  tre  malgrandaj, 
kaj  entute  AUcio  ne  ŝatis  la  nunan  ŝajnon, 

"  Eble  ĝi  nur  plorkrietis  "  ŝi  pensis  kaj  denove 
rigardis  en  la  okulojn  por  vidi  ĉu  enestas  larmoj. 

Larmoj  ne  enestis. 

"  Se  vi  intencas  fariĝi  porketo  "  diris  ŝi  serioze 
"  mi  tuj  ĉesos  prizorgi  vin  ;  vi  atentu  tion  ! " 
La  porkinfano  denove  plorkriis  aŭ  plorblekis 
(neeble  estas  paroli  precize)  kaj  dum  kelka 
tempo  ili  iris  silente. 

Ah'cio  ĵus  komencis  pensi  en  si  "  Do,  kion 


58  ALICIO  EN  MIRLANDO 

fari  pri  tiu  ĉi  kreitaĵo,  kiam  mi  rehejmiĝos" 
kiam  denove  ĝi  gruntis,  gruntis  tiel  forte  kaj 
W€i  porke,  ke  ŝi  derigardis,  mirigite,  eĉ  timigite, 
en  ĝian  vizaĝon.  Oni  jam  ne  povus  dubi  plu  : 
jen  porkido,  vera  porkido.  Ŝi  tuj  sentis  ke 
estus  absurde  porti  ĝin  plu. 

Do  ŝi  mallevis  la  besteton,  kaj  vidis  ĝin,  tuj 
post  la  mallevo,  fortroti  trankvile  en  la  arbaron. 
Kaj  jen  por  Alicio  granda  senzorgigo,  "ĉar" 
diris  ŝi  "kiam  ĝi  estos  plukreskinta  ĝi  fariĝos 
terure  malbela  infano,  kvankam  nun,  se  oni 
nomos  ĝin  porko,  ĝi  tre  bone  aspektas." 

Ŝi  komencis  pripensi  aliajn  infanojn  de  ŝi 
konatajn,  kiuj  pli  bone  taŭgus  kiel  porkoj  kaj 
ĵus  diras  al  si  "se  nur  oni  scius  la  metodon 
ŝanĝi  ilin  " — kiam  subite  ŝi  eksaltas  mirigite ; 
jen,  tutapude,  sidas  sur  arbobranĉo  la  Cessa  kato. 

"Sinjoro  Ĉessa  kato" — Ŝi  komencis  mal- 
kuraĝe,  ĉar  ŝi  ne  povis  konjekti  ĉu  ĝi  ŝatus 
tiun  formon,  aŭ  preferus  "  Via  kata  moŝto." 

Tamen,  ĉar  ĝi  nur  grimacis  pliamplekse, 
Alicio  konkludis  ke  ĝis  nun  ĝi  ne  ofendiĝis. 
Si  do  daŭrigis  : — 

"Ĉu  vi  afable  diros  al  mi,  mi  petas,  laŭ  kiu 
direkto  mi  devas  iri  de  tie  ĉi?" 

"  Tio  iom  dependas  de  la  loko  kiun  vi  celas  " 
diris  la  Kato. 

"  Ne  tre  grave  al   mi   kien "   komencis 

Alicio. 


PRI  LA  PORKINFANO  59 

"  Sekve,  ne  tre  grave  en  kiu  direkto  vi  iros  " 
interrompis  la  Kato. 

"  Se  nur  iiLii  lokon  mi  atingos "  Alicio 
daŭrigis. 

"  Ho,  iun  aŭ  alian  vi  nepre  atingos  "  respondis 
la  Kato  "se  nur  sufiĉe  longe  vi  marŝos." 

Alicio  konfesis  en  si  ke  tion  oni  ne  povas 
nei.  Do  ŝi  eksperimentis  alian  demandon : — 
"  Kiaj  personoj  loĝas  proksime  de  tie  ĉi  ?  " 

"  En  tiu  direkto  "  diris  la  Kato,  ĉirkaŭsvin- 
gante  la  dekstran  antaŭpiedon,  "  Capelisto 
loĝas,  kaj  en  jena  (montrante  per  la  alia)  loĝas 
Martleporo.^  Vi  vizitu  kiun  ajn ;  ambaŭ  estas 
frenezaj." 

"  Sed  mi  ne  volas  renkonti  frenezulojn  "  diris 
Alicio. 

"  Ho,  tion  vi  ne  povas  eviti "  respondis  la 
Kato  "  ĉe  ni  ĉiu  estas  freneza,  senescepte.  Mi 
estas  freneza  ;  ankaŭ  vi !  " 

"  Kiel  vi  scias  ke  mi  estas  freneza?"  Alicio 
demandis. 

"  Nepre  "  diris  la  Kato  "  ĉar  alie  vi  ne  venus 
tien  ĉi." 

Sajnis  al  Alicio  ke  tio  tute  ne  estas  pruvo  ; 
tamen,  preterlasante  sin,  ŝi  demandis  "  kaj  kiel 
vi  scias  ke  vi  estas  mem  freneza.'*" 

"  Por  komenci "  la  Kato  respondis  "  vi  kon- 
sentas  ke  hundoj  ne  estas  frenezaj  ?  " 

^  "  Same  freneza  kiel  leporo  en  Marto  "  estas  angla  popoldiro. 


6o  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"  Jes,  mi  povas  konsenti  al  tio  "  diris  Alicio. 

"  Nu  do  "  la  Kato  daŭrigis  "  la  hundoj  graŭlas 
kiam  ili  estas  kolerigitaj,  kaj  svingas  la  voston, 
kiam  ĝojigitaj.  Mi,  kontraste,  graŭlas  ĝojigite 
kaj  kolerante  svingas  la  voston.  Ĉu  do  mi  ne 
estas  freneza  ?  " 

"  Al  tio  mi  ne  konsentas  "  i\licio  tuj  respondis 
"  ĉar  ne  per  graŭlo  la  katoj  esprimas  plezuron ; 
laŭ  mi,  ilia  maniero  esprimi  plezuron  estas  tre 
dolĉa  murmuro!' 

"  Vi  ĝin  nomu  laŭ  via  prefero  "  diris  la  Kato. 
"  Cu  hodiaŭ  vi  kroketludos  ĉe  la  Damo  t " 

"  Tion  mi  tre  ŝatus  "  Alicio  respondis  avide 
"  sed  ĝis  nun  mi  ne  ricevis  inviton." 

"  Vi  tie  vidos  min "  diris  la  Kato  kaj — 
malaperis  ! 

Tio  ne  multe  surprizis  Alicion  ;  ŝi  ja  jam 
alkutimiĝis  al  strangaj  okazoj.  Dum  ŝi  ri- 
gardas  la  lokon,  kie  antaŭe  sidis  la  Kato,  ĝi 
subite  reaperis.  "  Pardonu "  ĝi  diris  "kio 
okazis  je  la  bebo  ?  Preskaŭ  mi  forgesis 
demandi  !  " 

"  Fariĝis  porketo  "  Alicio  respondis  tre  trank- 
vile,  kvazaŭ  la  Kato  revenis  laŭ  la  ordinara 
venmaniero. 

"  Mi  kredis  ke  tio  okazos"  diris  la  Kato  kaj 
denove  malaperis. 

lom  da  tempo  Alicio  staris  atende,  kredante 
ke  ŝi  eble  revidos  ĝin.     Poste  ŝi  komencis  iri 


PRI  LA  PORKINFANO  6i 

en  la  direkto  de  la  loko  kie,  laŭ  la  Kato,  loĝas 
la  Martleporo.  "  Ĉapelistojn "  ŝi  diris  al  si 
"  mi  jam  konas ;  do  la  Martleporo  estos  por  mi 
multe  pli  interesa  :  kaj  ĉar  ni  jam  havas  Majon, 
ĝi  eble  ne  estos  furioza ;  aŭ  almenaii  malpli 
furioza  ol  en  Marto." 

Dirante  tion,  ŝi  suprenrigardis.  Jen  denove 
la  Kato  sidis  sur  arbo-branĉo. 

"  Ĉu  vi  diris  porkon,  aŭ  forkon  ? "  diris  la 
Kato. 

"  Porkon "  respondis  Alicio  "  kaj  mi  multe 
preferus,  se  ĉe  sekvantaj  alvenoj  vi  bonvolus 
aperi  kaj  malaperi  malpli  subite  :  tiu  subiteco 
via  estas  por  mi  vere  kapturniga." 

"  Laŭ  via  plaĉo "  diris  la  Kato,  kaj  tuj 
ekmalaperis  tutmalrapide,  komencante  per  la 
vostpinto  kaj  finante  per  la  grimaco,  kiu  restis 
kelkajn  momentojn  post  kiam  la  cetera  korpo 
malaperis. 

"  Nu  "  pensis  Alicio  "  tre  ofte  mi  vidis  katon 
sen  grimaco ;  sed  griinaco  sen  kato  !  jen  la 
plej  kurioza  objekto  kiun  mi  iam  vidis  en  la 
tuta  vivo." 

Irinte  antaŭen  kelkajn  paŝojn  plu,  ŝi  ekvidis 
la  domon  de  la  Martleporo.  Ŝi  kredis  ke  tio 
ĉi  certe  estas  lia  domo,  ĉar  la  du  kamentuboj 
havis  la  suprojn  en  formo  de  longaj  oreloj,  kaj 
la  tegmento  estis  kovrita  per  felo.  La  domo 
estis  multe  pli  granda  ol  la  dukina  ;  sekve  ŝi 


62  ALICIO  EN  MIRLANDO 

ne  kuraĝis  alproksimiĝi  ĝis  ŝi  mordetis  iom  de 
la  maldekstra  fungopeco,  kaj  altigis  sin  ĝis 
proksimume  sepdek  centimetroj.  Havante 
tiun  altecon  ŝi  marŝis  rekte  al  la  domo,  sed  ŝi 
ankoraŭ  iom  timis  dirante  al  si : — "  Malgraŭ  ĉio 
ĝi  povas  esti  furioze  freneza.  Preskaŭ  mi 
volus  esti  irinta  ĉe  la  Ĉapeliston. 


DOMO   DE    LA    MARTLEPORO. 


CAPITRO  VII 

Tetrinkado  ĉe  Frenezuloj 

Jen  sub  arbo  antaŭ  la  domo  ŝi  vidis  tablon  ; 
ĉe  la  tablo  sidis,  tetrinkante,  la  Martleporo 
kaj  la  Capelisto ;  ankaŭ  inter  ili  sidis  Gliro, 
kiu  dormas  profunde.  La  du  aliaj  apogis  sur 
ĝi  la  kubutojn,  kaj  babiladis  ĉirkaŭ  ĝia  kapo. 
"  Tre  malkomforte  por  la  Gliro  "  pensis  Alicio 
"  tamen,  ĉar  ĝi  dormas  profunde,  ĝi  kredeble  ne 
sentas  la  malkomforton. 

Kvankam  la  tablo  estis  granda,  la  ĵus  priskri- 
bita  trio  amasiĝis  en  unu  angulo.  Ekvidinte 
Alicion,  ili  tuj  kriis  unuvoĉe.  "  Ne  pli  da 
sidlokoj,  ne  pli !  " 

"Jen  kelkaj"  diris  Alicio  indignante,  kaj 
sidigis  sin  en  granda  apogseĝo  ĉe  unu  fino  de 
la  tablo. 

"  Prenu  da  vino "  per  mokafabla  voĉo 
alparolis  ŝin   la   Martleporo. 

Alicio  per  vigla  serĉrigardo  esploris  la  tutan 
tablon,  kaj  vidis  sur  ĝi — krom  teaĵoj — nenion. 

"  Mi  ne  vidas  vinon  "  ŝi  diris. 

"  Nek  mi  "  diris  la  Martleporo. 


64  ALICIO  EN  MIRLANDO 

''  Do  vi  kondutis  neĝentile,  proponante  ĝin  " 
kolere  Alicio  respondis. 

"Ankaŭ  vi,  sidante  ĉe  ni  sen  invito"  akre 
respondis  la  Martleporo. 

"  Neniu  sciigis  ke  la  tablo  apartenas  at  z//" 
diris  Alicio  "oni  ja  surmetis  manĝilarojn  por 
multe  pli  ol  tri  personoj." 

"  Vi  tranĉigu  la  hararon  "  subite  intermetis 
la  Ĉapelisto.  De  1'  komenco  li  estis  rigarde- 
ginta  Alicion  kun  evidenta  scivolemo,  kaj  nun 
la  unuan  fojon  alparolis  ŝin. 

"  Ne  decas  kritiki  la  personaĵojn  ;  tio  ja 
estas  tre  malĝentila."  Alicio  diris  tion  tre 
severe. 

La  Capelisto  tre  larĝe  malfermis  la  okulojn, 
aŭdinte  tion.  Anstataŭ  respondi,  li  subite 
proponis  la  enigmon  :  "  Je  kio  la  korvo  similas 
skribotablon  ?  " 

"  Bone,  oni  komencas  proponi  enigmojn  : 
jam  nun  ni  amuziĝos "  pensis  Alicio,  kaj  ŝi 
diris  laŭte :  "  Mi  kredas  ke  mi  sukcesos  mem 
solvi  tion." 

Cu  per  "  solvi  "  vi  intencas  diri  ke  vi  povos 
trovi  la  respondon  ?  "  diris  la  Martleporo. 

"  Guste  tion  "  respondis  Alicio. 

"  Tamen,  vi  devas  ĉiam  diri  kion  vi  intencas  " 
diris  la  Martleporo. 

"  Tion  mi  ĉiam  faras  "  Alicio  komencis  vigle 
"  almenaŭ  .  . .  (per  voĉo  pli  duba)  .  . .   mi  ĉiam 


TETRINKADO  ĈE  FRENEZULOJ    65 

intencas  kion  mi  diras,  kaj  jen  la  sama  afero, 
ĉu  ne  ?  " 

"  Tute  ne  sama"  kontraŭdiris  la  Capelisto. 
"  Laŭ  tiu  logiko,  oni  povus  diri,  ke  samaj  estas 
*  Mi  vidas  kion  mi  manĝas  '  kaj  '  Mi  manĝas 
kion  mi  vidas.'  " 

..."  Laŭ  tiu  logiko,  oni  povus  diri  "  intermetis 
siavice  la  Martleporo  "ke  samaj  estas  '  Mi 
ŝatas  kion  mi  ricevas '  kaj  '  Mi  ricevas  kion  mi 
ŝatas.'" 

La  Gliro  certe  ne  vekiĝis,  li  certe  dormparolis  ; 
jen  lia  diro : 

"  Laŭ  tiu  principo,  oni  povus  diri,  ke  samaj 
estas  '  Mi  spiras  dum  mi  dormas '  kaj  '  Mi 
dormas  dum  mi  spiras.' " 

"  Por  vi,  ili  fakte  estas  samaj  "  diris  la 
Capelisto. 

Sekvis  kelkminuta  silento,  kiun  Alicio 
profitis  por  rememori  al  ĉiuj  faktoj  de  si 
konataj   pri  korvoj  kaj  skribotabloj. 

La  Capelisto  unue  rompis  la  silenton.  Alicio 
rimarkis  en  la  lastaj  momentoj,  ke  li  prenas  la 
horloĝon  el  sia  poŝo  kaj  maltrankvile  observas 
ĝin,  ke  fine  li  skuis  ĝin  kaj  tenis  apud  la  orelo. 
Tiam  turnante  sin  al  Alicio  li  demandis  : 
"  Kiun  daton  ni  havas?" 

Post  iom  da  pripenso  Alicio  respondis :  la 
kvaran  Majo. 

"  Sekve,  ĝi  eraras  je  du  tagoj !    Cu  mi  ne  diris 

E 


66  ALICIO  EN  MIRLANDO 

al  vi,  ke  butero  ne  taŭgos  por  la  radaro  ?  "  Dir- 
ante  tion  li  turnis  tre  indignan  rigardon  sur  la 
Martleporon. 

"  Nur  la  plej  bonkvalitan  mi  uzis  "  protestis 
la  Martleporo. 

"  Jes,  sed  kune  kun  la  butero  kelkaj  paneroj 
nepre  eniĝis  "  la  alia  riproĉe  diris,  "  vi  ne  devis 
enigi  ĝin  per  la  pantranĉilo." 

La  Martleporo  prenis  la  horloĝon,  kaj 
malĝoje  observis  ĝin ;  poste  li  trempis  ĝin 
en  sian  tason,  kaj  denove  observis.  Tamen  li 
ne  povis  elpensi  ion  pli  dirindan  ol  la  antaŭa 
diro :— 

"  Nur  la  plej  bonan  buteron  mi  uzis." 

Alicio  scivole  rigardis  la  poŝhorloĝon  trans 
lia  ŝultro.  "Jen  tre  kurioza  horloĝo  "  ŝi  ekkriis 
"ĝi  ja  indikas  la  monatdatojn,  kaj  la  horojn  ĝi 
ne  indikas." 

"  Pro  kio  ĝi  devas?"  la  Capelisto  demandis. 
"  Cu  via  poŝhorloĝo  montras  por  vi  la 
jarojn?" 

"  Kompreneble  ne ! "  Alicio  tre  flue  re- 
spondis.  "  Car  se  ĝi  montrus  la  jarojn,  ĝi 
devus  indiki  dum  tre  longa  tempo  la  saman 
ciferon." 

"  Kaj  ĝuste  tiun  fakton  vi  povus  konstati  pri 
la  mia"  diris  la  Capelisto. 

Alicio  tute  konfuziĝis.  La  lasta  diro  de 
r  Ĉapelisto,  kvankam  ne  malbona  Esperantaĵo, 


TETRINKADO  ĈE  FRENEZULOJ     67 

ŝajnis  al  ŝi  konduki  nenien.  Si  nur  diris 
ĝentile  :  "  Mi  ne  komprenas." 

"  La  Gliro  ree  endormiĝis"  diris  la  Capelisto, 
kaj  verŝis  sur  ĝian  nazon  iom  da  varma  teo. 
Ce  tio,  la  Gliro  malpacience  skuis  la  kapon, 
kaj  diris,  ne  malferminte  la  okulojn  : — 

"  Ja,  kompreneble !  Guste  tion  mi  mem 
intencis  diri." 

"  Cu  vi  jam  solvis  la  enigmon  ?  "  demandis  la 
Capelisto,  denove  turnante  sin  al  Alicio. 

"  Ne,  mi  fordonas  la  solvon "  diris  Alicio. 
"  Diru  al  mi  la  solvon." 

"  Mi  ne  havas  pri  la  solvo  eĉ  la  plej  mal- 
klaran  ideon  "  li  respondis. 

—  "  Ne  ekzistas  solvo  "  diris  la  Martleporo.   • 

Alicio  ekĝemis  enue.  "  Mi  opinias"  ŝi 
diris  "ke  vi  devas  pli  bone  uzi  la  tempon  ol 
malŝpari  ĝin  proponante  ne  solveblajn  enig- 
mojn. 

"Se  vi  konus  la  Tempon  tiel  bone  kiel  mi" 
diris  la  Capelisto  "vi  ne  uzus  'ĝi'  priparolante 
Uinr' 

"  Mi  ne  komprenas  "  diris  Alicio. 

"  Verŝajne  ne"  diris  la  Ĉapelisto,  balancante 
la  kapon  malestime.  "  Mi  kuraĝus  diri  ke 
neniam  vi  eĉ  parolis  al  Tempo?"^ 

^  La  angla  frazeto  kiun  uzis  la  Ĉapelisto  estas  dusencaĵo 
kies  ordinara  signifo  estas  "paroli  ĝis  fiksita  templimo  ekze 
10  minutojn  "  ;  ĝi  povas  ankaŭ  signifi  "alparoli  Tempon," 


68  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"  Eble  ne "  Alicio  respondis  iom  singarde 
"  tamen,  lernante  la  muzikon,  mi  ĉiam  devas 
tempbati."  ^ 

"  Ha,  jen  la  kaŭzo  "  diris  la  Capelisto.  "  Li 
ja  ne  ŝatas  tiun  batadon.  Se  vi  nur  volus  esti 
pli  agrabla,  li  preskaŭ  ĉion  farus  pri  la  horloĝoj 
laŭ  viaj  preferoj.  Ekzemple,  ĉe  la  naiia  matene, 
kiam  vi  devas  komenci  la  lecionojn,  vi  nur 
devus  murmuri  al  li  vian  deziron,  kaj  jen  la 
indikiloj  tuj  montrus  la  unuan  horon  kaj  vi 
havus  la  tagmanĝon." 

"Tio  estus  agrabla,  certege"  diris  Alicio. 
Tamen,  profundiĝinte  en  pensojn,  ŝi  poste 
aldonis  : 

"  Sed  en  tiu  okazo,  mi  ja  ne  estus  preta  por 
la  manĝo,  mi  ne  estus  malsata  !" 

"  En  la  komenco,  eble  ne  "  diris  la  Capelisto  " 
sed  vi  povus  teni  la  horloĝon  ĉe  la  unua,  ĝis  vi 
fariĝus  malsata." 

"Ĉu  vi  tiel  mastrumas  ĝin?"  Alicio  de- 
mandis. 

La  Capelisto  malĝoje  svingis  la  kapon. 
"Tion  ne  mi "  li  respondis  "ĉar  li  kaj  mi 
malpacis  en  la  pasinta  Marto,  ĵus  antaŭ  kiam 
tiii  freneziĝis  (montrante  per  sia  tekulero  al 
la     Martleporo).       Gi    okazis    ĉe     la    granda 

^  Jen  alia  dusencaĵo  :  Alicio  intencis  esprimi  "  laŭtkalkuli  la 
taktojn,"  sed  laĈapelisto  komprenis'aŭ  ŝajnigis  kompreni  "bati 
Tempon." 


TETRINKADO  CE  FRENEZULOJ     69 

koncerto  kiun  organizis    la   Kera    Damo.     Mi 
devis  kanti : 

Tvink'1,^  TvinJill   Vesperteto 
Kia  via  afereto  ? 

Vi  kredeble  konas  tiun  kanton  ?  " 

"  Mi  certe  aŭdis  ion  similan  "  diris  iVlicio. 
"  La  daŭrigo  "  diris  la  Ĉapelisto  "  estas  jena." 

Tra  r  aer'  vi  sovas  vin 
Alajeste,  kiel  anasin\ 

TvinkH^  Tvink'l!  ,  .  . 

En  tiu  momento  la  Gliro  skuis  sin  kaj 
komencis  dormkanti : 

"  Tvink^l,  tvink^l,  tvink^lP  .  .  .  Car  laŭŝajne  ĝi 
havis  la  intencon  daŭrigi  sen  fino  tian  tvink'la- 
don,  oni  pinĉis  al  ĝi  la  orelojn  por  ĉesigi  ĝin. — 

—  "Nu,  apenaŭ  mi  finis  la  unuan  verson " 
diris  la  Capelisto,  "  la  Kera  Damo  eksaltis  kaj 
laŭte  kriegis :  '  Li  mortigas  la  Tempon  ;  oni 
senkapigu  lin.'" 

"Ho,  la  kruela  sovaĝulino"  ekkriis  Alicio. 

"  Kaj  de  post  tiu  tago  ĝis  nun  "  la  Capelisto 
malgaje  daŭrigis  "  la  Tempo  ĉion  rifuzas  al  mi- 
Ciam  konstante  li  nun  donas  al  mi  la  sesan 
posttagmeze." 

Vere  frapanta  ideo  venis  al  Alicio.  "  Jen  la 
kaŭzo,  ĉu  ne,  pro  kiu  mi  vidas  sur  la  tablo  tiom 
da  temanĝiloj  ?  " 

^  Angla  vorto  kiu  signifas  "lumi  kiel  steloj  lumas,"  "brili 
intermite." 


70  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"  Precize  "  respondis  la  Ĉapelisto,  ekĝemante. 
"  Ciam  la  tehoro,  kaj  neniam  ni  havas  inter- 
tempon  eĉ  por  viŝi  la  ilojn." 

"  Do,  vi  ĉirkaŭmovas  vin?"  demandis  Alicio. 

"  Precize  "  diris  la  Capelisto  "laŭ  eluzo  de  la 
manĝiloj." 

"  Sed  kio  okazas"  Alicio  kuraĝis  demandi 
"kiam  vi  denove  revenas  antaŭ  la  unue 
uzitaj  ?  " 

—  "Ni  ŝanĝu  la  paroltemon"  la  Martleporo  in- 
terrompis,  oscedante.  "  Ci  tio  enuigas  min  !  Mi 
proponas  ke  la  Fraialineto  rakontu  al  ni  fabelon." 

"  Bedaŭrinde,  mi  eĉ  ne  unu  povas  memori" 
diris  Alicio.     La  propono  ja  timigis  ŝin. 

"  Do,  la  Gliro  devas"  ambaŭ  kriis  unuvoĉe. 
"  Vekiĝu,  Gliro ! "  Ili  pinĉis  ĝin  sur  ambaŭ 
oreloj  samtempe. 

La  Ghro  malrapide  malfermis  la  okulojn,  kaj 
diris  per  raŭka,  malforta  voĉo  :  "  Mi  ne  dormis  ; 
la  vortojn,  kiujn  vi  ambaŭ  diris,  mi  aŭdis  ĉiujn, 
ĉiujn  senescepte." 

"Vi  rakontu  al  ni  fabelon"  diris  la 
Martleporo. 

"Jes,  bonvolu,  mi  petas  "  Alicio  diris  petege. 

"  Ankaij  ne  prokrastu "  aldonis  la  Ĉapelisto 
"  ĉar,  se  vi  prokrastos,  vi  nepre  re-endormiĝos 
antaia  ol  fini." 

La  Gliro  tuj  komencis,  tre  rapidante : — 
"  Estis  iam  tri  fratinetoj,  kiujn  oni  nomis  Elnjo, 


TETRINKADO  CE  FRENEZULOJ      71 

Lanjo,  kaj  Tinjo.  Ili  loĝis  ĉe  la  fundo  de  tre 
profunda  puto." 

"  Kion  do  ili  manĝis  ? "  diris  Alicio.  (La 
demandoj  pri  manĝaj  kaj  trinkaj  aĵoj  ĉiam  havis 
por  ŝi  specialan  intereson.) 

Post  du  minuta  konsiderado  la  Gliro  re- 
spondis  :  "  Ili  nutris  sin  per  melaso." 

"  Tion  ja  ili  ne  povus  "  Alicio  protestis  tre 
ĝentile,  "  ĉar  ili  fariĝus  malsanaj." 

"  Kaj  fakte  estis "  diris  la  Gliro  "  tre  mal- 
sanaj." 

Alicio  penis  imagi  al  si,  kiaspeca  estus  la 
vivo,  se  ŝi  loĝus  en  putfundo  kaj  nutrus  sin  per 
melaso  ;  sed  la  peno  estis  tro  konfuziga,  sekve 
ŝi  demandis  :  "  Kial  ili  loĝis  en  la  put;undo  ? " 

—  "  Prenu  pli  da  teo  "  diris  al  ŝi  la  Martle- 
poro,  kun  tre  serioza  mieno. 

"  Gis  nun  mi  havis  neniom  "  respondis  Alicio, 
ofendite,  "  sekve  mi  ne  povas  preni///." 

"  Denove  vi  malpravas "  intermetis  la 
Ĉapelisto.  "  Ĉu  vi  ne  devis  diri  ke  vi  ne  povus 
preni  vialpli7  Tre  facile  ja  estas  preni  pH  ol 
neniom." 

"  Neniu  petis  vian  opinion "  diris  Alicio 
indignante. 

"  Ho,  ho  !  "  triumfe  kriis  la  Ĉapelisto.  "  Kiu 
nun  rompas  la  regulon  pri  personaĵoj  t " 

Al  tio  Alicio  ne  povis  trovi  taiJgan  respondon. 
Sekve  ŝi  servis  al  si  teon  kaj  buterpanon,  kaj 


72  ALICIO  EN  MIRLANDO 

poste  turnis  sin  denove  al  la  Gliro  kaj  ripetis 
la  demandon : 

"  Pro  kio  iii  loĝis  en  la  putfundo  ?  " 

Jam  la  duan  fojon  la  Gliro  bezonis  duminutan 
konsideradon  ;  fine  li  diris  :  "  La  puto  estis 
melasa  puto." 

"  Neeble,  ne  ekzistas  tiajo  "  Alicio  komencis 
tre  indigne.  Sed  la  Capelisto  kaj  la  Martleporo 
ambaŭ  sible  admonis  ŝin  per  S —  !  S —  !  kaj 
la  Gliro  mem  per  ofendita  voĉo  minacis  ŝin, 
dirante : 

"  Se  vi  ne  kapablas  konduti  ĝentile,  vi  devas 
mem  fini  la  fabelon." 

"  Ho,  volu  daŭrigi,  mi  petegas "  Alicio 
ekkriis.  "  Mi  ne  ree  interrompos  vin;  eble 
ekzistas  unur 

"  Vi  kredas  ke  nur  unu  ? "  la  Gliro  indigne 
ekkriis.     Tamen  li  konsentis  daŭrigi. 

"  Do,  tiuj  tri  fratinetoj — ili  ja  lernis  la 
desegnarton " 


"  Kion  ili  desegnis?"  diris  Alicio,  jam  forge- 
sinte  sian  promeson. 

Ci  tiun  fojon  eĉ  ne  unu  momenton  la  Gliro 
konsideris. 

"  Melason  "  li  diris. 

—  "  Mi  bezonas  puran  tason  "  interrompis  la 
Capelisto.  "  Ni  ĉiuj  movu  nin  maldekstren  je 
unu  sidloko." 

Li  movis  sin  laŭ  la  diro  ;  lin  sekvis  la  Gliro, 


TETRINKADO  CE  FRENEZULOJ     73 

kaj  la  Martleporo  translokigis  sin  en  la  seĝon 
de  la  Gliro.  Alicio,  ne  tre  volonte,  prenis  la 
antaŭan  lokon  de  la  Martleporo.  El  la  ŝanĝoj 
ja  profitis  nur  la  Capelisto,  kaj  ĉar  la  Martle- 
poro  ĵus  antaii  la  translokiĝo  renversis  la 
laktokruĉon  en  sian  teleron,  Alicio  certe  mal- 
profitis. — 

Car  ŝi  ne  volis  reofendi  la  Gliron,  ŝi  komencis 
tre  singarde : 

"  Mi  ne  komprenas.  De  kie  ili  desegnis  ^  la 
melason  ?  " 

"  Oni  povas  ĉerpi  ^  akvon  el  akvoputo "  la 
Capelisto  klarigis  "do  egalfacile  estas  ĉerpi 
(t.e.  desegni)  melason  el  melasoputo,  ĉu  ne  ?  vi 
malklera  bubineto  ?  " 

Alicio  pro  lia  malĝentileco  tute  ne  atentis  la 
Capeliston  :  al  la  Gliro  si  diris  : — 

"Sed  ili  ja  vivis  en  la  puto." 

"  Vivis  en  la  puto  ?  Certege  !  Sed  vi,  vi  sen 
la  puto  ja  malsukcesus  desegni  la  melason  el 
ĝi !  "  La  Gliro,  dirante  tion,  tre  longigis  la 
vokalojn,  kaj  iom  kunligis  apartajn  vortojn  laŭ 
la  parolmaniero  de  kelkaj  angloj  kiuj  eklernis 
la  lingvon  en  tre  malmoderna  epoko. 

Alicio  tiel  konfuziĝis  per  tiu  respondo  ke, 
dum  kelka  tempo,  ŝi  lasis  al  la  Gliro  seninter- 
rompe  daŭrigi  la  rakonton. 

^  la  sama  angla  vorto  "^raw"  havas  la  signifojn  "desegni" 
kaj  "ĉerpi." 


74  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"  Ili  lernis  la  arton  desegni "  diris  la  Gliro, 
oscedante  kaj  frotante  la  okulojn  (ĉar  ĝi  jam 
refariĝis  dormema)  "kaj  desegnis  aĵojn  ĉiu- 
specajn,  ĉion  komenciĝantan  per  la  litero 
M " 

"  Kial  per  M  "  diris  Alicio. 

"  Kial  ne  per  M  "  diris  la  Martleporo.  Alicio 
silentiĝis. 

La  Gliro,  jam  ferminte  la  okulojn,  ekdor- 
metis,  sed  pro  la  fortaj  pinĉoj  de  la  Capelisto, 
ĝi  revekiĝis  kun  subita  ekkrieto,  kaj  daŭrigis : 

— "  Komencigantan  per  M,  ekzemple  Mus- 
kaptilojn,  Memoron,  Multecon — ĉu  iam.  vi  vidis 
desegnaĵon  kiu  reprezentas  Multecon?" 

Alicio,  tre  konfuzite,  respondis  :  "  Nu,  se 
efektive  mi  devas  respondi  tiun  demandon,  mi 
ne  pensas " 

"  Se  vi  r\G  pensas,  vi  ne  rajtas  paroli  "  diris  la 
Capelisto. 

Tiun  lastan  malĝentilaĵon  Alicio  ne  povis 
toleri.  Ŝi  levis  sin  kaj  kun  tre  ofendita  mieno 
marŝis  for  de  la  tablo. 

La  Gliro  tuj  endormiĝis ;  kaj  nek  la  Capelisto 
nek  la  Martleporo  atentis  ŝian  foriron,  kvankam 
kelkfoje  ŝi  rigardis  malantaŭen  en  la  espero  ke 
ili  revokos  ŝin.  La  lastan  fojon  kiam  ŝi  vidis 
ilin,  ambaŭ  staris  super  la  Gliro,  klopodante 
per  ĉiuj  fortoj  prempaki  ĝin  en  la  tekruĉon ! 

"  Neniam  mi  volos  reviziti  ilin''  diris  Alicio. 


LA    GLIRO    ESTAS    ENIGATA    EN    LA    TEKRUCON. 


TETRINKADO  ĈE  FRENEZULOJ     75 

"  Neniam  en  la  tuta  vivo  mi  ĉeestis  pli  tedan 
pli  enuigan  tetrinkadon  ol  ĉe  ili." 

Dume  ŝi  iris  tra  la  arbaro,  zorge  elektante  la 
piedlokojn.  Post  iom  da  marŝado,  ŝi  rimarkis 
unu  arbon  kiu  havas  pordeton  en  la  trunko 
kondukantan  internen.  "Jen  tre  kurioza  arbo  " 
pensis  ŝi.  "  Tamen  hodiaii  ĉio  estas  kurioza. 
Kredeble  estus  bona  afero  eniri " — kaj  eniris. 

Denove  ŝi  trovis  sin  en  la  longa  halo  apud  la 
vitra  tableto.  "Nu,  ĉi  tiun  fojon  mi  klopodos 
pli  lerte"  ŝi  diris  al  si. 

Preninte  la  oran  ŝlosileton,  ŝi  unue  malŝlosis 
la  pordon  kiu  kondukas  en  la  ĝardenon.  Tiam, 
ŝi  mordetis  la  fungopecon  (kiun  ŝi  ankoraŭ 
havis  en  ia  poŝo)  ĝis  ŝi  estis  tridek  centimetrojn 
alta,  \s.d^]fi?ie — post  tiom  da  malsukcesoj — trovis 
sin  en  la  belega  ĝardeno  inter  la  helkoloraj 
florbedoj  kaj  ĉarmaj  fontanoj. 


CAPITRO  VIII 
Kroketludo  Ĉe  la  Kera  Damo 

Ne  malproksime  de  1'  enirejo  staris  granda 
rozarbo  ;  kreskis  sur  ĝi  blankaj  rozoj,  sed  jen 
tri  ĝardenistoj  okupis  sin  pentrante  ilin  ruĝaj. 
Car  tio  ŝajnis  al  Alicio  tre  stranga  ago,  ŝi 
alproksimigis  sin  por  observi  ilin.  Jus  alven- 
ante,  ŝi  aŭdis  unu  el  ili  diranta  :  "  Kvin,  vi  gardu 
vin,  vi  jam  ne  ŝprucu  sur  min  la  kolorilon." 

"  Mi  ne  povis  ne "  diris  Kvin  malafable. 
"  Sep  ŝancelis  al  mi  la  kubuton."  Sep  rigardis 
supren  kaj  diris  :  "Jen  ĝuste  vi,  Kvin ;  ĉiam  vi 
kulpigas  la  kunulojn." 

"  Vi,  Sep,  vi  ne  kuraĝu  paroli !  "  re-diris  Kvin. 
"  Nur  hieraŭ  mi  aŭdis  la  Damon  diranta  ke  vi 
meritas  esti  senkapigita." 

"  Pro  kia  kulpo  do  ? "  demandis  la  unue 
parolinta. 

"  Tio  ne  estas  via  afero,  Du  "  diris  Sep. 

"  Gi  nepre  estas  lia "  asertis  Kvin  "  kaj  mi 
volonte  sciigas  al  li :  la  kulpo  estas  ke  Sep 
alportis  al  la  kuiristo  tuliptuberojn  anstataŭ 
bulboj." 

76 


KROKETLUDO  ĈE  LA  KERA  DAMO   77 

Sep  pasie  deĵetis  sian  broson,  kaj  komencis. 
"  Nu,  el  ĉiuj  maljustaj  aferoj " 

Sed  en  tiu  momento  li  okaze  ekvidis  Alicion, 
kiu  staras  apude  observante  ilin.  Li  rapide 
subigis  Han  koleron,  la  aliaj  ĉirkaŭrigardis 
serĉante  la  kaŭzon  de  lia  ekhalto,  kaj  ĉiuj 
humile  salutis  ŝin. 

"Ĉu  vi  afable  volus  diri  al  mi"  Alicio  demandis 
iom  timeme  "kial  vi  kolorigas  tiujn  rozojn?" 

Kvin  kaj  Sep  diris  nenion,  sed  direktis  la 
rigardojn  sur  Du,  kiu  per  tre  mallaŭta  voĉo 
komencis  :  "  Nu,  FraŭHno,  la  fakto  estas  ke 
jena  arbo  devis  esti  ruĝroza,  kaj  ni  erare  plantis 
blankrozan.  Se  la  Damo  eltrovus  tion,  ŝi  ja 
ekzekutigus  nin  ĉiujn.  Sekve,  ni  nun  klopodas 
laŭeble  por  ke,  antaŭ  ol  ŝi  alvenos, " 

En  tiu  momento  Kvin,  kiu  kun  zorgplena 
vizaĝo  konstante  rigardadis  trans  la  ĝardenon, 
ekkriis  :  "  Jen  la  Damo,  jen  la  Damo  ! " 

La  tri  ĝardenistoj  tuj  ĵetis  sin  teren  kaj  kuŝis 
sur  la  ventroj.  Alicio  ekaŭdis  la  sonojn  de 
multaj  piedpaŝoj,  kaj  alrigardis.  Ŝi  sentis 
fortan  ekscitecon  kaj  fortan  deziron  vidi  la 
Damon. 

Unue  marŝis  dek  soldatoj,  kiuj  portas  trefojn  ; 
tiuj  soldatoj  havis  platajn  rektangulajn  korp- 
formojn — same  kiel  la  tri  ĝardenistoj — kun  la 
manoj  kaj  piedoj  apud  la  kvar  anguloj.  Sekvis 
dek  korteganoj  ;  tiuj  ĉi  estis  ornamitaj  super  la 


78  ALICIO  EN  MIRLANDO 

tuta  korpo  per  karooj,  kaj  marŝis  duope,  kiel 
ankaŭ  la  soldatoj.  Post  la  korteganoj  sekvis 
duope  la  reĝaj  infanoj ;  ili  marŝis  mano  en 
mano  kaj  ĝoje  saltadis.  Post  ili  sekvis  la 
gastoj  ;  la  plimulto  el  ili  estis  gereĝoj,  kaj 
inter  ili  Alicio  rimarkis  la  Blankan  Kuniklon. 
Gi  parolas  rapide  kaj  eksciteme,  kaj  ridetas  ĉe 
ĉiu  diro  de  la  aliaj.  Post  la  gastoj  solene 
marŝis  la  Kera  Lakeo,  kiu  portas  sur  velura 
kuseno  la  reĝan  kronon  ;  kaj  en  la  fino  de  ĉi 
tiu  majesta  procesio  jen  la  REGO  kaj  DAMO 
KERAJ  ! 

Alicio  iom  dubis  ĉu  ŝi  ni  devas — same  kiel 
la  tri  ĝardenistoj  —  kuŝi  horizontale  sur  la 
ventro.  Sed  ŝi  ne  povis  memori  ke  ekzistas 
tia  regulo  pri  procesioj  "  kaj  krome  "  pensis  ŝi 
"  por  kio  utilus  la  procesioj,  se  la  ĉeestantoj 
devus  kuŝi  sur  la  ventro,  kaj  sekve  ne  povus 
vidi  ilin? " 

Do,  ŝi  staris  serene,  kaj  atendis. 

Kiam  ia  eminentuloj  alvenis  apud  Alicion, 
ĉiuj  haltis  kaj  rigardis  ŝin. 

La  Damo,  turnante  sin  al  la  Lakeo,  demandis 
severe  :  *'  Kiu  si  estas  ?  " 

La  Lakeo  nur  klinis  sin  riverence  kaj  ridetis. 

"Vi  idioto!"  diris  la  Damo,  kaj  skuis  mal- 
pacience  la  kapon.  Poste  ŝi  turnis  sin  rekte  al 
Alicio,  dirante  :  "  Kiel  oni  nomas  vin,  infano  ?  " 

"  Mia  nomo  estas   Alicio,    se  plaĉas    al  via 


KROKETLUDO  ĈE  LA  KERA  DAMO   79 

Dama  Moŝtino  "  ŝi  respondis  tre  ĝentile,  sed  ŝi 
aldiris  al  si  aparte :  "  Ili  ja  estas  nur  aro  da 
ludkartoj ;  mi  certe  ne  devas  timi  ludkartojn." 

"  Kaj  kiuj  jenaj  estas?"  diris  la  Damo, 
montrante  al  la  tri  ĝardenistoj,  kiuj  kuŝas 
ĉirkaŭ  la  rozarbo.  Ĉar  ili  kuŝis  sur  la  ventro, 
kaj  la  desegno  sur  la  dorsoj  estis  identa  por 
la  tuta  aro,  pro  tio  la  Damo  ne  povis  diveni  ĉu 
ili  estas  ĝardenistoj,  soldatoj,  korteganoj,  aŭ  eĉ 
tri  el  siaj  propraj  infanoj. 

"  Kiel  ajn  nii  povas  sciigi  tion?"  diris  Alicio, 
"  ĝi  tute  ne  estas  mia  afero." 

(Sed  malgraŭ  la  ekstera  kuraĝo,  ŝi  interne 
iom  tremis.) 

La  vizaĝo  de  1'  Damo  purpuriĝis  pro  kolero  ; 
fikse  rigardeginte  Alicion  dum  unu  momento, 
same  kiel  rigardegas  la  sovaĝaj  bestoj,  ŝi 
kriegis  :  "  Oni  senkapigu  ŝin,  oni  sen " 

"  Oni  j"^;z-sencaĵon  parolas  ! "  diris  Alicio  tre 
laŭte  kaj  tre  firme  ;  kaj  la  Damo  silentiĝis  ! 

La  Reĝo  metis  la  manon  sur  ŝian  brakon, 
dirante  per  tre  malkuraĝa  voĉo.  "  Konsideru, 
karulino,  ke  ŝi  estas  nur  infanino." 

La  Damo  malestime  turnis  sin  for  de  li,  kaj 
ordonis  al  la  Lakeo,  ke  li  turnu  ilin  supren.  La 
Lakeo  zorge  aliflankigis  ilin  laia  la  ordono, 
levante  ilin  per  la  piedo. 

"  Levu  vin "  diris  la  Damo  per  laiita,  sibla 
voĉo.     La  tri  ĝardenistoj  tuj  levis  sin   sur   la 


8o  ALICIO  EN  MIRLANDO 

piedojn,   kaj  komencis  klinsaluti  la  Reĝon,  la 
Damon,  la  reĝajn  infanojn,  k.c. 

"Cesu  tion"  kriegis  la  Damo  "vi  donas  al 
mi  la  kapturniĝon  !  "  Ekvidante  la  rozarbon,  ŝi 
daŭrigis  :  "  Kion  ajn  vi  tie  ĉi  faris?  " 

"  Se  plaĉas  al  via  Dama  Moŝtino  "  diris  Du 
per  tre  humila  voĉo,  starigante  sin  sur  unu 
genuo  :     "  Ni  estas  penintaj " 

"Mi  komprenas"  diris  la  Damo,  kiu  inter- 
tempe  estis  apude  rigardinta  la  pentritajn 
rozojn  :  "  Oni  senkapigu  ilin  !  " 

La  procesio  marŝis  for,  escepte  nur  tri 
soldatojn,  kiuj  restis  por  ekzekuti  la  malfeliĉajn 
ĝardenistojn.  Tiuj  ĉi  kuris  al  Alicio  por  ke  ŝi 
protektu  ilin. 

"  Mi  ne  permesos  al  ili  ekzekuti  vin "  diris 
Alicio,  kaj  ŝi  tuj  kaŝmetis  ilin  en  grandan  flor- 
poton,  kiu  staris  apude.  La  tri  soldatoj,  ĉir- 
kaiivagadinte  kelkajn  minutojn  por  serĉi  ilin, 
fine  marŝis  for  por  rekuniĝi  kun  la  ceteraj. 

"  Ĉu  iliaj  kapoj  estas  jam  for  de  la  ŝultroj  ?  " 
ekkriis  la  Damo,  revidante  ilin. 

"  Iliaj  kapoj  jam  estas  for'^  laŭte  kriis  la 
soldatoj  "  se  plaĉas  al  via  Dama  Moŝtino." 

"  Bone  "  diris  la  Damo. — "  Cu  vi  povas  kroket- 
ludi?" 

La  soldatoj  ne  respondis,  sed  rigardis  Alicion, 
ĉar  por  ŝi  la  Damo  evidente  intencis  la  lastan 
demandon. 


KROKETLUDO  CE  LA  KERA  DAMO   8i 

*'  Jes  "  kriis  Alicio  avide. 

"Venu  do"  respondis  la  Damo. 

"  Alicio  aligis  sin  al  la  procesio  inter  la 
gastoj,  kaj  treege  ŝi  volis  scii  kio  estas  oka- 
zonta." 

"  Estas  .  .  .  estas  tre  bela  tago  "  diris  ĉe  ŝia 
flanko  iu  malforta  voĉo. 

Turnante  la  kapon,  ŝi  vidis  ke  la  Blanka 
Kuniklo  marŝas  duope  kun  ŝi  kaj  time  rigardas 
en  ŝian  vizaĝon. 

"Tre  bela"  konsentis  Alicio  "  Kie  la 
Dukino  ? " 

"  Ŝ  !  S ! "  la  Kuniklo  tuj  flustris  en  ŝian 
orelon,  kaj  ĵetis  zorgoplenan  rigardon  trans  sia 
ŝultro.  Tiam,  levinte  sin  sur  la  piedpintoj,  li 
metis  la  buŝon  al  ŝia  orelo  kaj  diris  en  ĝin  : 
"  Oni  mortkondamnis  ŝin." 

"  Pro  kio  "  Alicio  demandis. 

"  Ĉu  vi  diris  '  Domaĝe  '  "  diris  la  Kuniklo. 

"  Ne,  certe  ne  !  "  respondis  Alicio.  "  Laŭ  mi 
tute  ne  estas  domaĝe.    Mi  diris  '  Pro  kio.' " 

"Ŝi  ja  survangis  la  Damon — "  la  Kuniklo 
komencis. 

Alicio  preskaŭ  sufokis  sin,  penante  ne  tro 
laiate  ridegi. 

"  S —  !  "  la  Kuniklo  murmuris  denove  "  la 
Damo  aŭdos  vin.  Ŝi  ja  alvenis  iom  malfrue, 
kaj  la  Damo  diris " 

"Ĉeiĝu  la  ludlokojn"  ektondris  la  Damo. 

F 


82  ALICIO  EN  MIRLANDO 

Oni  tuj  komencis  ĉirkaŭkuri  en  ĉiu  direkto, 
kaj  pro  la  klopodoj  ĉeiĝi,  faligis  sin  reciproke. 
Tamen  en  la  fino  (post  kelke  da  minutoj)  ĉiuj 
trovis  la  proprajn  lokojn,  kaj  la  ludo  komen- 
ciĝis.  Neniam  en  la  tuta  vivo  Alicio  vidis  tian 
strangan  kroketludejon.  Ĉie  sur  la  grundo  alter- 
niĝis  paralelaj  ondlinioj  ;  anstataŭ  lignopilkoj 
oni  uzis  erinacojn  ;  por  frapi  ilin,  anstataŭ  la 
ordinara  lignomartelaĵo,  oni  havis  vivantan 
fenikopteron  ;  kaj  la  arkojn  oni  anstataŭis  per 
soldatoj,  kiuj  devis  kurbigi  sin  kaj  staradi 
senmove  sur  la  manoj  kaj  piedoj  egale. 

Por  Alicio  la  ĉefa  malfacilo  estis  la  malfacilo 
elregi  la  fenikopteron.  Prosperis  al  ŝi  komforte 
formeti  la  korpon  sub  sia  brako  kun  la  kruroj 
pendantaj  post  ŝi.  Sed  plej  ofte  kiam  ŝi  jam 
bone  rektigis  la  kolon,  kaj  estis  preta  frapi  per 
ĝia  kapo  la  erinacon,  ĝi  persistis  ĉirkailtordi 
sin  kaj  rigardi  en  ŝian  vizaĝon  kun  ridinde 
konfuzita  mieno.  Ĉe  ĉiu  revido  de  tiu  konfuzita 
birdvizaĝo  ŝi  ne  povis  ne  ekridegi ;  ankaŭ,  kiam 
ŝi  sukcesis  malsuprenigi  la  kapon,  kaj  denove 
volis  fari  la  frapon,  jen  la  erinaco,  malvolvinte 
sin  dum  ŝi  penis  mastrumi  la  birdon,  jam 
rampas  for.  Krom  ĉio  ĉi,  en  la  direkto  kien  ŝi 
volas  frapsendi  la  erinacon,  plej  ofte  malhelpis 
la  tre  onda  grundsurfaco ;  kaj  fine  la  arkoj  ofte 
rektigis  sin  kaj  marŝis  for  por  alparoH  aHajn 
arkojn.     AH'cio  baldaia  konvinkiĝis  ke  la  kroket- 


KROKETLUDO  ĈE  LA  KERA  DAMO   Ss 

ludo,  kiel  oni  ludas  ĝin  ĉe  la  Kera  Damo,  estas 
tre  malfacila. 

La  partoprenantoj,  ne  atendante  la  vicon, 
iudis  ĉiuj  samtempe.  Oni  ĉiam  diskutadis, 
kies  estas  la  diversaj  erinacoj ;  oni  malpacis, 
kaj  eĉ  batalis  por  posedi  ilin.  Post  ne  longa 
tempo,  la  Damo  tute  furioziĝis,  ĉirkaŭ  marŝe- 
gante  kaj  kriegante  ĉiuminute,  "  Oni  senkapigu 
lin,  oni  senkapigu  ŝin  !  " 

Tio  estis  por  Alicio  tre  maltrankviliga. 
Estas  vero,  ke  ĝis  nun  ŝi  ne  havis  disputon 
kun  la  Damo,  sed  ŝi  tre  bone  sciis  ke  tio  facile 
povas  okazi,  "  kaj  se  mi  ofendos  ŝin "  pensis 
ŝi  "  kio  okazos  al  mi  ?  Tie  ĉi  oni  tiel  ofte 
ordonas  senkapigojn,  ke  mirinde  estas  ke  eĉ 
unu  individuo  restas  vivanta." 

"Ŝi  ĉirkaŭrigardis,  serĉante  rimedojn  por 
forkuri,"  kaj  dubante  ĉu  ŝi  povos  retiri  sin 
nerimarkite.  Dum  tiu  ĉirkaŭrigardado  ŝi 
rimarkis  strangan  aperon  en  la  aero.  Unue 
ŝi  ne  povis  imagi  kio  ĝi  estas;  sed  ob- 
servinte  ĝin  kelke  da  momentoj,  ŝi  konstatis 
ke  ĝi  estas  grimaco.  "  Do,  la  Cesŝa  Kato 
venas"ŝi  konkludis,  "nun  mi  havos  kunparo- 
lanton." 

"  Ĉu  vi  bone  progresas  en  la  ludo?"  diris  la 
Kato,  kiam  aperis  nur  la  buŝo  kaj  la  cetera 
parolilaro.  Tuj  kiam  aperis  la  okuloj,  Alicio 
amike  salutis.      "  Sed    ne  utilas  alparoli  ĝin  " 


84  ALICIO  EN  MIRLANDO 

pensis  ŝi  "  ĝis  la  oreloj  aperos,  aŭ  almenaŭ  unu 
el  ili." 

Post  unu  minuto  jam  aperis  la  tuta  kapo. 
Alicio  demetis  sian  fenikopteron,  kaj  komencis 
doni  plenan  raporton  pri  la  ludado,  ĝojante, 
ke  nun  ŝi  havas  atentan  aŭskultanton.  La 
Kato  ŝajne  opiniis,  ke  jam  estas  videbla  sufiĉe 
da  lia  korpo,  kaj  li  aperigis  nenion  plu. 

"Laii  mi,  oni  ludas  tre  maljuste"  diris 
Alicio  per  iom  plenda  voĉo  "  kaj  ĉiuj  tiel  laŭte 
malpacas,  ke  mi  ne  povas  aŭdi  mian  propran 
voĉon  ;  oni  ne  havas  definitivajn  regulojn,  aŭ 
se  ekzistas  tiaj,  oni  ne  atentas  ih*n.  Ankaŭ  vi 
ne  povas  imagi  kiel  konfuzige  estas  ke  ĉiuj 
ludiloj  —  pilkoj,  arkoj,  k.t.p.  estas  vivaj. 
Ekzemple,  jen  la  arko  kiun  mi  devas  celi 
promenas  ĉe  la  aHa  bordo  de  la  ludejo ;  kaj 
ĵus  kiam  mi  volis  martelumi  la  pilkon  de  la 
Damo,  ĝi  forkuris  de  la  mia ! " 

"  Cu  vi  trovas  la  Damon  agrabla  ? "  diris  la 
Kato  per  mallaiita  voĉo. 

"  Tute  ne "  respondis  Alicio.  "  Ŝi  ja  estas 
tiel  ekstreme " 

En  tiu  momento  ŝi  rimarkis  ke  la  Damo 
staras  malantaŭ  ŝi  kaj  ailskultas,  do  ŝi  daŭrigis: 

"  lerta  kaj  trafema,  ke  neniu  aha  havas  eĉ 

la  plej  malgrandan  venkŝancon." 

La  Damo  ridetis  afable  kaj  preterpasis ! 

"  Kiun    ajn    vi    alparolas?"    diris    la    Reĝo, 


KROKETLUDO  ĈE  LA  KERA  DAMO   85 

alvenante  antaŭ  Alicion,  kaj  rigardante  el  larĝe 
malfermitaj  okuloj  la  Katkapon. 

"Unu  mian  amikon"  Alicio  ĝentile  respondis. 

"  Permesu  ke  mi  prezentu  al  vi  la  Ĉessa 

Katon." 

"  Mi  tute  ne  aprobas  ĝian  aspekton  "  diris  la 
Reĝo  "  tamen  se  al  ĝi  plaĉos,  mi  permesos  al 
ĝi  kisi  mian  manon." 

"Tio  ne  plaĉas"  diris  la  Kato. 

La  Reĝo  metis  sian  reĝan  korpon  por  pro- 
tekto  malantaia  Alicion. 

"Vi  ne  insultu"  diris  li  el  tiu  rifuĝejo,  "  kaj 
ne  rig-ardu  min." 

"  La  Kato  ja  rajtas  rigardi  vin  "  ^  diris  Alicio. 
"  Tion  mi  certe  legis  en  iu  libro  kvankam  mi  ne 
povas  rememori  la  titolon." 

"Tamen  ĝi  devas  esti  formovita"  diris  la 
Reĝo  fortemfaze.  Kaj  alvokinte  la  Damon,  kiu 
en  tiu  momento  preterpasas,  "  Mi  tre  volas " 
diris  li  "ke  vi,  karulino,  formovigu  tiun  katon." 

Por  forigi  ĉiujn  malagrablaĵojn,  ĉu  gravaj, 
ĉu  trivialaj,  la  Damo  ja  havis  ĉiam  la  saman 
rimedon.  "  Senkapigu  ĝin "  ŝi  diris,  eĉ  ne 
turnante  la  kapon  por  rigardi. 

"  Do,  mi  venigos  mem  la  ekzekutiston  "  diris 
la  Reĝo,  kaj  tiucele  li  tuj  rapidis  for. 

En  tiu  momento  Alicio  ekaŭdis  la  voĉon  de 
la   Damo,    kiu    malproksime    kriegas    furioze. 

1  "  Eĉ  Kato  rajtas  rigardi  Reĝon  "  estas  angla  popoldiro. 


86  ALICIO  EN  MIRLANDO 

Jam  tri  ludantojn  la  Damo  mortkondamnis 
nur  pro  neĉeesto  en  siaj  vicoj.  La  ludado 
fariĝis  tiel  miksita,  ke  Alicio  neniel  povis 
certiĝi  kiam  ŝi  havas  la  vicon.  Do,  ŝi  prudente 
decidiĝis  reiri  por  eltrovi,  se  eble,  la  nunan 
staton  de  la  ludo,  kaj  serĉi  sian  erinacon.  Sian 
erinacon  ŝi  trovis  batalanta  kontraii  alia  erinaco. 
Jen  tre  oportuna  momento  por  martelumi  ilin 
unu  per  alia,  sed  unu  cirkonstanco  malhelpis  ; 
ŝia  fenikoptero  forestis  en  alia  parto  de  la 
ĝardeno,  kie  (laŭ  la  informo  de  ŝiaj  okuloj)  ĝi 
klopodadas  per  tre  mallertaj  flugpenoj  levi  sin 
sur  arbon. 

Ŝi  rekaptis  la  fenikopteron  kaj  reportis  al  sia 
ludloko  ;  sed  la  batalo  jam  finiĝis  kaj  neniu  el 
la  erinacoj  restis  videbla. 

"  Tio  tamen  ne  estas  tre  grava  "  pensis  Alicio 
"  car  ankaŭ  malaperis  ĉiuj  arkoj."  Do,  pakinte 
la  fenikopteron  sub  la  brako,  por  ke  ĝi  ne  ree 
foriĝu,  ŝi  reiris  al  la  Kato,  en  la  espero  iom  pli 
babiladi  kun  ĝi. 

Ĉirkaŭ  laKato  lagastoj  grandamasekolektiĝis, 
kaj  fortadisputado  okazasinter  laekzekutistokaj 
la  gereĝoj.  Ĉiuj  ĉi  parolas  samtempe;  la  ceteraj 
silente  ĉirkaŭstaras,  kaj  ekscitite  aiiskultas. 

Tuj  kiam  Alicio  aperis,  ĉiuj  disputantoj 
alvokis  ŝin  por  decidi  la  aferon. 

Sed  ĉar  ĉiuj  parolis  samtempe,  estis  por  ŝi 
tre  malfacile  bone  aŭdi  la  diratajn  vortojn. 


LA  gereĜoj  argumentas  kun  la  ekzekutisto  pri  ekzekuto 

DE    LA    SENKORPA    KATKAPO. 


KROKETLUDO  CE  LA  KERA  DAMO    87 

La  ekzekutisto  argumentis  ke  oni  ne  povas 
detranĉi  kapon,  se  ne  ekzistas  korpo  de  kiu  oni 
povas  apartigi  ĝin.  Neniam  en  la  tuta  vivo  li 
devis  trakti  tian  aferon,  kaj  li  jam  estas  tro  aĝa 
por  komenci  tute  novan  metion. 

La  Reĝo  argumentis  :  "  Oni  ja  povas  sen- 
kapigi  ĉion,  kio  nur  havas  kapon  ;  oni  do  ne 
parolu  sensencaĵon." 

Kaj  jen  fine  la  dama  argumento :  "  Se  iel  la 
afero  ne  estos  dece  konsentita  jam  nun,  mi 
ĉiujn  senescepte  ekzekutigos." 

(Tio  ĉi  ja  iom  klarigas  la  kaiizon  de  la  jam 
aludita  eksciteco  de  la  gastoj  !) 

Alicio  ne  povis  elpensi  ion  pli  dirindan  ol : 

"  Gi  apartenas  al  la  Dukino  ;  mi  konsilas  ke 
vi  turnu  vin  al  ŝi." 

"  Si  estas  en  la  kondamnitejo,  vi  venigu  ŝin 
diris  la  Damo." 

La  ekzekutisto  tuj  ekrapidis  for,  kiel  sago  el 
pafarko. 

Tuj  post  lia  foriro  la  Katkapo  komencis  esti 
kvazaŭ  nebula ;  kiam  li  revenis  kun  la  Dukino, 
ĝi  jam  tute  malaperis.  Sekve  la  Reĝo  kaj  la 
ekzekutisto  ĉirkaŭkuris  kiel  frenezuloj  serĉante 
ĝin,  kaj  la  aliaj  iris  returne  al  la  ludejo. 


CAPITRO  IX 

La  Viv-historio  de  la  Falsa  Kelonio^ 

"Vi  ne  povas  imagi  "  diris  la  Dukino  "kiel 
ĝojige  estas  por  mi  revidi  vin,  mia  kara." 
Dirante  tion,  ŝi  ligis  sin  al  Alicio  per  la  brako 
en  tre  bonkamarada  maniero,  kaj  ili  ekmarŝis 
kune. 

Tre  plaĉis  al  Alicio  trovi,  ke  la  Dukino  estas 
nun  bonhumora,  kaj  ŝi  interne  pensiske  antaiae, 
kiam  ili  renkontiĝis  en  la  kuirejo,  eble  igis  ŝin 
malagrabla  nur  la  pipro. 

"  Kiam  vii  estos  Dukino  "  pensis  ŝi  "  da  pipro 
mi  havos  en  mia  kuirejo  ĝuste  neniom.  Supo 
povas  esti  tre  bona  sen  pipro.  Eble  pipro  estas 
ĉiam  la  kaŭzo  kiu  igas  la  homojn  koleraj." 
Kaj  ŝi  daiirigis  tre  fiere,  kvazaŭ  konsciante  ke 
nun  ŝi  eldonas  novan  principon,  tre  gravan  por 

1  Krom  multaj  aliaj  supoj,  la  anglaj  havas  du,  kiujn  oni  nomas 
"  kelonia  "  kaj  "  falskelonia."  La  unua,  kompreneble,  estas 
farata  el  kelonia  viando.  La  alia  estas  je  gusto  tre  simila ; 
kaj  oni  konkludas  ke  se  kelonia  supo  estas  farata  el  la  vera 
kelonio,  la  falskelonia  nur  povas  esti  farata  el  la  Falsa 
Kelonio. 
88 


HISTORIO  DE  LA  FALSA  KELONIO  89 

la  homoj  : — "  Nur  vinagro  acidigas  ilin,  nur 
kamomilo  maldolĉigas,  kaj — (lasta  kaj  plej 
grava  principo)  —  nur  sukeraĵoj  dolĉigas  la 
infanojn.  Se  nur  la  plenaĝuloj  tioii  scius,  ili 
estus  ja  malpli  ŝparemaj " 

Si  jam  tute  forgesis  la  Dukinon,  kaj  eksaltis 
surprize,  aŭdante  ŝian  voĉon  diranta  : — 

"Vi  ion  pripensas,  mia  kara,  kaj  pro  tio 
forgesas  paroli.  Mi  ne  povas  en  la  nuna 
momento  citi  la  moralon  de  tio,  sed  kredeble 
mi  rememoros  ĝin  poste." 

"  Eble  ĝi  ne  havas  moralon  "  AHcio  kuraĝis 
diri. 

"  Tutl  Tut!  Vi  bubino"  diris  la  Dukino 
"  ĉio  ja  havas  moralon,  se  nur  oni  povas  trovi 
ĝin."  Dum  ŝi  parolis,  la  Dukino  premis  sin  pli 
forte  kontraŭ  Alicio. 

Alicio  ne  tre  ŝatis  tiun  ĉi  troproksimiĝon ; 
unue,  ĉar  la  Dukino  estas  (de  proksime)  tre 
malbela  ;  kaj  due,  ĉar  ŝi  havas  ĝuste  la  taŭgan 
altecon  por  apogi  sian  akran  mentonon  sur  la 
ŝultro  de  Alicio.  Tamen,  ĉar  ŝi  ne  volis  esti 
malagrabla,  ŝi  laŭeble  toleris  ĉion. 

"  La  kroketludo  ŝajnas  nun  progresi  pli  bone" 
diris  ŝi. 

"  Mi  konsentas  "  diris  la  Dukino  "  kaj  de  tio 
la  moralo  estas :  '  Ho,  nur  la  amo,  nur  la  amo 
igas  la  mondon  rondiri.'  " 


90  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"  Cu  ne  iu "  preskaŭ  sarkasme  demandis 
Alicio  "antaŭe  diris  en  la  kuirejo  ke  la  kondiĉo 
de  tiu  rondiro  estas  ke  ĉiu  atentu  nur  sian 
aferon  ? " 

"  Nu,  la  signifo  ja  estas  preskaŭ  sama"  diris 
la  Dukino,  ŝultrumante  Alicion  per  sia  men- 
tonego,  "kaj  de  tio  la  moralo  estas  :  'Se  vi 
prizorgas  la  sencon,  la  sonoj  prizorgos  sin 
mem.'" 

"  Ce  ĉiu  afero  ŝi  ja  volas  trovi  moralon " 
pensis  Alicio. 

"  Vi  eble  miras,  kial  mi  ne  ĉirkaŭprenas  al 
vi  la  talion  "  diris  iom  poste  la  Dukino.  "  La 
kaŭzo  estas,  ke  mi  dubas  pri  la  bonhumoro  de 
via  fenikoptero.     Cu  mi  faros  la  provon  ?  " 

"  Ne,  li  eble  mordus  vin."  Alicio  diris  tion 
pro  singardaj  motivoj ;  ŝi  tute  ne  deziris  la 
provon. 

**  Estas  vero"  respondis  la  Dukino.  "  Feni- 
kopteroj  kaj  mustardo  ambaŭ  mordas ;  kaj 
jen  la  moralo  :  "  Samspecaj  birdoj  flugas 
kune." 

"  Tamen  mustardo  ne  estas  birdo "  Alicio 
kritikis. 

"  Vi  estas  prava,  kiel  ĉiam  "  afable  konsentis 
la  Dukino.  "  Mi  tre  admiras  vian  spritecon  ; 
per  viaj  paroloj  vi  ja  igas  ĉion  klara." 

"  Mi  kredas  ke  mustardo  estas  mineralo,  ĉu 
ne?"  diris  Alicio. 


HISTORIO  DE  LA  FALSA  KELONIO  91 

"  Jes,  kompreneble,"  diris  la  Dukino.  (Si 
ŝajne  estis  preta  konsenti  al  ĉio  ajn  de  Alicio 
dirota.)  "  Ne  malproksime  de  tie  ĉi  mi  mem 
havas  grandan  mustardminejon,  kaj  la  moralo  : 
'  Da  tio  kion  mi  jam  havas  C7i  ini7i\  vi  ne  tro 
enigu  en  min' " 

Alicio  dume  profundiĝis  en  pensojn,  kaj  pro 
tio  ne  atentis — eĉ  ne  aiadis — pri  la  dukina 
minejo.     Post  unu  minuto  ŝi  ekkriis  : 

"  Ho  jam  fine  mi  bone  memoras  :  Mustardo 
estas  legomo,  kvankam  ĝi  ne  havas  la  aspekton 
esti  tia." 

"  Mi  tute  konsentas"  denove  diris  la  kon- 
sentema  Dukino  "  kaj  jen  la  moralo : — '  Vi 
ĉiam  estu  laŭ  la  aspekto ' — aŭ  se  vi  volas  ke  mi 
esprimu  ĝin  pli  klare  : — '  Vi  neniam  imagu 
al  vi  ke  vi  ne  estas  aliaspekta  ol  tio, 
kio  al  aliaj  ŝajnus  ke  kio  vi  aŭ  estis 
aŭ  aspektus  esti,  ne  estas  aliaspekta  ol 
kio  vi  antaiae  estis,  estus  ŝajninta  al 
ili     esti     aliaspekta.' " 

"  Mi  kredas  ke  tion  mi  povus  pli  bone 
kompreni"  diris  Alicio  tre  ĝentile  se  mi  havus 
ĝin  skribitan  antaŭ  la  okuloj  ;  sed,  bedaŭrinde 
mi  ne  tute  sukcesis  kapti  la  signifon  dum  vi 
parolis." 

"Tio  ja"  diris  la  Dukino  per  tre  mem- 
kontenta  voĉo  "  estas  nur  nulaĵo  kompare  kun 
la  diroj  kiujn  mi  povus  eldiri." 


92  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"  Tamen  ne  ĝenu  vin,  mi  petas  "  Alicio  rapide 
respondis  "  donante  plilongan  klarigon  ;  mi 
timas  ke  vi  tro  lacigus  vin  per  tia  laboro." 

"  Ho,  ne  parolu  pri  la  laboro,  mi  petas " 
diris  la  Dukino  "  mi  ja  oferas  al  vi  donace  ĉion, 
kion  mi  diris  ĝis  nun." 

"Jen  donaco  efektive  nulkosta ! "  pensis 
Alicio.  "  Mi  tute  ne  ŝatus,  ke  la  naskotagaj 
donacoj  estu  tiaspecaj."  Sed  tion  ŝi  ne  kuraĝis 
diri  laŭte. 

"  Cu  ree  vi  pensas } "  diris  la  Dukino,  kaj 
Alicio  denove  sentis  sur  la  ŝultro  speciale 
fortan  ekpremon  de  la  dukina  mentono. 

"  Mi  ja  rajtas  pensi "  iom  akre  respondis 
Alicio,  ĉar  ŝi  komencis  senti  sin  ĝenata. 

"  Vi  rajtas  certe  "  konsentis  la  Dukino,  "  sed 
ne  pli  ol  porkoj  rajtas  flugi ;  kaj  la  M " 

Sed  en  tiu  momento  Alicio  forte  surpriziĝis, 
ĉar  eĉ  en  la  komenco  de  tiu  tre  ŝatata  vorto, 
la  dukina  voĉo  ekvelkis,  kaj  la  dukina  brako, 
ligita  kun  la  ŝia,  forte  tremis.  Jen,  rekte 
kontraŭ  ili,  vizaĝo  kontraŭ  vizaĝo,  staris  la 
Kera  Damo,  kun  la  brakoj  falditaj.  Si  sulkigas 
fulmotondre  la  brovojn. 

"  Estas  bela  tago,  via  Dama  Moŝtino "  la 
Dukino  komencis  per  tre  humila  kaj  malforta 
voĉo. 

"  Jam  nun  mi  admonas  vin  "  la  Damo  pasie 
interrompis   ŝin,  piedfrapante  la  grundon   "  aŭ 


HISTORIO  DE  LA  FALSA  KELONIO  93 

vi  aŭ  via  kapo  jam  nun  devas  esti  for,  vi 
elektu ! " 

La  Dukino  elektis,  kaj malaperis  ! 

"  Ni  daŭrigu  la  ludadon"  la  Damo  diris  al 
Alicio  ;  kaj  Alicio,  tro  timigite  por  eligi  eĉ  unu 
vorton,  per  malvolantaj  paŝoj  sekvis  ŝin  al  la 
ludejo.  La  aliaj  gastoj,  profitante  la  foreston 
de  la  Damo  jam  sidiĝis  sub  la  arboj  por 
ripozi.  Sed  ekvidinte  la  Damon,  ili  tuj 
levis  sin  kaj  enue  ekludis.  Por  instigi  ilin  la 
Damo  anoncis  ke  eĉ  unumomenta  prokrasto 
kostos  al  la  prokrastanto — la  vivon.  Dum  la 
tuta  ludtempo,  tra  la  tuta  ludkampo,  la  Damo 
ne  ĉesis  malpaci  kun  la  aliaj  ludantoj  kaj  ĉiu- 
momente  kriegis  "  Senkapigu  lin "  aŭ  "  Sen- 
kapigu  ŝin."  La  soldatoj  devis  gardi  la  ĉiu- 
minute  mortkondamnatojn  ;  por  plenumi  tiun 
devon,  estis  necese  ke  ili  forlasu  la  luddevon, 
t.e.  la  devon  esti  arkoj ;  kaj  konsekvence  restis 
post  duonhoro  eĉ  ne  unu  arko ;  ĉiuj  parto- 
prenintoj  (krom  la  Reĝo,  la  Damo,  kaj  Alicio) 
estis  jam  mortkondamnitaj  kaj  soldate 
gardataj. 

La  Damo  —  pro  manko  da  senkapigebla 
materialo — ĉesis  labori,  kaj  per  spireganta  voĉo 
demandis  al  Alicio : 

"  Ĉu  vi  jam  vidis  la  Falsan  Kelonion  } " 

"  Ne  "  respondis  ŝi  "  eĉ  mi  ne  scias  kio  estas 
Falsa  Kelonio." 


94  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"  Gi  estas,"  la  Damo  respondis,  la  kreitaĵo,  el 
kiu  oni  faras  la  falskelonian  supon." 

"  Mi  neniam  vidis  tian  beston  "  diris  Alicio 
"aŭ  eĉ  aŭdis  pri  ĝi." 

"  Vi  venu,  do "  diris  la  Damo  "  kaj  li  mein 
diros  al  vi  sian  vivhistorion." 

En  la  momento  kiam  ŝi  ekiris  kun  la  Damo, 
ŝi  aŭdis  la  Reĝon  diranta  (per  tre  mallaŭta 
voĉo)  al  la  tuta  ĉcestantaro  :  "  Oni  vin  pardonas 
ĉiujn." 

"  Jen  tre  bona  afero  "  ŝi  pensis.  "  Do,  malgraŭ 
ĉio,  tiuj  teruraj  ekzekutoj  ne  efektiviĝos.  Mi 
tre,  tre  ĝojas  pri  tio." 

Baldaŭ  ili  alvenis  al  Grifo  kuŝanta  en  la  sun- 
lumo  kaj  profunde  dormanta.  (Se  vi  ne  scias 
kio  estas  Grifo,  rigardu  la  ilustrajon.) 

"  Levu  vin,  dormemulo"  ordonis  la  Damo 
"  kaj  konduku  ĉi  tiun  fraŭlinon  al  la  Falsa 
Kelonio,  por  ke  ŝi  aŭskultu  lian  vivhistorion." 
Tiam  por  ekskuzi  sin  al  Alicio  ŝi  aldonis  :  "  Mi 
mem  devas  iri  returne  por  aranĝi  kelkajn  ekze- 
kutojn  kiujn  mi  ordonis." 

Kaj  ŝi  foriris  lasante  Alicion  sola  kun  la 
Grifo. 

La  Grifo,  levinte  sin  kaj  frotinte  la  okulojn, 
atendis  ĝis  la  Damo  malaperis  kaj  tuj — tuj 
mokridis  ŝin.  "  Jen  bona  ŝerco  "  li  diris,  duone 
al  si,  duone  al  Alicio. 

"  Ho,  ĝin  diru  al  mi,  mi  petas  "  Alicio  diris. 


LA    GRIFO    PROFUNDE    DORMIS. 


HISTORIO  DE  LA  FALSA  KELONIO  95 

"  Nu,  la  ŝerco  estas  ŝi  mem  "  diris  la  Grifo. 
"  Cio  tio  pri  la  ekzekutoj  estas  nur  ŝia  fantazio  ; 
oni  ja  fakte  neniun  ekzekutas !  Tamen,  vi 
rapidiĝu  ! " 

"  Tie  ĉi  ĉiu  ja  ordonas  rapidiĝi  "  pensis  Alicio, 
dum  ŝi  malrapide  sekvas  ĝin.  "  Neniam  en  la 
tuta  vivo  oni  tiom  ĉirkaŭordoiiis  min,  neniam  !  " 

Ne  multe  progresinte,  ili  jam  ekvidis  malprok- 
sime  la  Falsan  Kelonion.  Li  sidis  tutsola  sur 
iu  rokrando,  kaj  havis  tre  tristan  mienon.  Kiam 
ili  pli  proksimiĝis,  Alicio  povis  aŭdi,  ke  li 
ĝemas  tiel  profunde  ke  li  riskas  rompi  al  si  la 
koron.  Si  eksentis  por  li  tre  fortan  kompaton, 
kaj  demandis  al  la  Grifo  : 

"  Kiaspeca  estas  lia  doloro  ?  " 

Sed  la  Grifo  respondis  per  preskaŭ  tiaj  samaj 
vortoj,  kiajn  li  ĵus  uzis  pri  la  Damo : 

"  Cio  tio  pri  la  doloro  estas  nur  lia  fantazio ; 
li  ja  ne  havas  realajn  dolorojn. — Tamen,  vi 
rapidiĝu." 

Do,  ili  marŝis  kune  rekte  al  la  Falsa  Kelonio. 
Tiu  rigardis  ilin  el  grandaj  larmplenaj  okuloj, 
sed  diris  nenion. 

"  Tiu  ĉi  fraŭlino  tre  deziras  scii  vian  historion" 
diris  la  Grifo. 

"  Mi  volonte  diros  ĝin  al  ŝi  "  diris  la  Falsa 
Kelonio  per  profunda,  kvazaŭ  kaverna  voĉo. 
"Vi  ambaŭ  sidiĝu,  mi  petas.  Kaj  eĉ  ne  unu 
vorton  parolu,  ĝis  mi  finos." 


96  ALICIO  EN  MIRLANDO 

Ili  do  sidiĝis,  kaj  dum  kelkaj  minutoj  neniu 
parolis.  Alicio  pensis  interne,  "  Kiamaniere  li 
povos  fini,  se  neniam  li  komencos,  tio7i  mi  ne 
povas  kompreni."     Tamen  ŝi  pacience  atendis. 

"  lam  en  la  pasinto "  diris  fine  la  Falsa 
Kelonio  kun  profunda  ekĝemo  "mi  estis  vera 
Kelonio." 

Sekvis  tiujn  vortojn  tre  longa  silento,  kiun 
interrompis  nur  la  okazaj  interjekcioj  {^Hjckrrh, 
HjckrrJi)  de  la  Grifo  kaj  la  konstanta  plor- 
ĝemado  de  la  Falsa  Kelonio.  Alicio  preskaŭ 
decidiĝis  levi  sin  kaj  peti  forpermeson,  dirante. 
'  Mi  tre  dankas  vin,  sinjoro,  por  via  interesa 
rakonto.'  Tamen,  ĉar  ŝi  supozis,  ke  li  nepre 
diros  iom  pli,  ŝi  restis  trankvile,  kaj  nenion  diris. 

"Kiam  mi  estis  malgrandulo"  fine  la  Falsa 
Kelonio  daŭrigis  iom  pli  trankvile  (kvankam  eĉ 
nun  li  plorĝemis  ne  malofte)  "  la  gepatroj  sendis 
min  al  lernejo  en  la  maro.  La  instruisto 
estis  iu  maljuna  kelonio — ni  kutime  nomis  lin 
Testud' " 

"Pro  kio  vi  nomis  lin  Testud "  ĉar  li  ne 
estis  Testudo?"  interrompis  Alicio. 

"Ni  ja  nomis  lin  Testud',  ĉar  li  estis  fame 
konata  te-studento,  kaj  tre  ŝatis  paroli  pri  la 
te-kulturo.  Cu  vi  ne  povis  konkludi  tion,  ne 
demandinte  ? " 

La  Falsa  Kelonio  evidente  indignis,  ke  pro 
ŝia  malspriteco  li  devis  doni  tiun  klarigon. 


HISTORIO  DE  LA  FALSA  KELONIO  97 

Kaj  la  Grifo  aldonis  :  "  Vi  devas  honti,  de- 
mandinte  pri  tia  simpla  afero." 

Tiam,  por  doni  pli  fortan  emfazon  al  la 
riproĉo,  ambaŭ  sidis  silente  kaj  rigardegis 
Alicion,  ĝis  pro  konfuzo  ŝi  estus  tre  kontenta 
ke  la  tero  malfermiĝu  kaj  kovru  ŝin.  Fine,  la 
Grifo  diris  al  la  Falsa  Kelonio  : 

"  Vi  rapidu,  malrapidulo!  oni  ne  povas  tie  ĉi 
atendi  la  tutan  tagon." 

La  Falsa  Kelonio  daiirigis  per  jenaj  vortoj  : — 

"  Jes,  ni  iris  al  la  lernejo  en  la  maro,  kvankam 
vi  eble  ne  kredas  tion " 

"  Mi  ne  diris  ke  mi  ne  kredas "  interrompis 
Alicio. 

"  Vi  ja  ofte  diris  tion  "  diris  la  Falsa  Kelonio 
"  almenaŭ  se  vi  similas  aliajn  hominfanojn." 

Kaj  antaŭ  ol  AHcio  povis  ree  ekparoli,  la 
Grifo  ekkriis  al  ŝi  severe:  "  Vi  fermu  la  buŝon  !  " 

La  Falsa  Kelonio  daŭrigis :  "  Tre  bonan 
instruadon  ni  havis  ;  fakte,  ni  iris  lernejon 
ĉiutage " 

"  Pri  tio  vi  ne  devas  fanfaroni "  diris  Alicio 
^'  ankaŭ  mi  iras  en  ĉiutagan  lernejon." 

"  Cu  vi  lernas  ekstraĵojn  ? "  demandis  la 
Falsa  Kelonio. 

"Jes"  respondis  Alicio  "  la  francan  lingvon 
kaj  la  muzikon." 

"  Ankaia  la  vestlavadon  ?  "  demandis  plue  la 
Falsa  Kelonio. 


98  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"  Certege  ne  !  "  indignis  Alicio. 

"  Do,  malgraŭ  ĉio,  la  via  ne  estis  efektive 
altranga,  bonstila  lernejo "  diris  triumfe  la 
Falsa  Kelonio.  "  En  la  nia,  oni  ja  presigis  ĉe 
la  kontfino  : 

'La  franca  lingvo,  la  muziko,  kaj  la  vest- 
lavado — ekstraj.'  " 

"  Laia  mi,  vi  ne  multe  bezonis  la  vestlavadon  " 
diris  Alicio  "  ĉar  vi  vivis  sur  la  marfundo." 

"  Miaj  gepatroj  povis  pagi  nek  por  tiu 
ekstraĵo,  nek  por  la  aliaj  "  la  Falsa  Kelonio 
diris  ĝemante.  "  Ili  pagis  nur  la  ordinarajn 
kurspagojn." 

"  Kiajn  temojn  la  ordinara  kurso  enhavis  ?  " 
Alicio  demandis. 

"Por  komenci "  respondis  la  Falsa  Kelonio 
"  La  Libro-lekado  kaj  la  Plumskrapado ;  ankaŭ 
la  diversaj  fakoj  de  Aritmetiko — Ambicio,  Kor- 
premo,  Multimpliko,  kaj  Diveno." 

"  Pri  Multimpliko  "  Alicio  kuraĝis  diri  "  mi 
neniam  aŭdis.     Kio  ĝi  estas  ?  " 

La  Grifo  levis  surprize  ambaŭ  birdpiedojn. 
(Li  ankaŭ  havis  en  la  posta  parto  du  best- 
piedojn — vidu  la  ilustraĵon.) 

"  Kion  ? "  Ĝi  ekkriis  "  neniam  aŭdis  pri 
Multimpliko  kaj  tamen  scias  pri  la  Divenarto  ? 
Nu  tiu  arto  kaj  la  arto  multimpHki  estas  re- 
ciproke  konversaj ;  kaj  nur  postkiam  oni  multe 
praktikis  impHkon,  estas  permesate  eĉ  komenci 


HISTORIO  DE  LA  FALSA  KELONIO  99 

la  arton  diveni.  Diveno  sen  antaŭa  impliko 
estas  ja  tute  senvalora.  Tamen  vi,  ne  konante 
Multimplikon,  pretendas  bone  koni  la  Divenon. 
Eĉ  idioto  ne  kredus  tion." 

Alicio  jam  ne  havis  la  kuraĝon  por  demandi 
plu  al  la  Grifo  pri  la  marlerneja  Aritmetiko. 
Turnante  sin  for  de  li,  ŝi  demandis  al  la 
Falsa  Kelonio : 

"  Kion  alian  vi  devis  lerni  ?  " 

"  En  la  unua  loko,  la  Misterojn  "  respondis  la 
Falsa  Kelonio  kalkulante  la  temojn  per  siaj 
piedaĵoj,  nome  Mistero  Antikva  kaj  Mistero 
Moderna :  ankaŭ  la  Disigarto.  La  Disigarta 
instruisto  estis  maljuna  angilo  kiu  venis  nur 
unufojon  en  ĉiu  semajno  ;  li  instruis  al  ni  disigi 
ĉiujn  objektojn,  ĉu  ebenaj,  ĉu  solidaj  kaj  Kolerigi 
ŭorbildojn. 

"  Kiamaniere  oni  faris  tion  ? "  demandis 
Alicio. 

"  Nu,  la  detala  klarigo  estus  ja  tre  teda  "  diris 
la  Falsa  Kelonio  "  tamen  mi  certigas  al  vi  ke 
niaj  lernejanoj,  se  ili  bezonus,  ekzemple,  ruĝigi 
blankajn  rozojn  (kiel  hodiaŭ  la  ĝardenistoj  de 
la  Damo)  tre  hontus  uzi  ilian  kolorilon  ;  kaj 
eĉ  por  ruĝigi  la  Damon  mem,  la  koleriga 
metodo  estus  multe  pli  bonartista  ol  la  koloriga. 
Eble  la  Grifo  volos  aldoni  pluan  klarigon." 

"  Mi  ne  povas  "  diris  la  Grifo  "  ĉar  pro  manko 
da   tempo  mi   neniam   lernis   la   kolerigarton. 


loo  ALICIO  EN  MIRLANDO 

La  klasika  profesoro  tre  okupis  mian  tempon  ; 
li  ja  estis  vera  kankro." 

"  Mi  ne  lernis  de  li "  diris  ĝemante  la  Falsa 
Kelonio.  "  Oni  diris  ke  li  instruis  la  Ratinan 
kaj  Blekan  lingvojn.     Cu  mi  estas  prava.?" 

"  Tute  prava  "  diris  la  Grifo,  ankaŭ  ĝemante, 
kaj  pro  la  dolorigaj  memoraĵoj  ili  ambaŭ  kovris 
la  vizaĝojn  per  la  piedaĵoj. 

"Kaj  kiom  da  horoj  ĉiutage  vi  studis  en  la 
lernejo?"  Alicio  faris  tiun  demandon  en  la 
celo  kiel  eble  plej  rapide  enkonduki  novan 
paroltemon. 

"  Dek  horojn  "  respondis  la  Falsa  Kelonio  "en 
la  unua  tago,  naŭ  en  la  dua  kaj  tiel  plu." 

"Jen  tre  kurioza  aranĝo  "  diris  Alicio. 

"iV?^,  ligiĝis  kun  tiu  'kurioza'  aranĝo" 
aldiris  la  Grifo  "  unu  tre  ŝatata  konsekvenco  ; 
ĉar  en  la  dekunua  tago  nuligiĝis  ĉiuj  lecionoj." 

"Ĉu  vi  volas  komprenigi "  diris  Alicio  tre 
mirigite  "  ke  en  la  dekunua  tago  la  lernejanoj 
havis  la  tempon  tute  libera  ?  " 

"Certe"  diris  la  Falsturto. 

"Kaj  kio  okazis  en  la  dekdua  tago"  Alicio 
vigle  demandis. 

"Jen  sufiĉe  pri  la  lecionoj  "  la  Grifo  inter- 
rompis  ŝin  tre  firme.  "  La  Falsa  Kelonio  nun 
rakontos  al  vi  ion  pri  la  ludoj." 


CAPITRO  X 
La  Omara  Kvadrilo 

La  Falsa  Kelonio  profunde  ekĝemis,  kaj  tiris  la 
postan  flankon  de  unu  piedaĵo  trans  la  okuloj. 
Li  fikse  rigardis  Alicion  kaj  forte  penis  paroli, 
sed  liaj  plorĝemoj  dum  kelkaj  minutoj  neebligis 
la  parolojn. 

"  Li  kondutas  same  kvazaŭ  li  havas  oston  en 
la  ĝorgo"  diris  la  Grifo  kaj  tuj  klopodis  (per 
fortoj  skuoj  kaj  manfrapoj  sur  la  dorson)  eligi 
la  oston.  Fine  la  Falsa  Kelonio  regajnis  la 
voĉpovon,  kaj  kun  larmoj  glitfalantaj  sur  siaj 
vangoj  komencis  : 

"  Eble  vi  ne  loĝis  longan  tempon  sub  la  maro 
(Alicio  intermetis  '  Mi  neniam')  eble  ankaŭ  vi 
neniam  estas  prezentita  al  Omaro  —  (Alicio 
komencis  diri  '  Mi  unufojon  gustumis — '  sed 
rapide  haltigis  sin  kaj  diris  anstataŭe  '  Mi 
neniam')  —  do  vi  eĉ  ne  povas  imagi,  kia  rava 
afero  estas  la  Omara  Kvadrilo." 

"  Mi  devas  konfesi  ke  ne "  diris  Alicio. 
"  Kiaspeca  ĝi  estas  ?  " 

"  Nu "  la  Grifo  respondis  "  oni  komence 
formiĝas  en  unu  rangon  laŭ  la  marbordo " 

101 


I02  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"  En  du  rangojn "  interrompis  la  Falsa 
Kelonio  "da  fokoj,  kelonioj,  k.c.  Poste,  kiam 
oni  formovis  ĉiujn  meduzojn " 

—  "  Kio  ordinare  konsumas  multe  da  tempo  " 
intermetis  la  Grifo. 

—  "  Oni  du  fojojn  antaŭen  iras " 

—  "ĉiu  kun  sia  kundancanta  omaro  "  —  ree 
interrompis  la  Grifo. 

—  "  Kompreneble  "  konsentis  la  Falsa  Kelo- 
nio — "du  fojojn  antaŭen  iras,  turniĝas  kun  la 
kunulo " 

—  "  Ŝanĝas  la  kunulon  kaj  reiras  samvice  " 
diris  la  Grifo. 

—  "  Poste  "  la  Falsa  Kelonio  rekomencis  "  oni 
ja  jetas  la " 

—  "  la  omarojn"  ekkriis  ekscitite  la  Grifo, 
kaj   saltis  en  la  aeron. 

—  "  Kiel  eble  plej  malproksimen  en  la 
maron " 

—  "  Naĝsekvas  ilin  "  la  Grifo  kriis,  ankoraia 
pli  ekscitite. 

—  "Renversas  sin  en  la  maro — "  dirante  tion 
eĉ  la  Falsa  Kelonio  saltis  furioze  sur  la  pied- 
pintoj. 

—  "  Denove  ŝanĝas  la  kunulon —  "  Ci  tiun 
fojon  la  Grifo  tiel  forte  kriegis,  ke  ŝajnis  al 
Alicio  ke  ŝiaj  oreloj  krevas. 

—  " Renaĝas  al  tero,  kaj — ^jen  la  fino  de  1'  unua 
movado"  diris  la  Falsa  Kelonio.     En  tiu  mo- 


LA  OMARA  KVADRILO  103 

mento  li  subite  mallaŭtigis  la  voĉon,  kaj  ambaŭ 
bestoj  kiuj  ĵus  freneze  ĉirkaŭsaltis,  ree  sidiĝis, 
kaj  rigardis  Alicion  trankvile  kaj  tre  melankolie. 

"  Ĝi  nepre  estus  tre  plezuriga  danco  por  al- 
rigardi "  diris  Alicio. 

"  Ĉu  vi  volus  vidi  iometon  da  ĝi  ?  "  demandis 
la  Falsa  Kelonio. 

"  Ho,  mi  tre  ŝatus  ĝin  "  respondis  Alicio. 

"  Ni  do  tradancu  kune  la  unuan  parton"  diris 
la  Falsa  Kelonio  al  la  Grifo,  "  la  omarojn  ni  ja 
povos  imagi.     Kiu  el  ni  kantos  la  muzikon  ?  " 

"  Ho,  vi  kantu  "  diris  la  Grifo  "  ĉar  mi  forgesis 
la  vortojn." 

Ili  do  komencis  danci  ĉirkaŭ  Alicio.  Ne 
malofte,  pro  tro  apudaj  paŝoj,  ili  piedpremis  al 
ŝi  la  piedfingrojn.  Ambaŭ  markis  la  taktojn 
svingante  la  dekstran  antaŭpiedaĵon  ;  kaj  tre 
malrapide,  tre  triste  la  Falsa  Kelonio  kantis  : — 

'■^  Ho^  Limak\  vi plirapidii ! ''''  la  merlango plende  ĝemas ; 
*'  Carfoketio  post  ni  sekvas,  kaj  la  voston  al  vii premas  ! 
Kelonioj  kaj  omaroj  je  fervoro  tiuj  bolas, 
Kaj  atendas  vin  siir  sablo  !     Cu  vi  ankaŭ  danci  volas  ? 
Vi  konsentas,  cu  ne  vere  ?      Vi  konsentas  partopreni? 
Vi  konsentas.     Ĉu  ne  vere  ?    Ho,  konsentu  partopreni. 

Ho,  imagu  vi  la  ravon  esti  supren  altlevita  ! 
Esti  kttn  omar  kunulo  for  en  maron  forĵctita  !  " 
'■'■  Ne!     Tro  longen  ! "  diris  la  limak',  skuante  sin  time^ne, 
"  Mi  ne  volas."     Al  merlango  do  rifuzis  li  dankeme. 
Ja  konsenti  li  ne  volis,  li  7ie  povis  partopreni, 
Ja  konsenti  li  ne  povis,  li  ne  volis  partopreni. 


I04  ALICIO  EN  MIRLANDO 

Fisamiko  al  li  diris  ' '  Ne  tre  gravas  la  distancoj  ; 

Aliborde  estas  ja  alia  lando  kaj  la  FrancoJ  ! 

Ju  pli  longen  de  Anghcjo^  pli  apiide  al  Francujo  ! 

Do,  ne  timu  !     Ĉar  sur  ainbaŭ  bordoj  jen  por  vi patrujo. 

Vi  konsentas,  tu  ne  vere  ?      Vi  konsentas  partopreni  ? 

Vi  konsentas,  ĉu  ne  vere  ?     Ho,  konsentu  partopreni  ! 

Kiam  la  dancado  finiĝis,  Alicio  interne  sentis 
ke  ĝi  estas  teda  kaj  eĉ  ne  sendanĝera  por  ŝi  ; 
tamen  ŝi  diris  ĝentile  : — 

"  Mi  tre  dankas  ;  mi  tre  interesiĝis  vidante 
la  dancadon ;  kaj  speciale  plaĉis  al  mi  tiu 
kurioza  kanto  pri  la  merlango." 

"  Ho,  pri  la  merlangoj  "  diris  la  Falsa  Kelonio 
"  vi  kompreneble  vidis  ilin  ?  " 

"Jes"  Alicio  respondis  "  tre  ofte  mi  vidis 
ilin  en  lafrit " 

"  Pri  Lafrito,  mi  ne  scias  kie  sidas  tiu  urbo  " 
diris  la  Falsa  Kelonio  "  sed  se  vi  tre  ofte  vidis 
ilin,  vi  kompreneble  konas  kian  aspekton  ili 
havas  ? " 

"  Mi  kredas  ke  jes  "  diris  Alicio,  konsiderante. 
"Ili  havas  la  vostojn  en  la  buŝoj ;  ankaŭ  ili 
estas  kovritaj  per  paneroj." 

"  Pri  la  paneroj  vi  eraras "  diris  la  Falsa 
Kelonio  "iii  ne  povas  pro  la  marviŝo  teni 
panerojn  sur  la  korpo.  Sed  pri  la  vostoj  vi  7ie 
eraras,  kaj  la  kaŭzo  ja  estas " 

En  tiu  momento  la  Falsa  Kelonio  oscedis  kaj 
fermis  la  okulojn,  dirante  al  la  Grifo :  "  Vi  diru 
al  ŝi  pri  la  kaŭzo  kaj  ĉion  tion." 


LA  OMARA  KVADRILO  105 

"  La  kaŭzo  estas  "  diris  la  Grifo  "  ke  ili  per- 
sistis  iri  danci  kun  omaroj  ;  do,  oni  ĵetis  ilin 
malproksimen  en  la  maro ;  do  ili  havis  tre 
longan  falon  ;  do,  la  vostoj  fiksiĝis  en  la  buŝoj, 
kaj  oni  ne  povis  malĥksi  ilin;  do — jen  ĉio." 

"  Mi  dankas"  diris  Alicio  "  tio  estas  por  mi 
tre  interesa.  Gis  hodiaŭ  mi  sciis  tre  malmulte 
pri  merlangoj." 

"  Mi  povas  diri  al  vi  pli  ol  tio,  se  al  vi  plaĉos," 
diris  la  Grifo.  "  Ĉu  vi  scias  kial  oni  nomas  tiun 
fiŝon  merlango  ? " 

"  Mi  neniam  pripensis  tiun  demandon  "  diris 
Alicio.     "  Kial  do  ?  " 

"  Car  ĝia  lango  estas  ĉiam  en  la  maro"  klarigis 
la  Grifo  "kaj  la  maron  ĝi  prefere  silabas  per 
'  e '  nur  pro  ĝia  partianeco  por  la  Francoj  ;  vi 
kredeble  rimarkis  per  kia  sopira  voĉo  ĝi  kantis 
^ pli  apude  al  Fra^icujo!  " 

(En  la  angla  teksto  li  tute  alie  klarigis  la 
nomon.  Por  ekkompreni  ĝin,  oni  devas  identigi 
en  la  pensoj  la  vortojn  "  merlango  "  kaj  "  blanki- 
gilo  "  kiuj  en  angla  lingvo  havas  saman  sonon 
ŭhajting.     Jen  la  teksta  dialogo  : — 

"Ĉu  vi  scias  kial  oni  nomas  ĝin  merlango?" 
diris  la  Grifo. 

"  Mi  neniam  pripensis  tiun  demandon  "  diris 
Alic|o.     "Kialdo?" 

"Ĝi  poluras  la  bot-kaj  ŝuojn  "  diris  tre  solene 
la  Grifo. 


io6  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"  Pol-ur-as  la  bot-kaj  ŝu-ojn "  Alicio  ripetis 
tre  malrapide,  dispecigante  la  vortojn  en  la  celo 
eligi  la  nepre  kaŝitan  signifon. 

"  Per  kio  oni  poluras  viajn  ŝuojn  ?  "  demandis 
la  Grifo. 

Alicio  rigardis  sur  ilin  kaj  iom  konsideris 
antaŭ  ol  respondi : 

"  Mi  kredas  ke  oni  traktas  ilin  per  ciro  aŭ  iu 
alia  nigrigilo." 

"Tie  ĉi,  sub  la  maro"  diris  la  Grifo  per  tre 
profunda  voĉo  "oni  poluras  botojn  per  blankigilo. 
Do,  vi  nun  komprenas.") 

"Kaj  el  kio  oni  fabrikas  viajn  piedirilojn  ?" 
Alicio  demandis  scivole. 

"  Ho,  pri  la  piediriloj  "  respondis  la  Grifo 
"  unue  mi  konsilas  al  vi  ne  uzi  tiajn  longajn 
kombinaĵojn,  kiujn  nur  la  plej  lertaj  maranoj 
povas  uzi  sen  la  danĝero  esti  malkomprenataj. 
Due,  por  respondi  la  demandon,  jen  la  iloj  kiujn 
ni  uzas  por  igi  la  submaranojn/zV  diri  la  veron 
— ni  metas  sub  la  piedoj  algojn,  efektive  ĉion 
verdan,  ĉar,  bedaiirinde,  ne  ĉiuj  niaj  gejunuloj 
estas  instinkte  verd-ireniaj'' 

"  Se  mi  estus  la  merlango "  diris  Alicio 
ankoraŭ  pripensante  la  kanton,  mi  dirus  al  la 
fokeno  :  "  Malantaŭen  Sinjoro  !  oni  ne  bezonas 
vinr 

"  La  Merlangoj  ja  ĉiam  volas  kunhavi  foke- 
non  "  diris  la  Falsa  Kelonio  "  kaj  sen  fokeno 


LA  OMARA  KVADRILO  107 

neniu  prudenta  merlango  volus  vojaĝi  ien  en 
la  maro." 

"  Cu  vere  ne?"  Alicio  demandis  tre 
mirigite. 

"  Kompreneble  ne  "  respondis  la  Falsa  Kelonio, 
"ĉar  dum  la  vojaĝo  li  eble  bezonos  reklami 
siajn  komercaĵojn  en  la  vizitataj  havenoj,  kaj 
kunhavante  fokenon  li  povos  respondi  sen- 
ĝene  al  la  demando  :  '  Cu  vi  havas  afiŝon  ? '  nur 
montrante  al  ĝi  kaj  dirante  '  Jen,  sidante  sur  la 
pakaĵoj,  jena  fiso  ! ' " 

Car  AHcio  ne  tuj  komprenis  lian  klarigon  pri 
la  fiŝa  afiŝo,  la  Falsa  Kelonio  ofendiĝis  kaj  la 
Grifo  profitis  la  silenton  por  proponi  ke  nun 
AHcio  rakontu  al  ili  sian  historion. 

"  Mi  nur  povus  rakonti  miajn  aventurojn 
komencante  per  la  hodiaŭa  mateno  "  diris  AHcio 
naive,  "  ĉar  ne  utilus  priparoH  la  antaŭajn 
tagojn,  eĉ  la  hieraŭan,  pro  tio  ke  mi  ne  estis  la 
sama  persono." 

"  Ĉion  tion  vi  devas  klarigi "  diris  la  Falsa 
Kelonio. 

"  Ne,  ne !  la  aventurojn  antaŭ  ĉio  aHa " 
diris  malpacience  la  Grifo,  "  per  klarigoj  oni  ja 
terure  perdas  la  tempon." 

Sekve,  AHcio  komencis  rakonti  al  iH  siajn 
aventurojn  de  la  tempo  kiam  ŝi  ekvidis  la 
Blankan  Kuniklon.  En  la  komenco  ŝi  sentis 
sin  tre  timema,  pro  la  fakto  ke  ambaŭ  bestoj  tre 


io8  ALICIO  EN  MIRLANDO 

alproksimiĝis  al  ŝi — ĉe  ĉiu  flanko  po  unu — kaj 
tre  larĝe  malfermis  la  okulojn  kaj  buŝojn. 
Tamen  dum  la  rakontado  ŝi  iom  post  iom 
fariĝis  pli  sinfida. 

La  ailskultantoj  restis  tute  trankvilaj  ĝis  ŝi 
rakontis  pri  la  deklamo  (antaŭ  la  Raŭpo)  de  la 
poemo  "  Patro  Vilco."  Kiam  ŝi  diris  al  ili  ke  la 
vortoj  elvenis  el  la  buŝo  tute  malpravaj,  la  Falsa 
Kelonio  profunde  enspiregis  kaj  diris  "Jen  tre 
kurioza  fakto." 

"  Apenaii  povus  esti  io  pli  kurioza  "  aldonis  la 
Grifo. 

"  La  vortoj  elvenis  malpravaj "  ripetis  la 
Falsa  KeloniO;  kaj  profunde  pensis. 

Post  kelkaj  momentoj  ĝi  diris  : — 

"  Mi  do  tre  ŝatus  aŭskulti,  se  la  Fraŭlino 
volus  nun  deklami  ian  versaĵon.  Vi  ordonu  ke 
ŝi  komencu." 

Li  rigardis  la  Grifon  kvazaŭ  li  kredas  ke  ĝi 
havas  la  rajton  ordoni  ŝin. 

"  Vi  stariĝu  "  diris  la  Grifo  al  Alicio  kaj  de- 
klamu  "  la  Dorineiiiulo.^' 

"  La  kreitaĵoj  ja  terure  ordonadas  min " 
pensis  Alicio  "  kaj  igas  min  deklami  la  parker- 
ajojn  same  kiel  se  mi  estus  en  la  lernejo." 

Tamen  ŝi  leviĝis  kaj  komencis  la  deklamon, 
sed  ŝia  kapo  pleniĝis  de  la  Omara  Kvadrilo  en 
tia  grado  ke  apenaŭ  ŝi  konsciis  kion  ŝi  diras,  kaj 
la  vortoj  venis  tre,  tre  kurioze  : — 


LA  OMARA  KVADRILO  109 

len  la  voc'  de  V  Omar  !  7ni  audis  la  krion, 
•*  Vitnin  bakis  tro  brttne,  vi  iru  Azion  /" 
La  hararon  netigas  en  tiu  okazo 
La  anas"  per  /'  oktdoj,  sed  li  per  la  nazo. 
Kiam  seka  la  sablo,  li  kvazaŭ  monarho 
Malestime  parolas  eĉ pri  la  sarko. 
Kiam  tajdo  kun  tarkoj  amase  enjluas 
Malfiera  la  voco  per  kiu  li  bruas. 

"  Tiuj  certe  ne  estas  la  vortoj  kiujn  ini  lernis 
en  la  infaneco  "  diris  la  Grifo. 

"Tiujn  vortojn  mi  neniam  aŭdis  ĝis  la  nuna 
momento"  diris  la  Falsa  Kelonio  "  ĝi  ja  estas 
nur  sensencaĵo." 

Alicio  diris  nenion.  Fininte  la  verson,  ŝi 
sidiĝis,  metis  la  manojn  al  la  kapo,  kaj  ekmiris 
ĉu  iam  ŝia  vivo  refariĝos  ordinara. 

*'  Mi  tre  volus  scii  la  klarigon  de  ĉio  tio  "  diris 
la  Falsa  Kelonio. 

"  Si  ne  povas  klarigi "  la  Grifo  vigle  inter- 
metis.     "  Eldiru  la  duan  verson." 

"  Sed  pri  lia  hararo  "  persistis  la  Falsa  Kelonio 
"  li  fakte  ne  povus  netigi  ĝin  per  la  nazo." 

Alicio  havis  nenion  por  diri  ;  ŝi  nur  rigardis 
ilin  senhelpe. 

"  Vi  eldiru  la  duan  verson  "  ripetis  la  Grifo 
"  ĝi  komenciĝas  per  la  vortoj  *  Lian  donion 
pasante ' " 

Alicio  ne  kuraĝis  malobei,  kvankam  ŝi  estis 
certa  ke  ĉio  nepre  elvenos  malprave.  Per 
tremanta  voĉo  ŝi  eldiris  : — 


iio  ALICIO  EN  MIRLANDO 

Lian  dojnon  pasante^  per  jimi  oknlo 
Mi  ekvidis  panteron  kun  gtif  por  kunulo. 
La  pantero  englutis  ja  ĉion  gluteblan^ 
Al  la  gufo  lasante  nenion  vianĝeblan. 
Lafesteno  finiĝis  :  al  la  guf  li  pertnesis 
La  kuleron  empoH;  li  tneni  neforgesis 
La  tj-ajicilon  enpaki  virinan  en  mufoii 
Kaj  per  tio  li  ankaŭ  distrancis  la / 

En  tiu  momento  la  Falsa  Kelonio  mal- 
pacience  interrompis  ŝin  : — 

"  Por  kio  utilas  "  li  diris  "  ke  vi  eldiru  tiajn 
versaĉojn,  ne  dume  klarigante  ilin  ?  Gi  estas  ja 
la  plej  konfuziga  lingvaĵo  kiun  iam  en  la  vivo 
mi  aŭskultis." 

"  Jes "  konsente  diris  la  Grifo  "  ankaŭ  mi 
opinias  ke  estos  bone  ne  plu  daŭrigi  tiun 
deklamaĵon."  Ankaŭ  Alicio  tre  ĝoje  kon- 
sentis. 

''  Cu  vi  volas  ke  ni  tradancu  la  duan  parton 
de  la  Omara  Danco  ?  "  proponis  la  Grifo  "  aŭ 
ĉu  vi  eble  preferus  ke  la  Falsa  Kelonio  kantu 
al  vi  ?  " 

"  Ho,  mi  certe  preferus  la  kanton,  se  la 
Falsa  Kelonio  komplezos."  Alicio  respondis 
tiel  fervore  ke  la  Grifo  diris,  ofendite  : 

"  H'm  !  Pri  gustoj  ne  utilas  diskuti."  "  Do,  se 
agrable  al  vi,  karulo,  vi  kantu  por  ŝi  '  Kelonia 
Supo'  " 

La  Falsa  Kelonio  ekĝemis  profunde,  kaj 
kantis  per  voĉo  iafoje  plorsufokita  : 


LA  OMARA  KVADRILO  iii 

Supo  alloga  de  verda  kolor' 

Preiaje  la  sepa  hor  ! 
De  la  vespero  la  cefa  glor  ! 

Stipo  vespera,  bela  vi  Sup^  ! 

Siipo  vespera,  bela  vi  Sttp^  ! 
Sii-tipo  ve-espera,  Sii-upo  ve-espera 

Bela,  ho  bela  vi  Sup'  ! 

Ho,  bela  Supo  !  pli  bona  ol  truf, 

01  supo  el  bovida  hitf  ! 
ĉion  fordomis  mi  por  suf — 

— ih  da  vi,  ho  bela  vi  Stif  ! 

— ice  da  vi,  ho,  bela  vi  Sup^  ! 
Su-upo  ve-espera,  Su-upo  ve-espera  ! 

Bela,  ho  bela  vi  Suf  ! 

—  VJ  SUP  ! 

"  Denove  la  horon  "  ekkriis  la  Grifo.  Sed 
kiam  la  Falsa  Kelonio  nur  komencis  rekanti 
ĝin,  de  iu  malproksima  loko  aŭdiĝis  laŭta 
ekkrio : — 

"  La  pjvceso  komeiiciĝas  !  " 

"  Vi  rapidu  do  "  kriis  la  Grifo  al  Alicio,  kaj 
preninte  ŝin  per  la  mano,  ĝi  rapidis  for,  ne 
atendante  la  finon  de  la  horo. 

Pri — kio — oni — pro — cesas  ?  "  AHcio  dum  la 
kurado  demandis  spiregante ;  sed  la  Grifo  nur 
kuris  pli  rapide.  Dume  sekvis  ihn — pli  kaj  pli 
mallaŭte — la  voĉo  de  la  Falsa  Kelonio  finanta 
per  tre  melankoliaj  tonoj  la  rekantaĵon  : 

Su-upo  ve-espera  !    Supo  ve-espera  ! 
Bela,  ho  bela  vi  Suf  ! 


ĈAPITRO  XI 

KlU    FORŜTELIS   LA   TORTOJN  ? 

KlAM  ili  alvenis,  la  Keraj  Gereĝoj  jam  sidis 
sur  sia  trono,  ĉirkaiiite  de  granda  amaso  da 
bestetoj  kaj  birdetoj,  ankaŭ  la  tuta  aro  da 
ludkartoj. 

Jen  antaŭ  la  trono  staris  la  Lakeo  ;  li  havis  la 
manojn  kunligitajn  per  granda  ferĉeno,  kaj 
gardis  lin  du  soldatoj,  ĉiuflanke  po  unu.  Apud 
la  Reĝo  staris  la  Blanka  Kuniklo  ;  en  la  dekstra 
mano  tiu  ĉi  havis  trumpeton,  kaj  en  la  maldek- 
stra  li  portis  grandan  rulaĵon  pergamenan.  En 
la  mezo  de  la  juĝejo  estis  tablo,  kaj  sur  la  tablo 
AHcio  ekvidis  grandan  pladon  plenan  je  tortoj. 
Tian  allogan  aspekton  ili  havis,  ke  nur  sur- 
rigardi  ilin  funkciigis  la  salivglandojn.  "  Mi 
tre  volas"  pensis  ŝi"keoni  tuj  finu  la  proceson 
kaj  disdonu  la  tortojn." 

Tamen,  konkludinte  el  la  mienoj  de  la  ĉeest- 
antoj  ke  tio  ne  okazos,  ŝi — por  pasigi  la  tempon 
— komencis  ĉirkaŭrigardi. 

Ĝis  la  nuna  momento  neniam  en  la  tuta  vivo 
ŝi  ĉeestis  juĝejon  ;  tamen  ŝi  estis  ioni  legintapri 

112 


KIU  FORŜTELIS  LA  TORTOJN?    113 

tiaj  aferoj,  kaj  tre  kontente  ŝi  konstatis  ke  ŝi 
povas  facile  identigi  preskaŭ  ĉion  en  la  ĉambro. 

"Jen"  ŝi  komencis  "sub  la  granda  peruko, 
jen  la  juĝisto." 

Sendube  !  Sed  li  estis  ankaŭ  la  Reĝo,  kaj  ĉar 
li  portis  la  kronon  super  la  peruko  (se  vi  volas 
vidi  kiel,  vidu  la  ilustraĵon  sur  paĝon  1 20)  li  havis 
la  aspekton  esti  tre  malkomforta ;  ankaŭ  la 
krono  certe  ne  sidis  konvene. 

"  Kaj  jen"  pensis  Alicio  daŭrigante  la  klasi- 
fikon  "  la  ĵiirintarejo,  kaj  jenaj  dekdu  kreitaĵoj 
— ŝi  nepre  devis  uzi  tiun  vorton,  ĉar  unuj  ja  estis 
bestoj,  kaj  aliaj  estis  birdoj — supozeble  estas 
\2,  ĵurintoj r 

Si  du,  tri  fojojn  ripetis  la  vortojn  "  jurintoj, 
ĵurintarejo  "  ĉar  ŝi  kredis,  kaj  ja  rajtis  kredi,  ke 
nur  tre  malmultaj  knabinetoj  ŝiaj  samaĝuloj 
havas  pri  tiuj  vortoj  ian  ajn  ideon. 

La  dekdu  ĵurintoj  skribadis  (ĉiuj  senescepte) 
sur  ardezaĵoj. 

"  Kion  ili  faras?"  ŝi  flustris  al  la  Grifo,  "ja 
antaia  komenco  de  la  proceso,  ili  nepre  nenion 
povas  havi  por  skribi." 

"  Ili  skribas  ĉiu  sian  propran  nomon  "  la  Grifo 
mallaŭte  respondis  "  pro  la  timo  ke  antaŭ  la 
finiĝo  de  T  proceso  ili  forgesos  ĝin." 

"  La  stultuloj  !  "  Alicio  komencis  per  laŭta 
indigna  voĉo,  sed  tuj  ĉesis  pro  la  fakto  ke  la 
Blanka  Kuniklo  ordonis:  "Silenton  en  la  juĝejo," 

H 


114  ALICIO  EN  MIRLANDO 

kaj   la  Reĝo,  almetinte  la  okulvitrojn,  ĉirkaŭ- 
rigardis  por  sciiĝi  kiu  parolas. 

Alicio  povis  certiĝi,  same  kvazaia  ŝi  rigardus 
la  ardezojn  de  malantaŭ  iliaj  ŝultroj,  ke  ĉiuj 
jurintoj  skribas  sur  la  ardezoj  ''  Stultuloj,"  kaj 
eĉ  ŝi  povis  rimarki  ke  unu  el  ili,  ne  sciante  mem 
per  kiaj  literoj  silabi  la  vorton,  devas  peti  la 
informon  de  sia  najbaro.  "  Kiam  la  proceso 
finiĝos "  pensis  Alicio  "  oni  havos  sur  tiuj 
ardezoj  vere  vidindan  miksajon  !  " 

La  grifelo  de  unu  ĵurinto  komencis  grinci. 
Tion  kompreneble  Alicio  ne  povis  toleri.  Do, 
ĉirkaŭirinte  la  juĝejon,  kaj  preninte  oportunan 
starlokon  malantaŭ  li,  ŝi  tre  baldaiTi  sukcesis 
forŝteli  nerimarkite  la  grifelon.  Tiel  lerte  ŝi 
klopodis  ke  la  ĵurinteto  (ĝi  estas  ja  Bil  Lacerto  !) 
tute  ne  povis  kompreni  kien  ĝi  malaperis.  Li 
do,  post  longa  ĉirkaŭserĉado,  fine  klopodadis 
kiel  eble  plej  bone  skribi  per  unu  fingro.  Sed 
ne  multe  utilis  tio^  ĉar  la  fingro  faris  sur  la 
ardezo  nenian  postsignon. 

"  La  Heroldo  legu  la  kulpigon  "  diris  subite 
la  Reĝo. 

Laŭ  tiu  ordono,  la  Blanka  Kuniklo  trifoje 
ludblovis  la  trumpeton,  kaj  poste  malvolvis  la 
pergamenan  rulaĵon,  kaj  legis  laiate : 

La  Kera  Davio  bakis  tortojn 

En  hi  sojuertago  ! 
Lakeo  stelis  tinjii  tortojn 

Kaj  kasis  siib  kratago  ! 


KIU  FORŜTELIS  LA  TORTOJN?     115 

"Vi  tuj  konsideru  la  verdikton "  ordonis  la 
Reĝo,  direktante  siajn  rigardojn  al  la  ĵurintoj. 

"  Ne,  ne  ankoraŭ"  vigle  intermetis  la  Kuniklo. 
"  Antaŭ  tio  estas  multe  da  procedoj." 

"  Alvoku  la  unuan  atestanton  "  diris  suflorite 
la  Reĝo. 

La  Blanka  Kuniklo  tuj  blovis  trifoje  la  trum- 
peton,  kaj  laŭte  kriis: — "Unua  atestanto  !" 

La  unua  atestanto  estis  la  Capelisto.  Li 
venis  en  la  ĉambron  tra  flanka  pordo,  havante 
cn  unu  mano  tetason  kaj  en  la  alia  pecon  da 
buterpano. 

"  Pardonu,  via  Reĝa  Moŝto  "  li  komencis  "  ke 
mi  kunportas  ĉi  tiujn  teaĵojn  ;  kiam  mi  ricevis 
la  alvokon,  mi  ne  ankoraŭ  finis  la  temanĝadon." 

"Vi  devis  esti  fininta"  diris  la  Rego  "  Kiam 
vi  komencis?" 

La  Capelisto  rigardis  al  la  Martleporo  kaj  la 
Gliro,  kiuj  jam  sekvis  lin  en  la  juĝejon  kaj 
stariĝis  kune,  brako  en  brako. 

"  Je  la  dekvara  de  Marto,  mi  kredas"  li  prove 
diris. 

"Dekkvina,"  "  Deksesa  "  korektis  la  Martle- 
poro  kaj  la  Gliro,  preskaŭ  sammomente. 

"  Elskribu  tion  "  diris  la  Reĝo  al  la  ĵurintaro. 

Laŭ  tiu  ordono,  la  ĵurintaro  elskribis  ĉiujn 
tri  datojn  sur  la  ardezoj ;  poste  kalkulis  la 
sumon,  kaj  eligis  solvon  en  spesmiloj  kaj 
spesdekoj  ! 


ii6  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"  Demetu  vian  ĉapelon "  diris  la  Reĝo  al  la 
atestanto. 

"  Gi  ne  estas  mia"  kontraŭdiris  la  Ĉapelisto. 

"  Do,  stelita\  "  ekkriis  la  Reĝo,  turnante  sin  al 
la  ĵurintoj:  ĉiuj  notis  ke  la  ĉapelo  estas  ŝtelita. 

"  Mi  tenas  provizon  da  ili  por  vendi "  la 
Capelisto  klarigis.  "  Propran  ĉapelon  mi  havas 
neniun.     Mi  estas  ja  Capelisto." 

Kaj  nun  la  Damo  almetis  la  okulvitrojn  kaj 
severe  rigardegis  la  Capeliston.  Sub  ŝia  rigar- 
dego  tiu  paliĝis  kaj  tremis. 

"  Vi  diru  vian  evidencon "  diris  la  Reĝo 
"  Se  vi  persistos  konduti  en  tia  ridinde  timigita 
maniero,  mi  tuj   ekzekutigos  vin." 

Tiu  minaco  ja  ne  kuraĝigis  la  atestanton. 
Li  senĉese  ŝanĝis  la  sintenadon,  apogante  la 
korpon  jen  sur  unu  piedo,  jen  sur  la  alia.  Kun 
tre  maltrankvila  mieno  li  konstante  rigardis  la 
Damon  ;  kaj,  pro  lia  konfuziĝo,  li  eĉ  elmordis 
grandan  pecon  el  la  tetaso  anstataia  el  la 
buterpano ! 

En  tiu  momento  Alicio  havis  tre  kuriozan 
korpsenton.  Kio  povus  esti  la  kaŭzo  ?  Post 
ne  longe  ŝi  konstatis  ke  ankoraŭ  unu  fojon  ŝi 
komencas  kreski.  Unue  ŝi  preskaiTi  decidiĝis 
stariĝi  kaj  eh*ri  la  juĝejon.  Tamen  post  plua 
pripenso,  ŝi  opiniis  ke  estos  pli  bone  resti  kie 
ŝi  nun  sidas,  ĝis  manko  da  spaco  devigos  la 
eliron. 


KIU  FORSTELIS  LA  TORTOJN?     117 

"  Bonvolu  ne  tiel  forte  premi  min "  diris  la 
Gliro,  kiu  nun  troviĝis  sidanta  apud  ŝi.  "  Apenaŭ 
mi  povas  spiri." 

"  Pardonu,  sed  mi  ne  povas  ne"  Aliclo  re- 
spondis  humile.     "  Mi  ja  kreskas." 

"  Vi  ne  rajtas  kreski  tie  ĉi "  diris  la  Gliro. 

"Sensencaĵo"  rediris  Alicio  pli  kuraĝe. 
"Ankaŭ  vi  kreskas." 

"Jes"  respondis  la  Gliro.  "  Sed  mi  kreskas 
laŭ  normala  rapideco,  kaj  vi  malnormale, 
ridinde ! "  Kaj  kun  tre  malagrabla  mieno  li 
eligis  sin  el  sia  sidloko,  kaj  transiris  al  la  alia 
flanko  de  1'  juĝejo.  La  Damo  dume  eĉ  ne  unu 
momenton  ĉesis  rigardegi  la  Capeliston,  kaj,  en 
la  momento  kiam  la  Gliro  transiras  la  juĝejon, 
ŝi  diris  al  unu  el  la  ĉambelanoj :  "  Alportu  al 
mi  la  liston  de  la  kantintoj  en  la  lasta  kon- 
certo."  Aŭdinte  tiun  ordonon  la  Capelisto 
tremis  tra  la  tuta  korpo  tiel  forte,  ke  ambaŭ 
ŝuoj  fortremiĝis  de  la  piedoj. 

"Vi  nur  eldiru  vian  evidencon"  ripetis  kolere 
la  Reĝo ;  "se  ne,  mi  nepre  ekzekutigos  vin,  ĉu 
vi  estas  nerve  afliktata,  aŭ  ne." 

"  Se  plaĉas  al  via  Reĝa  Moŝto  "  la  Ĉapelisto 
tuj  komencis  per  tremanta  voĉo  — "  mi  estas 
malriĉulo — kaj  apenaŭ  mi  komencis  mian  te- 
manĝon — t.e.  komencis  antaŭ  nur  kelkaj  tagoj 
— kaj  pro  la  fakto  ke  la  buterpano  fariĝis  tiel 
maldika — kaj  ke  la  teo  tvinklis  tiel  forte " 


ii8  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"  Kio  tio  estas  pri  tvmkloV  la  Reĝo  demandis. 

"Gi  komenciĝis  per  la  Te — "  diris  la 
Capelisto. 

"  Kompreneble  '  tvinklo  '  komenciĝas  per  T  " 
diris  vigle  la  Reĝo.  Cu  vi  volas  insulti  min 
kredigante  kc  mi  estas  neklerulo?  —  vi 
daŭrigu !  " 

—  "  Mi  estas  malriĉulo  "  la  Capelisto  reko- 
mencis"kaj  preskaŭ  ĉio  pli  malpli  tvinklis  post 
la  teo,  sed  la  Martleporo  diris " 

"  Mi  ne  diris "  la  Martleporo  rapide  inter- 
metis. 

"  Vi  diris — "  insistis  la  Ĉapelisto. 

"  Mi  tion  neas  "  diris  la  Martleporo. 

"  Li  neas  '  tion '  "  diris  la  Reĝo,  "do  ellasu 
'  tion  '  el  la  evidenco." 

"  Nu,  se  ne  la  Martleporo,  certe  la  Gliro 
diris — "  kaj  la  Ĉapelisto  ĉirkaŭregardis  por 
vidi  ĉu  ankaŭ  li  neos — sed  la  Gliro  nenion  neis, 
ĉar  li  profunde  endormiĝis. 

"  Kaj  poste "  la  Capelisto  daŭrigis  "  mi 
tranĉis  pli  da  buterpano " 

"Sed  kion  la  Gliro  diris  ? "  demandis  unu 
jurinto. 

"Tion  mi  ne  povas  memori"  respondis  la 
Capelisto. 

"Se  vi  ne  memoros"  minacis  la  Reĝo  "  mi 
ekzekutigos  vin." 

La  kompatinda  Ĉapelisto  lasis  fali  la  tetason 


KIU  FORŜTELIS  LA  TORTOJN?     119 

kaj    buterpanon,   kaj    humile   surgenuis.      De- 
nove  jam  la  trian  fojon,  li  komencis  : — 

"  Mi — se  plaĉas  al  via  Reĝa  Moŝto — estas 
tre  malriĉa " 

"  Konsente,  tre  malriĉa  vi  estas  je  la  paro- 
larto"  diris  la  Reĝo  "  ĝin  vi  certe  ne  posedas." 

Ce  tiu  reĝa  ŝerco,  unu  kobajo  aplaŭdis,  kaj 
estis  tuj  subpremita  de  la  oficistoj.  (Car 
'subpremita'  estas  iom  malfacila  vorto,  mi 
volas  klarigi  la  agmanieron.  Oni  havis  en  la 
juĝejo  grandan  kanvassakon,  kunligeblan  ĉe 
la  buŝo  per  ŝnuretoj.  En  tiun  sakon  oni  ŝovis 
la  kobajon,  kaj  poste  sidis  sur  la  sako.) 

"  Estas  bona  afero  ke  mi  vidis  tion  "  pensis 
Alicio.  "  Tre  ofte  mi  legas  en  la  jurnaloj  ke 
ĉe  la  fino  de  iu  proceso  '  kelkaj  personoj 
ekaplaŭdis,  sed  la  aplaŭdantoj  estis  tuj  .sub- 
premitaj  de  la  oficistoj  de  la  juĝejo.'  Kaj  ĝis 
nun  neniam  mi  povis  kompreni  kion  precize 
tio  signifas." 

"  Se  nenion  plu  vi  povas  diri  pri  la  afero  " 
diris  la  Reĝo  ''estas  permesite  al  vi  deiri." 

"  Mi  ja  ne  povas"  kontraŭdiris  la  Ĉapelisto 
deiri  pli  malsupren,  ĉar  jam  mi  staras  sur  la 
planko." 

"  Tamen  vi  povas  decidi  desidi  tie  "  respondis 
la  Reĝo. 

Ĉe  tio  la  alia  kobajo  aplaŭdis  kaj — estis 
subpremita. 


I20  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"  Nu  "  pensis  Alicio  "  eble  nun,  foriginte  la 
kobajojn,  oni  povos  pli  bone  progresi." 

"  Mi  preferus  hejmeniĝi  por  daŭrigi  la  teman- 
ĝadon  "  diris  la  Capelisto,  kaj  tre  time  li  observis 
la  Damon,  kiu  legas  la  liston  de  kantintoj. 

"  Vi  havas  la  forpermeson  "  diris  la  Reĝo,  kaj 
la  Ĉapelisto  tuj  eliĝis  la  juĝejon,  eĉ  ne  revestinte 
la  ŝuojn. 

—  "  Kaj  vi  senkapigu  lin  ekstere  "  la  Damo 
aldonis  al  unu  el  la  oficistoj.  Sed  antaŭ  ol  la 
oficisto  atingis  la  pordon,  jam  la  Ĉapelisto  tute 
malaperis. 

"  Alvoku  la  duan  atestanton  "  ordonis  la  Reĝo. 

La  dua  atestanto  estis  la  Dukina  kuiristino. 
Ŝi  portis  en  la  mano  la  piprujon,  kaj  Alicio 
facile  divenis  kiu  envenos,  jam  antaŭ  la  enveno  ; 
ĉar  ŝi  rimarkis  ke  inter  la  starantoj  apud  la 
pordo  subite  komenciĝis  forta  kaj  konstanta 
ternado. 

"Vi  eldiru  vian  evidenc — "  la  Reĝo  nur 
komencis. 

"  Rifuzas !  "  diris  la  kuiristino. 

La  Reĝo,  konsternite,  rigardis  la  Blankan 
Kuniklon,  kiu  per  mallaŭta  voĉo  diris  : — 

"  Ci  tiun  atestanton  via  Reĝa  Moŝto  devas 

"  Nu,  se  tio  estas  nepre  necesa"  la  Reĝo  diris 
rezignacie  "  mi  faros  ĝin  laŭ  mia  eblo." 

Do,    faldinte    la    brakojn    kaj    sulkiginte    la 


LA    KUIRISTINO    RIFUZAS    ATESTI. 


KIU  FORŜTELIS  LA  TORTOJN?     121 

brovojn  kontraŭ  la  kuiristino,  ĝis  liaj  okuloj 
preskaŭ  tute  fermiĝis,  li  demandis  per  tre  pro- 
funda  voĉo  : — "  El  kio  oni  faras  tortojn  ?  " 

"Plejparte  el  pipro"  respondis  la  kuiristino. 

"  El  melaso"  korektis  iu  dorma  voĉo  malantaŭ 
ŝi. 

"  Kaptu  tiun  Gliron"  furioze  kriis  la  Damo. 
"  Senkapigu  tiun  Gliron  !  Eligu  lin  el  la  juĝejo  ! 
Subpremu  lin  I  Pinĉu  lin  1  Siru  al  li  la  vang- 
harojn  1  " 

Dum  kelkaj  momentoj  la  tuta  juĝantaro 
konfuziĝis,  klopodadante  eligi  la  Gliron.  Kiam 
fine  ĉio  retrankviliĝis, la  kuiristino  jam  malaperis. 

"  Ne  grave  estas  "  diris  la  Reĝo.  Interne,  li 
ja  estis  tre  kontenta.  "  Alvoku  la  trian  ates- 
tanton  "  li  rapide  daŭrigis,  kaj  aldonis  per  mal- 
laŭta  voĉo  al  la  Damo  : 

"  Bonvolu,  mia  karulino,  meni  krosekzameni  la 
venontan.  Protiu  laboro  la  kapo  al  mi  preskaŭ 
krevas." 

Alicio  observis  la  Blankan  Kuniklon,  dum  li 
manfuŝas  la  liston,  kaj  ŝi  tre  miris  kian  ŝajnon 
havos  la  venonta  atestanto  ;  "  ĉar  "  ŝi  diris  al  si 
"oni  ĝis  nun  ricevis  tre  malmulte  da  evidenco." 

Imagu  al  vi  ŝian  surprizon  kiam  ŝi  aŭdis  la 
kuniklon  per  la  plej  alta  tono  de  sia  kunikla 
voĉeto  ellegi  la  nomon  "  AHcio." 


CAPITRO  XII 

Alicio  atestanto 

"Jen  mi"  ekkriis  Alicio.  Pro  la  eksciteco  sin 
trovi  alvokata,  ŝi  tute  forgesis  ke  dum  la  lastaj 
minutoj  ŝi  tre  multe  kreskis  ;  kaj  tiel  subite  ŝi 
eksaltis  supren,  ke  ŝi  renversis  per  la  jupo  la 
ĵurintarujon,  kaj  faligis  ĉiujn  ĵurintojn  sur  la 
kapojn  de  la  sube  starantoj. 

Jen  ili  kuŝis  sur  la  planko  kaj  senhelpe 
baraktadis,  rememorigante  al  ŝi  kio  okazis  en 
la  hejmo  antaŭ  unu  semajno,  kiam  ŝi  akcidente 
renversis  el  globo  aron  da  ruĝaj  fiŝoj. 

"  Ho,  pardonu,  mi  petegas "  "si  ekkriis  tre 
ĉagrenite,  kaj  komencis  kiel  eble  plej  rapide 
relevi  ilin.  La  ĵus  aludita  akcidento  ja  venigis 
en  ŝian  kapon  la  ideon  ke,  se  ŝi  ne  sukcesos  tuj 
kolekti  kaj  residigi  ilin,  ili  nepre  mortos. 

"La  proceson  oni  ne  povas  daŭrigi"  diris  la 
Reĝo  per  tre  serioza  voĉo,  "ĝis  ĉiuj  ĵurintoj 
residiĝos — ciujr  Ripetante  la  lastan  vorton,  li 
fikse  rigardis  Alicion. 

AHcio  do  rerigardis  al  la  jurintarujo,  kaj  vidis, 
ke  pro  sia  eksciteco  ŝi  remetis  la  Lacerton  kun 

122 


ALICIO  ATESTANTO  123 

la  kapo  malsupren.  Pro  tio  la  kompatinda 
besteto  melankolie  ŝvingadis  la  voston,  sed  tute 
ne  povis  rektigi  sin.  Elpreninte  ĝin,  ŝi  restarigis 
ĝin  konvene.  Ta.men  private  ŝi  opiniis  ke  Sro. 
"  Bil "  havus  egale  saman  valoron  en  la  proceso, 
ĉu  li  sidus  rcnversite  aŭ  kapsupre. 

Kiam  la  ĵurintoj  iom  retrankviliĝis  post  la 
renversiĝo,  kaj  oni  trovis  kaj  redonis  al  ili  la 
ardezojn  kaj  grifelojn,  ili  tuj  komencis  elskribi 
plenan  historion  de  la  akcidento,  escepte  nur  la 
Lacerton,  kiu  pro  la  terura  ŝoko  sidis  kun  la 
buŝo  malfermita  kaj  rigardis  la  plafonon. 

—  "  Kion  vi  scias  pri  ĉi  tiu  afero  ?  "  la  Reĝo 
demandis  al  Alicio. 

"  Nenion  "  ŝi  respondis. 

"  Nenion  ajn  ?  "  persistis  la  Reĝo. 

"  Nenion  ajn." 

"  Tio  estas  tre  grava  "  diris  la  Reĝo  turnante 
sin  al  la  ĵurintoj. 

Tiuj  ĵus  komencis  skribi  tion  sur  la  ardezoj. 
Sed  la  Blanka  Kuniklo  tre  sulkigis  la  brovojn, 
kaj  faris  al  la  Reĝo  malaproban  geston,  dirante 
per  tre  respekta  voĉo  :  "  Kompreneble  via  Reĝa 
Moŝto  intencis  diri  ;;?(^/grava  ?  " 

"  Malgrava,  kompreneble  "  la  Reĝo  diris  laute. 
Tamen,  mallaŭtvoĉe  li  daiare  diradis  al  si  : 
"grava,  malgrava,  malgrava,  grava"  kvazaŭ  li  ek- 
sperimentas  kiu  vorto  havas  la  pli  bonan  sonon. 

Kelkaj  ĵurintoj  skribis  "grava,"  aliaj    skribis 


124  ALICIO  EN  MIRLANDO 

"  malgrava."  Alicio  povis  mem  vidi  tion,  ĉar  ŝi 
staris  sufiĉe  proksime  por  rigardi  sur  la  ardezojn. 
"  Tamen  tio  ne  esta  grava  "  ŝi  pensis. 

En  tiu  momento  la  Reĝo  subite  ordonis 
"  Silenton  !  " — Li  ja  en  la  lastaj  minutoj  diiigente 
skribis  en  sia  notlibro — kaj  nun  li  legis  el  tiu 
libro  :  "  '  Regulo  Kvardekdua '  '  Neniu  persono, 
kies  alteco  superas  unu  kilonietron^  rajtas  resti 
en  lajuĝejo'  " 

"  Mi  ne  havas  tian  altecon  "  protestis  Alicio. 

"  Vi  havas  "  diris  la  Reĝo. 

"  Preskaŭ  du  kilometrojn "  aldonis  la 
Damo. 

"  Nu,  ĉiuokaze  mi  ne  volas  iri "  diris  Alicio. 
"  Plue,  tio  ne  estas  vera  regulo  ;  vi  ja  ĵus  nun 
elpensis  ĝin." 

"  Kiel  vi  kuraĝas  tion  diri?"  diris  la  Reĝo. 
"  Ne  estas  en  la  libro  eĉ  unu  regulo  pli 
malnova !  " 

"En  tiu  okazo,  ĝi  devis  esti  la  unua  "  kritikis 
Alicio. 

La  Reĝo  paliĝis  kaj  tuj  fermis  la  notlibron. 
"  Konsideru  la  verdikton  "  la  diris  al  la  jurintoj 
per  mallaiata  trema  voĉo." 

La  Blanka  Kuniklo  eksaltis  ekscitite. 

"  Se  plaĉas  al  via  Reĝa  Moŝto  "  diris  li  "  ni 
ankoraii  havas  pli  da  evidenco  por  aŭskulti. 
Oni  ĵus  trovis  tiun  ĉi  paperon." 

"  Kion  ĝi  enhavas  ?  "  demandis  la  Damo. 


ALICIO  ATESTANTO  125 

"  Ne  ankoraŭ  mi  malfermis  ĝin "  diris  la 
Kuniklo  ;  "sed  ĝi  ŝajnas  esti  letero  skribita  de 
la  juĝato  al — al  iu." 

"Nepre  al  iii''  diris  la  Reĝo  "escepte  se  ĝi 
estas  skribita  al  Neniu,  kaj  ordinare  oni  ne 
skribas  al  li^ 

"  Al  kiu  ĝi  estas  adresita  ? "  demandis  unu 
jurinto. 

"  Gi  tute  ne  estas  adresita  "  diris  la  Blanka 
Kuniklo.  "  Fakte,  nenio  estas  skribita  sur  la 
eksteraĵo." 

Dirante  tion  li  malfaldis  la  paperon,  kaj 
aldonis  : — 

"  Post  ĉio  dirita,  ĝi  ne  estas  letero ;  ĝi  estas 
versaĵoj." 

"Ĉu  ili  estas  skribitaj  per  la  manskribo  de  la 
juĝato?"  demandis  alia  ĵurinto. 

"  Ne  "  respondis  la  Blanka  Kuniklo  "  kaj  jen 
la  plej  nekomprenebla  afero." 

Ce  tio  la  mienoj  de  la  tuta  ĵurintaro  proklamis 
plenan  konfuziĝon. 

"  Do,  li  nepre  imitis  ies  manskribon  "  diris  la 
Reĝo.     (La  mienoj  de  la  ĵurintoj  reheliĝis.) 

"  Se  plaĉas  al  via  Reĝa  Moŝto"  diris  la 
juĝato  mem  "  mi  ne  skribis  ĝin,  kaj  neniu  povas 
pruvi  ke  mi  skribis  ĝin.  Gi  ja  ne  estas  sub- 
skribita  ĉe  la  fino." 

"  Se  vi  ne  subskribis  "  diris  la  Reĝo  "  tio  nur 
pligravigas  la  ofendon.     Vi  nepre  intencis  ian 


126  ALICIO  EN  MIRLANDO 

friponaĵon,  ĉar  alie  vi  certe  estus  subskribinta  la 
paperon  kiel  honestulo." 

Sekvis  universala  aklamado.  Oni  ja  sentis  ke 
tio  estas  la  unua  vere  sprita  diro,  kiun  la  Reĝo 
diris  dum  la  tuta  tago. 

"Tio  pruvas  ke  li  estas  kulpa"  diris  la  Damo. 

"Gi  pruvas  nenion "  diris  Alicio.  "Vi  ja 
ankoraŭ  ne  scias  ĉu  la  versajoj  eĉ  rilatas  la 
nunan  aferon." 

"  Legu  ilin  "  la  Reĝo  ordonis. 

La  Blanka  Kuniklo  almetis  siajn  okulvitrojn. 

"  Kie  vi  volas  ke  mi  komencu  ?  "  li  demandis. 

"  Komencu  ĉe  la  komenco,"  diris  la  Reĝo 
solene,  "kaj  daŭrigu  ĝis  vi  venos  al  la  fino;  kaj 
ĉe  la  fino  ĉesu  legi." 

Jen  la  versaĵoj  kiujn  la  Blanka  Kuniklo  legis  : 

Lt  diris  ke  vi  vidis  sin 

Kaj  nomis  min  ce  li,  ho  ! 
Si  laŭdis  min  {atentu  ĝin) 

Sed  ne  pri  la  talio. 

Anoncis  li  ke  restos  mi 

Ci  tie — ni  ĝin  sciis. 
^^  Se  la  aferon  puŝos  H, 

Ho  ve  al  mi  "  vi  kriis. 

Al  H  nur  unu,  du  al  li 

Tri,  kvar  al  ni  li  donis ! 
Sed  ciuj  venis  re  al  vi 

Li  tion  ne  opojiis. 

Se  mi  aŭ  si  en  tio  ci 
Kulpiĝus^  li  tre  fida 


ALICIO  ATESTANTO  127 

Ke  igos  nin  liberaj  vi 
Kiel  nin  vi  nun  vidas. 

Snpozis  mi  ke  estis  vi 

Malhelpo  al  la  planoj 
{Dolor  vifor  !  ekkriis  si) 

De  ni  kaj  ĝi — pri  ranoj. 

Nc  sciu  li  pri  sia  saf  ; 

Car  tiu  devas  esti 
Sekreta — kiel  diploviat'  ! 

Cu  vi  ne  volas  resti  ? 

"  Jen  la  plej  grava  evidencaĵo  kiun  ni  ĝis  nun 
aŭskultis  "  diris  kontente  la  Reĝo,  kaj  frotis  al 
si  la  manojn.     "  Nun  do  la  ĵurintoj  konsid  ..." 

"  Se  iu  el  ili  povos  klarigi  ĝin,"  diris  Alicio 
— ŝi  en  la  lastaj  minutoj  tiom  grandiĝis  ke  ŝi 
jam  ne  timis  interrompi  eĉ  la  Reĝon  mem — 
"  mi  donacos  al  li  ses  pencojn  (25osd.);  mi 
mem  kredas  ke  enestas  en  ĝi  eĉ  ne  unu  ero 
da  racia  signifo." 

Ciuj  ĵurintoj  elskribis  sur  la  ardezoj  ke  "  Si 
kredas  ke  enestas  eĉ  ne  unu  ero  da  signifo,"  sed 
neniu  el  ili,  malgraŭ  la  oferita  premio,  penis 
klarigi  la  versojn. 

"  Se  enestas  nenia  signifo  "  diris  la  Reĝo  "  tio 
ja  ŝparos  al  ni  multe  da  ĝeno,  ĉar  signifojn  ni  ne 
bezonas  serĉi.  Tamen,  mi  ne  estas  certa  "  li 
daŭrigis,  etendante  la  versojn  sur  la  genuo  kaj 
kritike  per  unu  okulo  rigardante  ilin ;  "  Mi 
malgraŭ  ĉio  komencas  trovi  en  ili  ian  signifon. 
'  Sed  ne  pri  la  talio!     Nur  rigardante  la  juĝ- 


128  ALICIO  EN  MIRLANDO 

aton,  oni  tuj  komprenas,  kial  ŝi  ne  laŭdis  lian 
taiion." 

"  Do  jam  ni  faras  progreson "  li  daŭrigis 
sinkontente.  '* '  Ni  ĝin  sciis '  tio  kompreneble 
aludas  la  ĵurintojn.  ^  Al  ŝi  mir  unu^  du  al  li^ 
Tri,  kvar  al  ni  li  donis'  jen  kion  li  faris  dis- 
donacante  la  tortojn." 

"  Sed "  kontraŭdiris  Alicio  "  la  daŭrigo 
montras  ke  '  ciuj  venis  re  al  vi.^ " 

"  Kaj  jen  ili"  triumfis  la  Reĝo,  montrante 
sur  la  tablon.  "  Nenio  povas  esti  pli  klara 
pruvo  ol  tio.  Ankaŭ  tion  ĉi  atentu  :  '  Dolor' 
vi  for^  ekkriis  siJ  Cu  vi,  mia  kara,  (turnante 
sin  al  la  Damo)  ne  ordonis  ke  la  Loro  estu 
for  ?     Tamen,  jen  li  sidas  !  " 

"  Certege "  kriis  la  Damo,  kaj  furioze  ĵetis 
kontraŭ  la  Loron  grandan  inkujon. 

La  inkujo  trafis  —  ne  la  Loron  —  sed  Bil 
Lacerton.  Tiu  jam  de  longe  ĉesis  skribi  per 
la  fingro,  ĉar  li  ne  sukcesis  fari  per  ĝi  markojn  ; 
sed  '  nun  la  kompatinda  besteto  laboreme 
rekomencis  la  fingroskribon,  uzante  la  inkon, 
kiu  gutfalis  de  lia  vizaĝo. 

La  Loro  tute  ne  atentis  la  inkujon  ;  li  nur 
ĝentile  klinis  sin  antaŭ  la  trono  kaj  majeste 
marŝis  for. 

"  Doloro  for!  Do,  Loro,  for ! "  la  Reĝo 
ripetis  per  speciale  atentiga  voĉo,  kaj  cirkaŭ- 
rigardis  la  ĉeestantaron  kun  afabla  rideto. 


ALICIO  ATESTANTO  129 

Sekvis  tre  embarasa  silento.  Fine  la  Reĝo 
devis  anonci  "  Mi  faris  ŝercon "  kaj — tuj  la 
korteganoj  aplaŭdis  amase. 

"Laĵurintoj  konsideru  la  verdikton  "  diris  la 
Reĝo,  jam  la  dudekan  fojon  ! 

Ĉi  tiun  fojon  la  Damo  interrompis.  "  Ne, 
ne"  ŝi  diris  "ni  havu  unue  la  juĝon,  kaj  nur 
poste  la  verdikton." 

"Vi  parolas  sensencaĵon  "  lailte  diris  Alicio. 

"  Senkapigu  ŝin "  kriegis  la  Damo  per  ŝia 
plej  alta  voĉtono. 

Tamen  neniu  ekmovis  sin  ! 

"  Mi  ne  timas  vin  "  diris  Alicio  (ŝi  jam  kreskis 
ĝis  sia  normala  alteco).  "Vi  ja  estas  nenio, 
nenio  krom  ludkartaro  !  " 

La  tuta  kartaro  tuj  suprenleviĝis  en  la  aeron 
kaj  ree  flugfalis  sur  ŝin.  Si  eligis  krieton, 
krieton  duone  timan  kaj  duone  koleran,  penis 
forfrapi  ilin  kaj 


trovis  sin   kuŝanta  sur  la  deklivo.     Jen 

la  fratino  vartis  ŝian  kapon  sur  la  genuoj  kaj 
forbrosas  kelke  da  sekaj  folioj  falintaj  de  la 
arboj  sur  ŝian  vizaĝon. 

"Vi  vekiĝu,  Anjo,  vi  vekiĝu,  kara"  diris  la 
fratino.     "  Vi  ja  tre,  tre  longe  dormis." 

"  Ho,  mi  estas  sonĝinta  tian  kuriozan  sonĝon  " 
diris  Alicio. 
I 


I30  ALICIO  EN  MIRLANDO 

Kaj  ŝi  rakontis  al  la  fratino  laŭeble  ĉiujn 
ĉi  strangajn  Aventurojn,  kiujn  vi  ĵus  tralegis. 

Kiam  ŝi  finis  la  rakonton,  la  fratino  kisis  ŝin, 
dirante : — 

"Jen  tre  kurioza  sonĝo  certege,  Anjo.  Sed 
jam  malfruiĝas ;  vi  do  kuru  en  la  domon  por 
la  temanĝo." 

Alicio  tuj  levis  sin  kaj  rajte  pensis — dum  ŝi 
kuras — kian  mirindan  sonĝon  ŝi  sonĝis  ! 


Sed  la  fratino  ankoraŭ  sidis  sur  la  deklivo, 
apogante  la  kapon  per  la  mano,  kaj  rigardante 
la  sunsubiron.  Si  komencis  pripensi  la  frati- 
neton  kaj  ĉiujn  ŝiajn  aventurojn,  ĝis  ankaŭ  ŝi 
falis  en  revon. 

Jen  ŝia  revo  : — 

Unue  pri  Alicio  mem  ŝi  revis.  En  ŝia  fan- 
tazio  denove  la  manetoj  de  Alicio  kunligiĝis 
sur  ŝiaj  genuoj,  denove  tiuj  klarbluaj  okuloj  de 
Alicio  rigardas  supren  en  ŝiajn.  Si  kvazaŭ 
aŭdis  la  verajn  voĉtonojn,  kvazaŭ  vidis  tiun 
nur-Alician  kapskuon  (por  postenigi  la  vage- 
man  buklon,  kiu  ĉiam  malgraŭ  ĉio  volas  fali 
antaŭ  la  okuloj) ;  kaj  dum  ŝi  aijskultas — aia 
ŝajnas  aŭskulti — la  tuta  ĉirkaŭaĵo  fariĝis  plene 
posedata  de  tiuj  strangaj  sonĝvivaĵoj. 

Jen  la  longa  herbaĵo  murmuris  ĉe  ŝiaj  piedoj 
ĉar  la  Blanka  Kuniklo  preterpasas — jen  la  timi- 


ALICIO  ATESTANTO  131 

gita  Muso  plaŭde  naĝas  tra  la  tutapuda  al  ŝi 
akvo — Jen  ŝi  ekaŭdis  la  tintadon  de  la  tetasoj, 
dum  la  Martleporo  kun  siaj  kunuloj  parto- 
prenas  la  neniam  finiĝantan  manĝadon,  kaj  la 
altvoĉajn  kriojn  de  la  Damo  ordonanta  la 
malfeliĉajn  gastojn  for,  for  al  la  ekzekutisto ! 
Ankaŭ,  jen  la  porkinfano  ternadas  sur  la 
dukinaj  genuoj,  dum  frakasiĝas  ĉirkaiie  la 
teleroj  kaj  pladoj.  Denove  plenigis  la  aeron 
tiu  stranga  krio  de  la  Grifo,  tiuj  gratoj  de 
1'  Lacerta  grifelo,  la  sufokaj  blekoj  de  la  sub- 
premataj  kobajoj ;  kaj  malproksime,  aŭdiĝas  la 
plorĝemoj  de  la  Falsa  Kelonio. 

Tre  longe  ŝi  sidadis,  kun  okuloj  fermitaj,  kaj 
preskaŭ  kredis  ke  ŝi  mem  vagas  en  tiu  stranga 
Mirlando,  kvankam  ŝi  bone  konsciis  ke,  se  nur 
ŝi  malfermos  la  okulojn,  la  fantazioj  malaperos, 
kaj  ĉio  refariĝos  ordinara. 

Se  ŝi  malfermos  laokulojn,  jam  ne  murmurigos 
la  herbon  Blanka  Kuniklo,  sed  nur  la  vento  ;  la 
akvoplaŭdojn  kaiizos  ne  la  Muso,  sed  nur  ŝance- 
liĝantaj  kanoj ;  la  tintadantaj  tetasoj  refariĝos 
ŝafsonoriloj  ;  tuj  mortos  la  altvoĉaj  krioj  de 
la  furioza  Damo,  renaskiĝante  kiel  krioj  de 
la  ŝafpaŝtisto  ;  la  infana  ternado  kaj  ĉiuj  aliaj 
strangaj  bruoj  fariĝos — nur  konfuzita  bruaro  de 
la  farmkorto ;  kaj,  anstataii  la  profundaj  ĝemoj 
de  la  Falsa  Kelonio,  ŝi  aiidos  de  malproksime 
la  blekadon  de  la  bovinoj. 


132  ALICIO  EN  MIRLANDO 

Fine,  ŝi  imagis  al  si  kiel  ĉi  tiu  sama  fratineto 
en  la  venontaj  jaroj  estos  mem  plenaĝa  virino  ; 
kiel  ŝi  kredeble  gardos,  dum  la  maturaj  jaroj,  la 
simplan  kaj  ameman  koron  kiu  karakterizas  la 
nunan  infanecon  ;  kiel  ŝi  kredeble  kolektos 
ĉirkaŭ  si  aliajn  infanojn,  kaj  al  ili  briligos  la 
okulojn  per  multe  da  strangaj  rakontoj,  eble 
eĉ  per  tiu  ĉi  stranga  Sonĝo  ;  kiel  ŝi  kredeble 
simpatie  partoprenos  ĉiujn  iliajn  simplajn  ĝojojn 
kaj  malĝojojn,  rememorante  siajn  infanjarojn 
kaj  la  belajn  somertagojn. 


TURNBCLL  AND  SPEAKS,   PRINTERS,  EDINBCRGH